MONATO

Eseo

ESEO

Kampoj de Soria – Antonio Machado, universala poeto

Antaŭ pli ol tridek jaroj mi konatiĝis kun la verkaro de la hispana poeto Antonio Machado. Mi tuj estis kaptita de ĝia senkompara beleco kaj profundo. Tiam mi loĝis en Bonaero, kaj mia unua renkontiĝo kun tiu poeto okazis, kiam en serio de libroj (Biblioteca Básica Salvat), kiun mi ĉiumonate abonis (kurioze, vendita en slava librovendejo), estis publikigita antologio de lia poezio. Precipe ravis min iu poemo, kies titolo estis Campos de Soria, parto de pli longa verko, nomita Campos de Castilla.

Soria estas ĉefurbo de samnoma provinco en la antikva regiono Castilla la Vieja (malnova Kastilio), nun nomita Castilla-León. Tradicia diraĵo priskribas ĝin tiel: „Soria frida, Soria pura, kapo de Estremadura”. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj provincaj ĉefurboj en la lando, kaj dumvintre unu el la plej malvarmaj. La urbo situas sur la bordo de la longa Duero-rivero (850 km), kiu fluas tra norda Hispanio ĝis la marhaveno Porto en Portugalio, kie ĝi nomiĝas Douro. (Parenteze, la nomo – kiel multaj eŭropaj rivernomoj – deriviĝas de kelta vorto, kiu signifas „akvo”. La vorto ankoraŭ troviĝas en la kimra kaj gaela lingvoj. Mi mencias ĉi tiun fakton, ĉar ĝi havas por mi personan signifon, kiun mi poste klarigos.) Parton de mia knabeco kaj junuleco mi pasigis en Porto, do mi bone konis la Douro-riveron. Dumtempe mi laboris en la oficejo de portovin-entrepreno en Vila Nova de Gaia, urbo sur la kontraŭa bordo de la rivero, kiun mi ĉiutage devis transpasi aŭ per boato aŭ per la fama Eiffel-ponto. Ofte mi sentis deziron almonte esplori la riveron, sed ne havis okazon tion fari.

Tamen, mi jam sufiĉe deflankiĝis de mia temo. La regiono kaj urbo Soria estas intime ligitaj kun la poeto. Antonio Machado y Ruiz naskiĝis en Sevilo en 1875, sed kiam li estis nur okjaraĝa, la familio translokiĝis en Kastilion. Tion li priskribis en strofo de la poemo Retrato (Portreto):

„En mia knaba aĝo, korteto en Sevilla,
maturaj or-citronoj en sunbanata horto,
En mia juno, dudek da jaroj en Castilla.
En mia vivo, faroj ... pri ili mutu vorto.”1

Post lia edukado en Madrido Antonio kaj lia frato Manuel komencis verki humurajn artikolojn kaj partoprenis en literaturaj renkontiĝoj kun gravaj hispanaj verkistoj. Antonio tiam komencis eldoni siajn poemojn. Li plie studis la francan, vojaĝis al Parizo, laboris kiel tradukisto kaj en 1907 sukcesis akiri la postenon de profesoro pri la franca lingvo en la Instituto de Soria. En tiu urbo li konatiĝis kun juna knabino, Leonor, kun kiu li edziĝis en 1909. Kune ili vojaĝis al Parizo, kie Leonor malsaniĝis. En 1912 Leonor mortis pro tuberkulozo. Machado estis profunde afliktita. Li neniam forgesis sian junan edzinon kaj neniam reedziĝis. Li verkis diversajn kortuŝajn poemojn dediĉitajn al Leonor. Unu el tiuj versaĵoj oni povas legi sur ŝia tomboŝtono en la tombejo Espino, kie ŝi kuŝas. Post ŝia morto Machado translokiĝis suden al la urbo Baeza (provinco Jaén). Li studis filozofion kaj beletron kaj daŭrigis sian poezian verkadon, kaj, kune kun Manuel, verkis teatraĵon. En 1927 li estis nomumita membro de la Reĝa Akademio de la hispana lingvo. En 1931 li eniris la Instituton Calderón en Madrido, kie li kaj Manuel denove partoprenis salon-renkontiĝojn kun aliaj eminentaj verkistoj.

