MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Malvarma milito kaj la orienta bloko

En postnoto al recenzo mia pri la verko Esperanto kaj Socialismo? (MONATO 2004/12, p. 28) la redaktoro esprimas miron pri mia aserto, ke dum la malvarma milito estis malfacile por okcidentuloj informiĝi pri la stato de Esperanto en la orienta bloko. Li iom tro ĝeneraligas mian aserton.

En mia recenzo mi parolis specife pri la McCarthy-periodo en Usono (ĝenerale, la malfruaj 1940aj kaj la komenca parto de la 1950aj jaroj), kiam la prikomunisma histerio kaptis la tutan nacion. Estis malfacile, plejparte neeble, aboni komunist-landajn eldonaĵojn tiutempe en Usono, kaj se oni ja sukcesis fari tion, la poŝto registris oniajn nomon kaj adreson kiel indikantajn suspektendan kaŝruĝulon (t.e. „kunvojaĝanton kun la komunistoj” laŭ la populara tiutempa esprimo). Pri esperantistoj en aliaj landoj mi ne povas paroli. Temas ne pri la tuta periodo de la malvarma milito, sed pri specifa parto de ĝi. Tamen eĉ en la fino de la 1950aj jaroj oni ne rajtis akiri en Usono instrupostenon, eĉ en universitato, sen subskribi oficialan deklaron, ke oni estas nek komunisto, nek subtenanto de komunismo, nek de iu alia movado, celanta perforte detrui la registaron de Usono.

Tiutempe en Usono oni en la praktiko ne povis sendi leteron al orientbloka („komunista”) lando krom en esceptaj cirkonstancoj. Oni ja povis enpoŝtigi la leteron, sed iel ĝi „perdiĝis en la poŝto”. Cetere, kiel mi diris, por ricevi leteron el tia lando, oni devis persone iri al la poŝtoficejo kaj subskribi deklaron, ke oni speciale petis aŭ „mendis” tiun leteron. Tion farante, oni aŭtomate metigis sian nomon en la oficialan registaran liston de suspektataj perfiduloj.

Kompreneble en multaj aliaj okcidentaj landoj la komunismo kaj komunistaj partioj ne estis kontraŭleĝaj; pri la situacio en tiuj landoj mi nenion povas diri pro manko de persona sperto.

Donald BROADRIBB
Aŭstralio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17