MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

ALBANIO

Venkis malŝparemo kaj koruptado

Kvankam antaŭ 14 jaroj Albanio forlasis la centralizitan, izolitan kaj aŭtarcian ekonomian sistemon de la „reala socialismo”, la progreso malrapidas. Unu el la gangrenoj estas la malŝparemo kaj koruptado, kiuj karakterizas preskaŭ ĉiujn instancojn en la lando.

Analizo de la eminenta ekonomikisto Mitro Çela [ĉela] klare montras misuzon de ŝtata mono en multaj sferoj de la socio. Jen kelkaj faktoj:

Laŭ konkludoj de la Alta Kontrolistaro de la ŝtato, kelkaj grandaj kompanioj, kiel Mak-Albania (konstruinto kaj posedanto de la Sheraton-hotelo, de turismaj vilaĝoj kaj de multaj konstrumaterialaj entreprenoj), DV Alba, La Vikinga (ŝipkompanio) kaj la albana Coca-Cola, dum la jaro 2002 estis senprofitaj.

En la jaro 1999 la dogana polico konfiskis kontraŭleĝajn varojn je valoro de 60 milionoj da usonaj dolaroj (USD). Laŭleĝe, tiajn varojn oni devas revendi kaj la monon deponi en la ŝtatan kason. Sed bedaŭrinde, denove laŭ ŝtataj kontrolistoj, oni enkasigis nur 1 milionon da USD. Kie estas la ceteraj 59 milionoj? Simile okazis kun aŭtoj importitaj. En la jaro 1998 oni eldoganigis 9500 aŭtojn, dum samjare la ŝtata aŭta inspektistaro registris 32 000. Laŭ aritmetika simpla logiko, la doganistoj „formanĝis” pli ol 20 000 aŭtojn! La menciita alta instanco denuncis tion al prokurorejo, sed tiu lasta ankoraŭ ne sin okupis pri tio.

La ĉefministrejo plialtigis notinde siajn elspezojn. En la jaro 1996 ĝi elspezis entute 850 000 USD. Dum 2003 estis preskaŭ dekoblo, 8 milionoj. Same la Ŝtata Informa Servo en la jaro 1996 foruzis 3 milionojn kaj dum 2003 trioblon. La armeo ne postrestas. En la jaro 1996 ties ministrejo ricevis el la ŝtata buĝeto 8 milionojn da USD, dum nun tiu sumo atingis 84 milionojn. Nur por siaj pacgardistoj en Bosnio, Afganio kaj Irako la popolo malriĉa albana devas elspezi 7 milionojn ĉiujare.

De du monatoj la amaskomunikiloj enlandaj parolas multe pri alia speco de skandalo. Temas pri interkonsento ankoraŭ ne realigita inter la albana registaro kaj itala kompanio Albaniabeg Ambient, kiu pretas prilabori la rubaĵojn de la ĉefurbo Tirano kaj de la apuda havenurbo Durrës, kaj aldone ĉirkaŭ 1,5 milionojn da tunoj jare el Italio. Tio ege maltrankviligis ne nur la loĝantojn de la vilaĝo Kashar apud Tirano, kie oni intencas instali la entreprenon, sed ankaŭ la enlandajn medioprotektantojn. Oni planas venigi per ŝipo el Italio kamionojn, ŝarĝitajn per rubaĵoj suspektindaj, por kiuj eĉ la dogana kontrolo estus tre malfacila. La popolo opinias, ke certe la registaro estas implikita en iu nehonesta negoco.

Laste oni eksciis, ke nia ĉefministro socialista Fatos Nano ekde la jaro 1998 ŝuldas ĉirkaŭ 110 000 svisajn frankojn al la organizantoj de la Forumo de Crans Montana en Svislando, kiun li partoprenis, akompanita de multaj homoj. Tiu ŝuldo ankoraŭ ne estas pagita al la organizantoj, kvankam tio estis promesita de ses jaroj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17