MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

LITOVIO

Parlamento multpartia

Meze de novembro kunsidis novelektita parlamento – sejmo – de Litovio. La nuna parlamento distingiĝas pro sia multpartieco. Plej amase elektiĝis membroj de la Labora Partio, kreita de la litov-rusa entreprenisto Viktor Uspaskich. El 141 mandatoj ricevis laborpartianoj 39.

Kun 31 mandatoj postsekvis ĝin la koalicio Por Laboro por Litovio, kiun formis la antaŭa ĉefministro Algirdas Brazauskas kaj la parlamentestro Arturas Paulauskas. Inter tiuj du politikaj fortoj okazis diskutoj por starigi novan registaron. La ĉefministran postenon retenas Brazauskas. Konservativuloj ricevis 25 mandatojn kaj la Unio de Liberuloj kaj Centro 18.

Notindas, ke inter la parlamentanoj troviĝas 29 virinoj, duoble pli ol antaŭ la elektoj. La meza litova parlamentano estas 48-jaraĝa vilniusano, inĝeniero aŭ ekonomiisto kun alta kleriĝo, parolanta la litovan, rusan kaj anglan lingvojn, kun edzino kaj du idoj. La plej aĝa parlamentano estas 81-, la plej juna 30-jarulo. Inter la litovoj en la parlamento estis elektitaj tri rusoj, po du belorusoj kaj poloj, kaj unu judo. La parlamento servas dum kvarjara periodo.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17