MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Pli ol ri-mark-inde

La „novaĵo” pri kiu raportis Walter Klag (MONATO 2004/10, p. 16) ne vere estas novaĵo. Tia „Mia Poŝtmarko” en Esperanto jam aperis en Belgio la 19an de oktobro 2002, okaze de la dekjariĝo de la Esperanto-societo en Tienen [tinen]. Ĝi verŝajne estas la unua tia esperantlingva talono kun poŝtmarko en Eŭropo, eble eĉ en la tuta mondo. La talono de la fama bavara poŝtmarko el 1911 ja ne estas esperantlingva, kaj la folieto el Prago (1968) ne estas unuopa poŝtmarko de kvaropo kun esperantlingva talono. En 2003 eldoniĝis en Belgio dua tia poŝtmarko kun esperantlingva talono okaze de la 25-jariĝo de la Esperanto-grupo de Loveno. Ambaŭ poŝtmarkoj jam elĉerpiĝis kaj iĝis raraĵoj intertempe.

Bert BOON
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bert Boon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17