MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

JAPANIO

Minacata la kontraŭmilita konstitucio

La 9an de aŭgusto 2004 la urbo Nagasako celebris la 59an datrevenon de la atombombo. La urbestro Ito rimarkigis, ke laŭ la Internacia Kortumo atomarmiloj rompas internacian leĝaron kaj, aliflanke, ke la usona registaro retenas pli ol 10 000 atomajn armilojn kaj eksperimentas per ili.

Tamen, senpaciencigite de la malrapida traktado kun ŝtatoj havantaj atomarmilojn, la urbo Nagasako ŝanĝis direkton kaj alvokis ne al registaroj sed al civitanoj por atentigi pri la minaco de atomaj armiloj. Tekstis la 2004a pacdeklaro de Nagasako i.a.: „Karaj civitanoj de la mondo: ni trovu vojon por aboli atomarmilojn per koncentrado de solidarecaj fortoj de mondaj civitanoj, speciale, de pacamantaj civitanoj kaj neregistaraj organizaĵoj.”

Nagasako kaj ĝia urbestro ŝanĝis la ĉi-jaran pacdeklaron parte pro la malsukceso de la konferenco en Nov-Jorko en aprilo 2004 pri nedisvastigo de atomarmiloj. Interŝanĝoj kun delegitoj de diversaj ŝtatoj montriĝis senfruktaj; male la kontaktoj inter Ito kaj ordinaraj civitanoj, fojfoje membroj de pacgrupoj kaj oponantoj de la politiko de la usona prezidanto Bush. Pro tio Ito direktis la pacdeklaron al regatoj kaj ne al regantoj.

Solidareco

Laŭ Ito, popola agado, aplikata de sube supren, determinos la politikan vojon de la 21a jarcento. Ŝlosila estos ankaŭ solidareco kun viktimoj de nukleaj armiloj, ne nur en Hiroŝimo kaj Nagasako sed ankaŭ ekzemple kun tiuj, kiuj suferis pro eksperimentoj sur Bikini-atolo. Kreindas, laŭ li, internacia movado por fari la jaron 2005 – la 60an datrevenon de la atombombo – la jaro por liberigi la homaron de atomarmiloj.

Tamen en Japanio mem neeblas optimismi pri la esperoj de Ito. Nuntempe politikaj partioj en Japanio celas ŝanĝi la konstitucion, forĵetante la 9an artikolon, laŭ kiu la japana popolo rifuzos militon kiel manieron solvi internaciajn disputojn. La du plej grandaj partioj, la Liberal-Demokrata Partio kaj la Demokrata Partio, subtenas la ŝanĝon: nur la malgrandaj Japana Komunista Partio kaj la Social-Demokrata Partio kontraŭas.

Kritikoj

Ekster la parlamento, tamen, laŭ gazetara opinio-sondado, preskaŭ 70 % de la japana popolo volas reteni la 9an artikolon, kies pacama kaj kontraŭmilita tendenco fontas el kritikoj post la milito de 15 jaroj (1930-45) kaj la japana agreso kontraŭ Ĉinio. Sed notindas, ke la eksterparlamentaj kontraŭuloj de la konstitucia ŝanĝo ne bone organizas sin: malgraŭ starigo de kelkaj lokaj asocioj por protekti la kontraŭmilitan konstitucion politikistoj kaj specife amaskomunikiloj ĝenerale ignoras la aspirojn de japanoj, kiuj timas, ke sen la protekto de la 9a artikolo ili estos pelitaj en usonan militon, ekzemple en Afganion aŭ Irakon.

Ironie estas, ke en la jaro, kiam oni celas por la unua de majo tutmondan manifestacion kontraŭ atomaj armiloj kadre de la 60a datreveno de la bombado de Hiroŝimo kaj Nagasako, dekstraj politikistoj provas nuligi la pacan konstitucion de Japanio. Nepras, kontraste, fortigi ĝin cele al abolado de ĉiuj atomarmiloj en la mondo.

Tetu MAKINO/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tetu Makino/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17