MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

OPINIO

Dolĉaĵoj maldolĉaj

Antaŭ nelonge la urbestro de Romo, Walter Veltroni, decidis starigi ŝtatan muzeon de dolĉaĵoj ĝuste en la domo-muzeo de Skanderbeg, la nacia heroo de Albanio, ĉe la placo Albania, proksima al la Koloseo-amfiteatro.

En 1461 la papo invitis Skanderbeg al Romo post sukcesa rezistado kontraŭ otomanaj armeoj, kiuj minacis okcident-eŭropan civilizacion. La papo nomis Skanderbeg „atleto de kristanismo”. Honore al la albano italoj starigis Skanderbeg-monumenton kaj nomis la domon, kie tranoktis la heroo, „Palaco de Skanderbeg”.

Sed nun la urbestro ordonis, ke la domo transformiĝu al muzeo de dolĉaĵoj de Italio. Vere maldigna ago. Albanoj, loĝantaj en Italio, kaj eĉ naskiĝintaj tie (ekde la 15a jarcento en Italion fuĝis centmiloj da albanoj), vigle protestis kaj postulis nuligon de decido nejusta.

Ĝuste tiu urbestro jaron antaŭe intencis surskribi sur la statuon de patrino Tereza, albandevena virino, la vortojn „Filino de Makedonio”, ĉar ŝi estis naskita en Skopjo, urbo tiam loĝata ĉefe de albanoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17