MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

In-dicoj

Litovinoj edziniĝas kaj naskas la plej junaj en Eŭropa Unio (EU). Laŭ statistikoj, fraŭlinoj unuafoje edziniĝas 24-jaraĝaj kaj fraŭloj 26-jaraĝaj. La meza geedziĝaĝo en EU estas 30 jaroj por viroj kaj 27 jaroj por virinoj.

Kompare kun aliaj landoj de EU litovinoj naskas la plej junaj, averaĝe je preskaŭ 27 jaroj: aliloke je 29 jaroj. Krome, en ĉiuj tri baltaj landoj viroj vivas dek jarojn malpli ol aliloke en Eŭropo – nur ĝis la 65a jaro. La virina vivdaŭro de 76 jaroj estas nur je kelkaj jaroj pli malalta ol la meza indico de EU.

Baltaj landoj rimarkindas pro negativaj indicoj: tie oni konstatas plej grandan kvanton de tuberkuloz-okazoj, mortoj pro kormalsanoj kaj suicidoj; pri ĉi-lastaj Litovio superas ĉiujn landojn de Eŭropo. En 1999 inter 100 000 viroj estis 77 suicidoj, kaj inter 100 000 virinoj estis 12.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17