MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

NORDA KOREIO

Nokta aventuro en Pjongjango

Al la landoj, kiuj ne aperas en la itineroj de vojaĝ-agentejoj, apartenas Norda Koreio. La sama lando tamen ofte aperas en raportoj de amaskomunikiloj, kutime en ligo kun jen malsato, jen ambicia nuklea programo. Ulrich Lins tial kun scivolo kaptis la ŝancon vojaĝi al tiu ĝenerale ŝlosita, iom mistera lando.

Vizito al Pjongjango iom similas vojaĝon en la pasintecon. Dum kvintaga restado en la nord-korea ĉefurbo mi tre ofte rememoris miajn iamajn vizitojn al la intertempe malaperintaj Sovetio kaj komunistaj ŝtatoj de orienta Eŭropo: la samaj larĝegaj, preskaŭ senaŭtaj stratoj, sur kiuj oni vidas nur malmultajn homojn; unuavide imponaj loĝdomoj; magazenoj, en kiuj varoj preskaŭ mankas; sloganoj por politika-ideologia mobilizo; grandaj portretoj de partiaj gvidantoj. En Pjongjango en la montrofenestroj eĉ ne troviĝis la aranĝitaj skatoloj, kiel iam en Moskvo, sed nur desegnaĵoj de la prirevataj varoj.

Kompense, tamen, la urbo impresis malpli triste ol la antaŭaj orientblokaj metropoloj. Tio evidente ŝuldiĝas al elementoj de orient-azia ĉarmo, transvivantaj sub la kondiĉoj de socialismo, sed ankaŭ al la unuaj signoj de malrigidigo de la planata ekonomio. Diversloke oni vidas grupojn de homoj antaŭ vendobudoj kaj eĉ grandajn tabulojn, kiuj reklamas la unuan aŭton, enlande produktatan en kunlaboro kun Suda Koreio. Tre allogaj estas la policistinoj, kiuj en strat-kruciĝoj moviĝas preskaŭ dance por reguli la malfortan trafikon. Ilia uniformo estas senriproĉa. Onidire ili selektiĝas tra belec-konkurso.

Malsato kaj mizero

La homoj estas simple, sed ne mizere vestitaj kaj ankaŭ ne ŝajnas esti nesufiĉe nutrataj. Tiu observo ne malkonfirmas la raportojn pri malsato kaj mizero en la lando, ĉar estas konate, ke en Pjongjango rajtas vivi nur homoj privilegiitaj aŭ meritantaj specialan favoron. Al fremdulo la homoj rigardas kun neŭtrala vizaĝ-esprimo aŭ iufoje, precipe infanoj, kun afabla scivolo. Laŭ eksterlandanoj, vivantaj en Norda Koreio, en la lastaj du jaroj iomete malstreĉiĝis la enlanda atmosfero. Duonŝerce ili diras, ke la oficialuloj mencias Gvidanton Kim nun ne plu en ĉiu frazo, sed nur en ĉiu dua aŭ tria. La nutraĵ-helpo el eksterlando estas danke menciata.

Mi ĉeestis la malfermon de legejo de germana scienc-teknika literaturo, kiun Goethe-Institut starigis en kultura domo en la centro de Pjongjango, – la unua tiaspeca reprezento de eksterlanda kultura institucio. Tiu notinda signo de malfermiĝo al kultura kaj scienca interŝanĝo kompreneble ne estus ebla sen la konsento kaj aktiva kunlaboro de nord-koreaj aŭtoritatoj.

Mem vojaĝi al eksterlando restas por ordinara nord-koreo neplenumebla revo. Eĉ ne ekzistas aliro al Interreto por esploreti la eksteran mondon. Kiu ajn privata kontakto, inkluzive korespondadon, kun alilandanoj estas malpermesita. Iom kurioza, sed etskale tre rivela estis reago de la ĉambristino en mia hotelo. Alportante trink-akvon, ŝi rimarkis sur la tablo de mia ĉambro poŝtmarkojn, kiuj ne havis militisman bildon kutiman por la enlanda uzo, sed montris ludantajn, belkolore vestitajn infanojn. La ĉambristino ne tuj diskrete retiriĝis, sed restadis ĉirkaŭ du minutojn, ĉiam denove rigardante la neniam viditajn belajn poŝtmarkojn de sia ŝtato. Kiam fine de mia restado mi forlasis la ĉambron, mi lasis kelkajn tie por ŝi.

