MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Scii pri la faktoj nur nun?

Mi dankas al Donald Broadribb pro la afabla prezento de mia broŝuro Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la „alia flanko” (MONATO 2004/12, p. 28). Mi tamen aliĝas al la miro de la redaktoro en la postnoto pri la aserto de la recenzinto, ke nur „post la fino de la malvarma milito faktoj komencis iĝi pli vaste konataj en la esperanta mondo” (pri la movado en la soclandoj – rimarko de la aŭtoro). Oni ja povis esti informataj. Ne nur, ĉar ekzistis abundaj korespondaj rilatoj kaj multe da internaciaj aranĝoj (i.a. la plej grandaj universalaj kongresoj post la milito), sed ankaŭ aperis kaj aboneblis revuoj (kun eldonkvantoj inter 3000 ĝis 5000 ekzempleroj).

Al la jam menciita Nuntempa Bulgario ni nepre aldonu Hungara Vivo, Budapeŝta Informilo, Pola Esperantisto, Starto (Ĉeĥio), Slovaka Esperantisto, der esperantist (Germana Demokratia Respubliko), Bulgara Esperantisto, Suda Stelo (Jugoslavio) kaj aliaj. Ili estis libere aboneblaj kaj krome, ĉar ŝtate subvenciataj, parte eĉ senpage dissendataj. Krome Pola Radio ĉiam detale informis pri la movado „sur la alia flanko”. Kaj multaj faktoj ja eniris la internacian gazetaron. Sed eble mi miskomprenis la recenzinton, kaj li (supozeble) aludas al diversaj fonaj faktoroj kaj cirkonstancoj, tiam li certe pravas. Mi ĝojus, se ankaŭ aliaj kompetentaj kolegoj, siatempe aktivintaj, verkus similajn superrigardojn, por pliobjektivigi la bildon.

Detlev BLANKE
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Detlev Blanke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17