MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

EŬROPO

Eŭropa Komisiono konfirmita

Kun granda plimulto de 449 poraj, 149 kontraŭaj kaj 82 sindetenaj voĉoj la Eŭropa Parlamento subtenis meze de novembro la novan Eŭropan Komisionon sub la gvido de ĝia prezidanto José Manuel Durão Barroso. Sekve la 25-kapa komisiona kolegio povis ekpreni sian laboron la 22an de novembro.

Teorie la nova Komisiono estu enposteniĝinta laŭ kutimo la 1an de novembro, sed supozata manko de fido flanke de la Eŭropa Parlamento, kiu devas konfirmi la Komisionon kiel tuton, igis Barroso retiri lastmomente en oktobro sian personaran proponon.

Konservativaj vidpunktoj

La Parlamento precipe kontraŭis la nomumon de itala ministro Rocco Buttiglione, kiu dum la parlamenta diskutado surtabligis tre konservativajn vidpunktojn pri gejeco kaj la rolo de la virinoj. Sekve interpartia koalicio de socialdemokratoj, verduloj kaj liberaluloj publike postulis, ke Barroso retiru la nomumon de Buttiglione, ĉar aliokaze la Parlamento ne povus konfirmi la tutan Komisionon.

La unuan fojon en sia historio la Parlamento tiamaniere sukcesis ŝanĝigi la konsiston de Komisiono. Observantoj komentas tiun eventon plia paŝo al parlamentiĝo de la eŭrop-unia sistemo. Ne nur Buttiglione elfalis el la unua nomumita komisiono, sed ankaŭ la latvino Ingrida Udre pro subvenciaj malregulaĵoj estis premita al rezigno.

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17