MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Suspenso de komenco ĝis fino

En MONATO aperas plej ofte recenzoj pri esperantlingvaj libroj. Nu, estas bone, ke ni estimas kaj kultivas nian propran lingvon. Tamen antaŭ nelonge mi legis libron, kiu meritas internacian atenton, ĉar ĝi estas tiel bona kaj jam tradukita en tiel multajn lingvojn, tiel ke ankaŭ tiuj legantoj, kiuj ne scipovas la anglan, povas legi kaj ĝui ĝin.

Ĝenerale mi preferas – se eblas – legi verkon en la originala lingvo; en tiu ĉi okazo la angla. Certe, por tiu ĉi verko tio estas plej oportuna, ĉar temas pri kriptologo, kiu konfrontiĝas kun kriptaj mesaĝoj apenaŭ tradukeblaj. Tamen mia edzino – infektita de mia entuziasmo – same multe ĝuis la verkon en franca traduko, en kiu la kriptaj mesaĝoj restis senŝanĝaj, sed estis bone priskribitaj. Do la sukceso iom dependos de la lerteco de la tradukinto. Sed ne zorgu: por libro, kiu atingis la unuan lokon en la literatura listo de New York Times – kaj pluraj aliaj listoj – oni certe ne dungis iun arbitran tradukiston.

Pri kio do temas la libro? Profesoro de Harvard, Robert Langdon, estas alvokita malfrunokte, dum li pasigas iom da tempo en Parizo por fari prelegojn. La kialo de la alvoko: maljuna kuratoro de la muzeo Louvre estas murdita ene de la muzeo, kaj la polico trovis kriptan mesaĝon apud la senviva korpo. Helpate de franca kriptologino, Sophie Neveu, li sekvas spuron, venkante obstaklojn, irante de enigmo al pliaj enigmoj, daŭre ligitaj kun la fama Leonardo da Vinci – kaj trovas solvon de mistero, kiu reiras al nia tre frua historio. Rakonti pli multe ol tio malkaŝus tro da interesaj detaloj.

La libro estas verkita en tre flua lingvo, kiu kuntiras la leganton kun tobogana rapideco en la aventurojn de la protagonistoj. Preskaŭ ĉiu ĉapitro finiĝas per surprizo aŭ originala turniĝo, kiu plialtigas la nivelon de suspenso. Ne mirindas do, ke la libro The Da Vinci Code (La da-Vinĉi-kodo) estas nun adaptata por filmversio.

Ankaŭ laŭdon al la aŭtoro, ĉar lia libro estas ege bone dokumentita, kio certe postulis multajn esplorojn kaj eĉ vojaĝojn, interalie al Parizo. La verko do ne estas simpla suspenslibro, sed majstra verko, plena je pensiga materialo, referencoj al scienco, historio, arto, religio, ktp. Vera nutraĵo por la cerbo, inda je traduko en Esperanton!

Pri la verkinto Dan Brown

Dan Brown naskiĝis la 22an de junio 1964 en New Hampshire (Usono) kiel filo de profesoro pri matematiko kaj profesia muzikistino. Li kreskis ĉirkaŭate de paradoksoj inter scienco, religio kaj arto, kiel tre bone konstateblas en liaj libroj. Li diplomiĝis en Amherst College (Massachusetts, Usono) kiel instruisto de la angla lingvo kaj studis arthistorion en la universitato de Sevilo (Hispanio).

Li ĉesigis la laboron kiel instruisto de la angla antaŭ kelkaj jaroj por dediĉi sian tempon plene al verkado. Lia unua verko, Digital Fortress (Cifereca Fortikaĵo) (1998), kiu unue aperis kiel elektronika libro, kaŭzis nacian furoron. Poste sekvis Angels and Demons (Anĝeloj kaj demonoj) (2000) kaj Deception Point (Trompejo) (2001).

Mi legis ankaŭ Digital Fortress, sed la plej bona kaj mistera, tamen, restas ĝis nun The Da Vinci Code. Tiuj, kiuj finlegis la libron, certe povas postĝui ĝin, vizitante la retpaĝaron de la aŭtoro www.danbrown.com, kie oni povos trovi pli da informoj ne nur pri la aŭtoro mem, sed ankaŭ pri sekretaj lingvoj, sekretaj kodoj kaj multo plia.

Espereble iu volas traduki The Da Vinci Code en Esperanton, sed ne atendu kaj legu la libron, antaŭ ol la filmo estos preta. Tiam vi povos ĝui la libron kun ĝia riĉa enhavo, antaŭ ol spekti la filman version.

Lode VAN DE VELDE
Dan Brown: The Da Vinci Code. Eld. Doubleday, 2003. 454 paĝoj. ISBN 0385504209.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17