MONATO

El mia ridpunkto

Du mil kvar

Pasas la jubilea jaro – ĉu vi memoras, ke nia revuo en 2004 iĝis 25-jara? – kun ridindaj gratuloj lastmomentaj. Unu el ili venis de Vladimiro Putino, kiel konate LA protagonisto de ĵurnalisma libereco. La prezidanto de Rusio laŭdis nin pro laŭta kontraŭ-usonismo. Pro la sama banala kialo alia prezidanto, Ĝorĝ Dablju Buŝ, neglektis nian jubileon. Li lamente atentigis pri ekkonoj de severa sekreta servo GOFENO (Gala Observo de Frat-Esplora Neregistara Organizaĵo), ke ankaŭ rivel-reporteroj de MONATO ne trovis, kiel forte ordonite de Buŝo, la kaŝitajn amasmurdajn armilojn de iu satana Sadamo.

Fantomaj fontoj

Sed ni estas en boneta societo, ĉar ankaŭ neniu alia retrovis ilin. Historia ridodato tiukampa estis la 7a de oktobro 2004: tiun tagon la ĉef-inspektoro de Buŝo mem, Ĉarlo Duelfero, publike kaj klare deklaris, ke jam antaŭ la Irak-milito Sadamo ne plu posedis kemiajn aŭ biologiajn armilojn nek havis propran programon por konstruado de nukle-armiloj. Sed ĝuste tion averte asertis Buŝo por brave pravigi usonan invadon en Irako en marto 2003. Tamen piulo Buŝo ne fiule mensogis, ĉar li estas bona kristano – kaj bonaj kristanoj ne mensogas. Ne, li iĝis tima viktimo de sekretaj servoj, kiuj ne sciis, kion ĉiu el ni sciis, legante gazetojn, kiuj jam delonge informis pri pacemo de palacama Sadamo. Sed sekretaj servoj ne legas gazetojn, kompreneble; ili fanfaronas pri aliaj, iom fantomaj fontoj. Ne mirige, ke laŭ konsterna konstato de anonima diplomato la deziro, perfekte protekti sin kontraŭ Usono, multregione estas pli granda ol la deziro, pretekste esti protektata per Usono.

Rekordoj pluraj

Cetere 2004 estis jaro de ridindaj rekordoj. Ekzemple estis rekorda la nepartopreno de civitanoj en elektoj por la Eŭropa Parlamento en rekorda nombro de nun 25 membroŝtatoj. Alian rekordon rankore ni spertis dum la Olimpikoj en Ateno: neniam antaŭe tiom da atletoj estis tro drogitaj! Tial mi proponas, ke estonte ĉiuj sportistoj rajtu uzi drogojn, sed ke ĉiu indiku la nomon de sia drogo sur la T-ĉemizo (estonte: D-ĉemizo). La medalojn ricevos la produktistoj de la venkintaj drogoj. Rekordaj estis ankaŭ la elspezoj por elektokampanjoj de la du pintaj kandidatoj por usona prezidanteco, kaj rekordaj estis la paneoj dumelektaj, pro kiuj estonte rajtos voĉdoni nur partiaj advokatoj kaj senpartiaj juĝistoj.

Tamen ne pri tio mi devis ridi, sed pri epizodo dum la kampanjoj. En unu el tiuj karnavalaj spektakloj kandidato Buŝo moketis pri si mem kaj sia malbona scio de usonangla lingvo. Li diris, ke eĉ Arnoldo Schwarzenegger jam korektis lin. Ŝvarceneger, kiel konate, estas denaska aŭstro, kiu karieris en Holivudo kiel altranga heroo de altstrangaj filmoj kaj poste karieris aktorante kiel guberniestro (ĉu kalifo?) de Kalifornio. Lia propra prononco de belsona usona lingvo ne perfektas, sed tio evidente ne eminente ĝenas usonanojn. Mi nun demandas min, kiel iuj kleraj naivuloj povas aserti, ke la usonangla lingvo estas facila kaj pro tio perfekte taŭgas kiel lingvo de tutmon(d)iĝo, se eĉ usona prezidanto ne kapablas bone uzi ĝin – kaj ne devas kapabli.

Ideo genia

Sed la sen iu dubo plej ridindan epizodon de 2004 ni dankas al la germana registaro, kiu volis forigi la 3an de oktobro, la nacian feston „Tago de germana unuiĝo”. La malpatriota financministro tiel esperis enspezi pli da impostoj, ĉar homoj laboros unu tagon pli dum ĉiu jaro. Sed pro abundaj porfestaj protestoj jam la postan tagon la registaro devis retiri sian provokan proponon. Tipe germana Schnapsidee (brand-ideo); tiel oni nomas stultan ideon estiĝintan post abunda konsumado de brando. Germanoj nun definitive scias, ke la landon regas geniaj ebriuloj.

Fine tamen pozitiva informo el tiu grandioza lando. Ĉu vi memoras niajn mokojn pasintjarajn pri Toll Collect, super-sistemo por enkasigi vojimposton? Ĝi fiaskis unu fojon post alia. Sed nun, nur iom pli ol unu jaron poste, ĝi vere ekfunkcios la unuan de januaro 2005 – asertas la kompatinda kompanio. Ni gratulu al la geniaj inĝenieroj, kiuj bezonis malpli ol jardekon por ripari siajn fuŝojn ... nu ja, prefere ni atendu ĝis la 1a de januaro. Bonan ridadon!

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004