MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

LITOVIO

Mapo-ĉemizoj de Vilnius

Antaŭ nelonge Vilniuso, ĉefurbo de Litovio, prezentis originalan suveniron: T-ĉemizon kun mapo de la urbo.

„Multaj urboj havas proprajn blazonojn, flagojn kaj aliajn simbolojn. Vilniuso ankaŭ havas flagon kaj blazonon, tamen aldone ĝi havas ankaŭ novan urbomapon. Ĝi estas bildigita sur ĉemizo, produktita helpe de moderna teknologio” – diris urbestro Arturas Zuokas.

Praktika uzado de la novaj ĉemizoj estas tre simpla. La vizitantoj de Vilniuso, portante tiun vestaĵon ne devas kunporti papermapon – sufiĉas rigardi la ventron aŭ dorson de apudulo kaj estas klare en kiu direkto ekiri. Tiun vestaĵon eblas plibeligi, aldonante unu el ses specoj da novaj insignoj kaj tiumaniere esprimi sian simpation al la litova ĉefurbo. Ekzemple: „Vilniuso estas mia urbo”, „Mi amas Vilniuson”, „En Vilniuso mi renkontis ŝin/lin”.

La unuaj, kiuj ekportis la novajn ĉemizetojn, estis anoj de la nederlanda reĝfamilio, la „princo de Oranĝo”, tronheredanto Willem Alexander kun sia edzino Máxima. Tiun donacon ili ricevis dum sia ekskurso tra la antikva parto de Vilniuso.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17