MONATO

Enkonduko

Antaŭen

Ni alvenas al la fino de nia jubilea jaro. Per pluraj artikoloj ni memorigis pri la unuaj 25 jaroj de nia revuo kaj ties evoluo dum tiu tempo. Unu el la plej impresaj artikoloj certe estis tiu de Claude Piron (Funkcio kreas organon, MONATO 2004/4, p. 8-9). Li dankis ne nur al „la tuta personaro, kiu vivigas la magazinon”, sed ankaŭ al abonantoj kaj legantoj, „kiuj ebligas al ĝi daŭri”.

Prudentaj vortoj, kiuj kongruas kun mia ofta atentigo ankaŭ ĉi-loke, ke pri la vivo de nia revuo decidas ne nur ni, verkantoj, redaktoroj kaj teknikistoj, sed unuarange vi, abonantoj. Ne malmultaj el vi aĉetas ĝin dekomence, do seninterrompe jam dum 25 jaroj. Sed kompreneble dum tiu longa periodo ankaŭ malaperis ne malmultaj abonantoj, jen pro morto, jen ankaŭ pro la ekonomia krizo, kiu trafis vastajn partojn de la mondo. Tial ni konstante devas varbi novajn abonantojn, sed tio ne estas tre facila, ĉar per niaj ordinaraj varb-metodoj ni atingas nur etan parton de potencialaj interesatoj. Tial ni petas vian helpon, ĉar preskaŭ ĉiu el vi certe konas plurajn Esperanto-parolantojn, kiuj neniam legis aŭ aŭdis pri nia magazino. Certe neniu pli bone povas konvinki homojn pri la valoro de la revuo, ol konvinkita abonanto mem. Se vi klopodas fari tion, vi ricevas de ni ĉian necesan subtenon. Vidu pri tio sur la lasta kovrilpaĝo de MONATO; tie vi trovas koncernajn indikojn.

Post la retrorigardoj de tiu ĉi jubilea jaro nun denove ni rigardu kaj iru antaŭen. Certe estus tro aŭdace esperi pri pliaj 25 vivojaroj de la revuo. Sed komune ni povas certigi almenaŭ, ke dum 2005 ĝi aperados kontinue. Mi deziras al vi ĉiuj prosperan novan jaron, kun nia magazino. (Kaj ne forgesu tuj pagi vian abonkotizon, se vi ankoraŭ ne faris!)

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004