Prizorga kontrolo

Mi estis membro de delegacio, por kiu estis farita plena programo. Multaj vizitintoj de Norda Koreio jam priskribis, kiel malfacile estas eskapi la prizorgan kontrolon de la akompanantoj aŭ gardantoj. Mi mem akiris ioman liberecon nur en la lasta vespero de mia restado. Germanino, kiu laboras en Pjongjango, diris al la gvidantoj, ke ŝi volas konversacii kun la samlandano kaj mem zorgos pri mia reveno al la hotelo. Per iom longa promenado en la urba centro mi komencis ĝui mian liberecon. Nenie videblis iuj aliaj eksterlandanoj.

En la placo antaŭ la ĉefstacidomo ni preterpasis vendobudojn kaj virojn, kiuj ludis bilardon. Ni volis iom rigardi en la stacidomon, sed tre ĝentila gardistino malebligis tion. Ni manĝis en tute bona korea restoracio, tre proksime al barilo, kiu markas la eniron al unu el la funkciulaj kvartaloj. Por kafo ni ŝanĝis la lokon al proksima hotelo. Tie mi aĉetis pezan, verdan volumon pri Kim Jong-Il – en la germana lingvo. Neeviteble, ĝia titolo La Gvidanto kaj la popolo memorigis min pri iu alia.

Jam pasis la transiro de vespero al nokto. Estis tempo, ke mi revenu al mia hotelo, kiu troviĝas ekster la centro, en la fundo de rivera insulo. Antaŭ la hotelo, en kiu ni kaftrinkis, atendis kelkaj aŭtoj, kredeble taksioj. Mia akompanantino diris al unu el la ŝoforoj, ke li veturigu min en la hotelon kaj ŝin en la kvartalon de diplomatoj. La reago estis: „Ne eblas. Vin ni povas veturigi, ĉar vi vivas tie ĉi. Sed tiu sinjoro estas eksterlanda vizitanto, kiu apartenas al grupo, estas prizorgata de ĝi kaj ne rajtas memstare moviĝi tra Pjongjango.”

Ni tamen eksidis en aŭto kaj atendis. La ŝoforo malaperis en la hotelo. Atendado daŭris kaj daŭris. La sinjorino fine eliris kaj same iris en la hotelon. Tie ŝi aŭdis, ke la ŝoforo telefonas kun iu instanco, raportante pri ni. Nun ni komencis senti nin nekomforte. Ŝajnis konsilinde forlasi la scenejon, antaŭ ol aperus policanoj. La sola eliro estis ekmarŝi piede. Tion ni faris.

Dum kelkaj minutoj ni devis kalkuli kun tio, ke la ŝoforo kaj liaj kolegoj postkuros nin kaj postulos, ke ni atendu surloke. Sed ni ne estis ĝenataj – kaj samtempe tamen spertis, kiom pena estas dumnokta marŝado tra Pjongjango. Ĉar pro la energi-krizo apenaŭ aŭ tute ne funkciis strataj lumigiloj, ni paŝis en mallumo. Tio ne estis agrabla. Ni devis tre atenti, ke ni ne stumblu, falu en iun truon aŭ kunpuŝiĝu kun aliaj piedirantoj. Entute ni bezonis nur duonan horon, sed la tempo ŝajnis pli longa. Kiam ni fine atingis la hotelon, mi estis feliĉa, ke mi revenis al la lumo kaj sub la ŝirmon de miaj prizorgantoj.

Ulrich LINS

Oficiala nomo: Popola Demokratia Respubliko Koreio.

Loĝantoj: 22 milionoj (en Suda Koreio loĝas 48 milionoj).

Post la morto de Kim Il-Sung en 1994 ne estis nomita nova ŝtatestro. La mortinto iĝis en 1998 „eterna prezidanto”. La ĉefan potencon havas lia filo Kim Jong-Il. La persona kulto pri ili ambaŭ superas la iaman pri Stalin kaj Maŭ Zedong.

La lando suferas de multaj jaroj gravan ekonomian krizon. Aliaj landoj helpas precipe por nutri malsatantajn infanojn. Kun Usono kaj aliaj landoj Norda Koreio nun traktadas pri sia estonta uzo de nuklea energio. Ĝi verŝajne pretos akcepti kontrolon nur kontraŭ notinda kresko de financa helpo.

Malgraŭ ioma malfermiĝo lastatempe, Norda Koreio restas eble la plej fermita lando de la mondo. Estas semajne nur kvar regulaj flugaj ligoj kun eksterlando: du kun Pekino, du kun Vladivostoko.

En 1964 en Pjongjango aperis esperanta-korea vortaro. Estis ankaŭ radio-elsendoj en Esperanto. Sed de preskaŭ 40 jaroj mankas ĉia informo pri Esperanto-movado en Norda Koreio.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ulrich Lins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17