MONATO

Politiko

ALBANIO

Kondamnitoj, kompenso – kaj korupteco

Post du semajnoj da disputoj en la albana parlamento oni fine aprobis leĝon por kompensi politikajn kondamnitojn dum la komunista diktaturo. Malgraŭ kontraŭstaro de dekstraj partioj kaj de kelkaj socialistaj deputitoj, ĉar la leĝo antaŭvidis nur ridindajn kompensojn (ekvivalenton de inter 8 kaj 40 eŭroj monate), la socialista plimulto en la parlamento sukcese aprobigis la leĝon.

Dekstraj deputitoj kaj kelkaj socialistoj forlasis la halon. Tiam oni malkovris skandalon: elektronike voĉdonis ŝajne 71 personoj (necesa minimumo el 140 deputitoj) sed fakte voĉdonis nur 67. Kelkaj socialistoj premis la butonojn de mankantaj kolegoj. La skandalo estis tuj senmaskigita, kaj la parlamentestro deklaris la voĉdonadon senvalida. La leĝpropono estos reenkondukita en la venonta parlamenta sesio. Argumenteblas, ke la skandalo montras ankoraŭfoje la trompemon de la regantaj socialistoj, por kiuj korupteco kaj malrespekto de demokratio dum elektoj estas konstanta karakterizaĵo.

Akompanis la skandalon multaj parlamentaj disputoj kaj polemikoj, kiuj evidentigas la indiferenton de la socialistoj pri la suferado de la popolo dum la komunista diktaturo. Albanio eliris el la dua mondmilito kun multaj homperdoj, rezulte parte de la intercivitana milito instigita de komunistoj avidaj je potenco. Anstataŭ rezisti faŝismon, komunistoj organizis tiel nomatan klasbatalon kontraŭ ĉiu, kiu malsame opiniis. Okazis multaj masakroj, ekzemple en la vilaĝo Shegas, kie komunistoj murdis 62 personojn.

Pafmortigitaj

Post la liberiĝo, komunistoj instalis reĝimon laŭvorte demokratian sed esence totalisman, kiu iniciatis teroron kaj genocidon kontraŭ la propra popolo. Tiel estis arestitaj, enprizonigitaj kaj pafmortigitaj sen juĝproceso miloj da personoj. En 1942 faŝistoj enprizonigis pro politikaj kialoj 2500 personojn: en 1947 komunistoj enprizonigis 4749, el kiuj 3659 estis politikaj malliberuloj (do trioble pli ol ordinaraj kondamnitoj). En 1950 estas enprizonigitaj 7268 personoj.

Oni kalkulas ĉirkaŭ 26 000 politikajn persekutitojn en Albanio, kies enprizonaj tagoj apenaŭ nombreblas. Eksaj kondamnitoj postulas, konforme kun parlamenta decido de 1992, ke ili kompensiĝu laŭ la periodo de sia mallibereco. Tiel la fakturo montriĝos dekoble pli alta ol antaŭvidite: tiam samtempe, akceptante, ke eksaj kondamnitoj estu digne kompensitaj, socialistoj povos pruvi, ke ili rezignis pri sia komunista pasinteco.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004