MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Ĉu necese?

Evidentas, ke la prezidantejo en Vilnius diversmaniere necesas – kaj ne nur kiel prezidanta loĝejo. Ekzemple en decembro estas arestita ebria italo, kiu urinis kontraŭ la prezidantejan muron. Li frontas al monpuno de preskaŭ 100 eŭroj.

En novembro juna usona instruisto devis lerni, ke simila delikto kostos ankaŭ al li monpunon. Kameraoj de la prezidanta gardistaro kaptis la ebriulon, kiam li urinis sub la litova flago ekster la prezidantejo. Kaj antaŭ du jaroj du britaj policistoj, venintaj al Vilnius por dividi sian laborsperton kun litovaj kolegoj, same embarasiĝis, kiam ili tiel esploris la murojn de la prezidantejo.

Litovoj nun demandas sin, ĉu la prezidantejo iel aparte efikas sur ebriulojn – aŭ ĉu simple mankas en la urbocentro publikaj necesejoj.

LAST/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17