En 1936 eksplodis la kruela enlanda milito en Hispanio. Machado aliĝis al la respublika flanko. En la sama jaro li translokiĝis kune kun sia patrino kaj frato José al Valencio. Tie li partoprenis en 1937 la internacian kongreson de verkistoj por la defendo de la kulturo. En 1938, antaŭ la avanco de la trupoj de Franco, la familio translokiĝis al Barcelono. En 1939 Machado kaj lia maljuna kaj malsana patrino fuĝis al Collioure en Francio. Tie la 22an de februaro, en la aĝo de 63, li mortis. Tri tagojn poste mortis lia patrino.

Kvankam lia restado en Soria estis relative mallonga, tiu bela parto de Hispanio havis la plej profundan influon sur Machado. De la morto de Leonor ĝis 1932 Machado ne revizitis Soria, sed en tiu jaro li venis en la urbon por ricevi de la magistrato la titolon „adoptita filo de Soria”. Li tamen konstatis, ke li ne povis plu resti en tiu amata loko pro la fakto, ke ĝi estis ligita en lia menso kun la plej doloriga (tamen, plej karmemora) periodo de lia vivo. Ekde tiam liaj verkoj iĝis pli kaj pli sobraj, sed samtempe pli profunde signifoplenaj kaj universale valoraj. Sendube, Machado estas unu el la plej elstaraj kaj gravaj poetoj, ne nur de Hispanio, sed ankaŭ de la mondo. En 1989 li estis agnoskita fare de UNESKO kiel „Universala Poeto”, t.e. poeto de la homaro. Kvankam profundege enradikiĝinta en la tero kaj spirito de Hispanio, kaj precipe de Soria, lia verkaro estas sendube grava parto de la riĉa literatura heredaĵo de la tuta mondo. Eĉ inter homoj, kiuj ne komprenas la hispanan kaj ne konas la devenon de la citaĵo, estas ofte citata (hispane aŭ en traduko) fama versaĵo lia:

„Caminante, no hay camino,/ se hace camino al andar” (Vojaĝanto, ne estas vojo,/ piedirante oni vojon faras). Iu angla verkistino, kiun mi konas, enmetis sian anglan tradukon de tiu verso en libron. Ŝi rakontis al mi, ke ŝi vidis ĝin, pendantan en kadro sur la muro de salono en nordamerika domo. Ŝi sciis nenion pri Machado, nek ke li estis la aŭtoro de tiuj linioj.

Ĉi-jare mi legis romanon2 en la skotgaela (nia hejma lingvo), kiu unue aperis en 2003. Miaopinie ĝi estas la plej grava romano, kiu iam aperis en tiu kelta lingvo, en kiu ne abundas romanoj. Parto de la libro rilatas al la hispana enlanda milito, kaj la aŭtoro citas, en la gaela kaj en la originala hispana, kelkajn versojn el la poemo de Machado A Orillas del Duero (Ĉe la bordo de l' Duero-rivero). Mi miris, ke estis influita de la poezio de Antonio Machado verkisto en tiu apenaŭ konata kaj iom esotera kelta idiomo (eĉ pli esotera, ĉar li uzas vortojn el sia loka dialekto – tiu de malgranda regiono de la sudhebridaj insuloj). Mi tuj decidis, ke mi finfine nepre devas vojaĝi al Soria por konstati, kial tiom inspiris Machado-n tiu alte situanta kaj izolita urbo inter la sierras (montaroj) de norda Kastilio, kiun li tiom belege priskribas.

Do, en septembro 2004, post kongreso en Bilbao, mia edzino kaj mi buse veturis al Logroño, kaj de tie al Sorio, tra unu el la plej imponaj montaraj pejzaĝoj en Hispanio. Ne estas rektaj buslinioj de la nordo al Soria, kaj veturas nur kvar trajnoj tage de Madrido. Ni trovis la urbon kaj la regionon laŭ la Duero-rivero ege belaj. Ni povis kompreni, kiel la poeto trovis tie sian plej grandan inspiron. Ni paŝis sur la spuroj de Machado, vizitante ĉiujn lokojn, kiuj havis rilaton al la poeto kaj al lia tragika edzineto: la preĝejon, kie ili geedziĝis; la instituton, kie li instruis; la stratojn kaj domojn de la antikva urbo, kiun li amis; la ĉarman Duero-riveron, laŭ kiu li ofte promenis; la altan avenuon, kie Machado kutimis piediri laste, puŝante la radseĝon, en kiu sidis la mortonta Leonor; ŝian tombon en la tombejo apud la Espino-preĝejo; mortintan ulmon, kiu inspiris alian poemon de Machado.

