MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Modernantikva majstra greka dramo

Ni ĉiuj konas aŭ almenaŭ priaŭdis la klasikan grekan dramon Reĝo Edipo, ankoraŭ aĉeteblan en moderna esperanta traduko. Tiu dramo, verkita de Sofoklo, estas unu el la ĉefverkoj de la antikvagreka teatro. Nuntempe ĝi estas multe pli ofte legata, ol spektata – plejparte ĉar niaj teatraj modoj aktualaj tre malsimilas al la antikvaj. Nuntempe niaj aktoroj kutime ne uzas maskojn, nek unu aktoro ludas aron da roloj distingeblaj per la maskoj. Ankaŭ la klasika ĥoro preskaŭ neniam plu estas uzata. Krome, kvankam dialogo estas ankoraŭ la ĉefkarakterizaĵo de modernaj dramoj, ni kutimas al multe pli da interagado korpa, multe pli da movado, multe pli da scenoj. Kaj ni kalkulas kun la endialoga diskutado, por kompreni la intrigon. Aliflanke, ni plu amas muzikon en niaj dramoj, kvankam orkestra muziko rolas eble iom pli ol kantado.

En la antikvagreka dramaro la ĥoro havis specialan rolon. Ĝi ne nur kantis al la spektantaro klarigojn pri la eventoj enscenejigataj, sed ĝi ankaŭ diskutis inter si la eventojn, efektive kvazaŭ la spektantaro mem, pridiskutanta la dramon. Krome, ĝi ankaŭ prezentis la vidpunktojn de la verkinto de la dramo. Ĉu ĝi estis akompanata per muzikaj instrumentoj? Verŝajne, jes, sed ĉefis la versa kantado.

La intrigo de Reĝo Edipo estas simpla: orakoloj profetis, ke la ĵus naskita filo de Lajo, la reĝo de Tebo, plenkreskinte, murdos sian patron kaj edziĝos kun sia patrino. Por evitigi tion, Lajo ordonis mortigi la bebon. Sed ŝafisto savis la bebon, kaj ĝin adoptis regiona gereĝa paro; sed la bebo, Edipo, malgraŭ onidiraj aludoj, nenion sciis pri sia origino. Kreskinte, dum veturo li mortigis orgojlan viron kaj ankaŭ gloriĝis per (supozata) solvo de enigmo, dirita de la (virina) sfinkso. Oni lin aklamis reĝo de Tebo – neniu suspektis rilaton inter la ekapero de Edipo kaj la ekmorto de Lajo – kaj li edziĝis kun reĝino Jokasta, la vidvino de reĝo Lajo.

La dioj kaŭzas tragediajn eventojn, same kiel feliĉajn. Ili mastras la sorton, kaj neniu kapablas eviti sian diordonitan destinon. Pro la neintencita fiago de Edipo granda pesto atakis la popolon de Tebo, kaj orakolo proklamis, ke nur se la murdinto de Lajo estos trovita kaj punita, la pesto ĉesos. La tasko prizorgi la popolon estas tasko de la reĝo, do Edipo devas eltrovi, ke li mem estas la murdinto, kaj sin mem puni (per blindigo).

Jen la esenca intrigo. Sed kiel spertis la tuton reĝino Jokasta, la tragika heroino, kiun oni preskaŭ ĉiam neglektas, kiam oni memoras la historion de Edipo? Pri reĝino Jokasta temas la nuna modernantikva dramo. Kiel kutimis, rilate al la antikvaj grekaj dramoj, ne gravas, ke oni jam en la komenco bone konas la tutan intrigon. Efektive, tio estis necesa. Gravis ne „noveco” de la intrigo, sed la lerto de la dramisto (kaj, kompreneble, la aktoroj), prezentanta ĝin. Tiu specifa karaktero de la dramarto estis observata eĉ en la epoko de Ŝekspiro, kiu senĝene kaj malkritikate transprenis jamajn intrigojn, verkitajn de aliaj personoj, kaj ilin genie dramigis, aŭ eĉ, kelkafoje, redramigis.

Tial mi karakterizis ĉi tiun dramon, verkitan de moderna rumano (naskita en 1949), „majstra modernantikva greka dramo”. Ĝi tre zorge sekvas la modelon de la antikvaj grekaj tragedioj. Se ni ne scius, ni facile povus kredi, ke temas pri traduko de aŭtenta antikva greka klasikaĵo. Majstra, ĉar ĝi rangas, literature, inter la plej bonaj modernaj dramigoj de antikvaj eventoj. Ni rajtas fieri, en Esperantujo, ke ni ricevis lastatempe du elstarajn majstrajn dramojn modernepokajn: tiun de Alfred Nobel kaj nun ĉi tiun de Constantin Zărnescu. Estas interese, ke ŝajne nek tiu de Nobel, nek tiu de Zărnescu ĝis nun estas tradukita en alian lingvon ol Esperanto. Mi trovis, per Google, ke Reĝino Jokasta estis, tamen, almenaŭ unufoje enscenejigita, verŝajne en la franca.

Bona dramisto stampas siajn dramojn per psikologiaj kaj sociaj sencoj, tiel ke, post la dramo, oni memoras ne nur la ĝuon de la prezento, sed ankaŭ pensojn, instigitajn de la verkinto. Ankaŭ tiurilate Constantin Zărnescu elstaras. Li prezentas al ni la sentojn de virinoj pri sia rolo en la socio, ne sole antikvajn, sed samtempe alarme nuntempajn, kaj inter tiuj sentoj estas pluraj tre atentindaj.

Ionel Oneţ faris laŭdindan tradukon de la dramo. Al Fonto ni danku pro la bela eldono. Ensume, unu el la esperantlingvaj ĉefverkoj de la jaro 2004.

Donald BROADRIBB
Constantin Zărnescu: Reĝino Jokasta. Tradukis Ionel Oneţ. Eld. Fonto, Chapecó (SC), 2004. 200 paĝoj broŝuritaj.

Ĉi-jare oni memorigas pri la 2500a datreveno de la naskiĝo de Sofoklo. Indus ĉi-okaze aĉeti ne nur la supre recenzitan verkon, sed ankaŭ la teatraĵon Reĝo Edipo kaj Antigona.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17