MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Kiam teroristoj heroiĝas

En la Ĉeĥa Respubliko, same kiel en aliaj postkomunismaj landoj, oni honoras tiujn, kiuj kontribuis al la ŝanĝoj okazintaj en 1989. Tiuj homoj batalis diversmaniere kontraŭ komunismo kaj plejparte per rimedoj ne tro brutalaj. Tamen lastatempe oni konsideris la t.n. grupon de fratoj Mašin, kiu en la 50aj jaroj provis saboti la nacian ekonomion.

Inter la „heroaĵoj” de la grupo estis la mortigo en septembro 1951 de du policanoj: al unu el la viktimoj grupanoj tranĉis la gorĝon. En aŭgusto 1952 ili atakis aŭton portantan salajrojn: la kasiston ili pafmortigis. Iom poste ili ŝtelis eksplodaĵojn. Poste ili sukcesis eskapi al la iama Germana Demokrata Respubliko, kie ili mortigis tri policanojn kaj vundis alian.

Patriota batalo

Fine ili transiris Atlantikon kaj trovis protekton en Usono. La protektantoj ne agnoskis la krimojn en Ĉeĥoslovakio kaj Germanio, deklarante, ke tio estas nur komunista propagando: pro tio Usono rifuzis liveri ilin al ĉeĥoslovaka juĝejo. En 1989, post reĝimo-ŝanĝo, la agoj de la grupo komencis esti priskribataj kiel patriota batalo.

Tio signifas, ke kelkaj senatanoj en la Ĉeĥa Respubliko strebas fari el murdoj kaj teroro patriotan batalon kontraŭ la tiama reĝimo. Antaŭ nelonge oni postulis ŝtatan honoron por la fratoj Mašin. Sed memorindas, kiamaniere ili „eminentiĝis”. Kia estas la diferenco inter la du fratoj kaj teroristoj? Nur tia, ke hodiaŭ neniu kaptus la nocion honorigi teroristojn.

Josef MENDL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Josef Mendl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17