Plurfoje en sia verkaro Machado mencias Numancion, arkeologie gravan ejon je sep kilometroj norde de Soria. Tie troviĝas ruinoj de keltibera vilaĝo, kies loĝantoj (mikspopolo, konsistanta el keltoj kaj iberoj) persiste kaj kuraĝe rezistis ĝismorte longan sieĝon de romiaj legianoj. En la fino de la sieĝo ĉiuj loĝantoj estis masakritaj aŭ kaptitaj kiel sklavoj. Ankaŭ tiun lokon ni havis okazon viziti dum gvidita ekskurso, organizita de la magistrato.

Koincide ni havis la aldonan plezuron esti en Soria dum la ĉiujara keltibera festivalo, en kiu la sorianoj celebras la kuraĝon de siaj „antaŭuloj”3 kaj tiujn historiajn eventojn. Viroj, virinoj kaj infanoj aperas vestitaj kiel keltiberoj kaj romanoj. Ili elmontras sur la diversaj placoj la kutimojn kaj metiojn de la keltiberoj. En subĉielaj atelieroj la infanoj lernas antikvajn metiojn (potfaradon, kotbrikmuldadon, mueladon ktp), kaj la infanoj mem estas invititaj provi ilin. Arkeologoj kaj historiistoj priskribas al la publiko, kiel la romanoj vivis kaj militis. Estas bataloj inter keltiberaj batalantoj kaj legianoj. Al tiuj, kiuj mendas ĝin, la urbaj restoracioj donas tipan manĝaĵon de la antikvaj keltiberoj. En la parko oni renkontiĝas kun senatanoj, toge vestitaj, romaj matronoj, liktoroj, sklavoj, kruelaspekta centestro kaj soldatoj de la sepa legio. Oni eĉ konstruis imitaĵojn de tormentum (sieĝkatapulto) kaj de aliaj inĝeniaj instrumentoj por termezurado kaj vojkonstruo. Ĉiutage dum la festivala semajnfino la centestro kunvokas siajn soldatojn, dum junaj keltiberaj virinoj blovas argilajn kornojn por kunigi siajn vilaĝanojn kaj ferocajn batalantojn. Kune ili marŝas kaj rajdas de la centra parko al la granda placo, kaj la centestro latine markas la paŝon kriegante „Sin'! Dex'!” (Maldekstra! Dekstra!). En la vespero la tuta kompanio remarŝas al la parko.

Sed sendube nia plej daŭra memoro de Soria estos konscio pri la konstanta ĉeesto en Soria de la spirito de tiu mirinda poeto kaj nia mensa imago de la belega duerorivera pejzaĝo, kiun li vorte pentris en la plej lumineskaj koloroj. La poezio de Machado penetras ĝis la profundo de la animo kaj inspiras, kiel li mem estis inspirita.

Mi ne scias, kiom de la verkaro de Machado estas esperantigita. Legantoj, kiuj ne komprenas la hispanan, povas konatiĝi kun iom el ĝi en la bona traduko fare de Fernando de Diego, menciita en piednoto.

Garbhan MACAOIDH
1. Esperantigita de Fernando de Diego. Vidu lian tradukon La lando de Alvargonzalez, Hispana Esperanto-Federacio, Zaragozo, 1969. Mi iom pli laŭvorte tradukis ĝin jene: „Mia knabeco estas memoroj de sevila korto/ kaj de ĝardeno hela, kie maturiĝas la citrono;/ mia juneco: dudek jaroj en kastilia tero,/ pli bone forgesitaj okazoj: mia historia fono”.
2. An Oidhche mus do Sheòl Sinn (La nokto antaŭ nia forvojaĝo) de Aonghas Pàdraig Caimbeul. Eld. Clàr, Inverness, Skotlando.
3. Certe ne ĉiuj sorianoj estas posteuloj de keltiberoj!

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004