MONATO

Ekonomio

ĈINIO

Maltrankviliĝo pro aĉaj manĝaĵoj

Kvankam dum la lastaj jaroj en Ĉinio la sekureco de manĝaĵoj rimarkinde pliboniĝis, restas oftaj kvalitaj problemoj, ĉar la produktantoj plejparte estas kamparanaj familioj kaj malgrandaj entreprenoj.

Kaŭzoj de la kvalitoproblemoj

Ĝenerale, pro la limigitaj ebloj pri ejo, medio kaj higieno, la kamparaj familioj, produktantaj kaj prilaborantaj manĝaĵojn, ne kapablas ĉiam garantii bonan kvaliton de siaj produktoj. Malgrandaj entreprenoj havas malnovajn ekipaĵojn kaj pro la postrestinta tekniko produktas kaj liveras manĝaĵojn de nekontentiga kvalito.

Krome, en la produktado, prilaborado kaj vendado de manĝaĵoj senbride aktivas multaj malobservantoj de leĝo kaj disciplino kaj daŭre enmerkatiĝas falsaj manĝaĵoj. Plie, plimulto de la ĉinaj konsumantoj malhavas sciojn pri sekurigo de la manĝaĵoj kaj pretervidas la malutilon, kaŭzatan de aĉaj manĝaĵoj.

La opinio de specialistoj

Antaŭ nelonge la ĉina administrejo pri manĝaĵoj atentigis la tutlandan publikon, ke ankoraŭ dum longa periodo la sekureca situacio pri manĝaĵoj restos malkontentiga kaj ke oni ne blinde aĉetu, sed lernu distingi bonajn disde aĉaj manĝaĵoj. La atentigo aperis plurfoje en la ŝtata televida kanalo kaj havis relative bonan efikon.

Laŭ konservema statistiko de la administrejo, de 2001 ĝis nun ĉiujare en Ĉinio ĉirkaŭ 20 000 ĝis 30 000 homoj suferis pro malsano, kaŭzita de manĝaĵaĉo. Tamen, laŭ specialistoj pri manĝaĵa medicino, la reala nombro estas minimume dekobla. Post enketo ili opinias, ke dum unu jaro en Ĉinio veneniĝas 200 000 ĝis 400 000 homoj pro aĉaj manĝaĵoj.

Tri ĉefaj problemoj

Unu problemo estas la restaĵoj de insekticidoj sur terkulturaj produktoj. La ministrejo pri terkulturo faris enketon en 24 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj. La rezulto montris, ke en pli ol ses milionoj da tunoj da manĝaĵoj la restokvanto de insekticidoj estas super la normo. En 2002 en la aŭtonoma regiono Guanĝi okazis akcidento, en kiu veneniĝis 78 personoj. Ili manĝis kuiritan florbrasikon, en kiu la enhavo de organika fosforo superis la normon 140-oble.

Ankaŭ okazas grava malpuriĝo de manĝaĵoj dum ilia prilaboro kaj stokado. En 2002 en nordĉina urbo Changchun post nesufiĉa prilaboro kaj longa stokado granda kvanto da sojfablakto malpurigita eniris lokajn vendejojn. Almenaŭ 3000 junaj lernantoj ege vomis kaj laksis, post kiam ili trinkis la lakton. Eĉ dum iu tutlanda sportkunveno grave veneniĝis pli ol 50 bonaj sportistoj pro nutro, infektita de viruso. Kelkfoje pakummaterialo enhavas danĝeran kemian substancon. Por malaltigi kostojn fikomercistoj pakas varojn, uzante venenan plaston kaj malpermesitan metalon. Antaŭ unu jaro manĝaĵa entrepreno metis porkograson en infektitan barelon. Pli ol 200 konsumintoj de la graso estis enhospitaligitaj. Tri el ili perdis sian vivon.

Plue, pli kaj pli multiĝas falsaj manĝaĵoj. Se iu novspeca manĝaĵo estas bone akceptita de la merkato, ofte iu entrepreno imitas ĝin laŭ pakumo, formo kaj prezo, sen atingi la saman kvaliton. De 1992 ĝis 1998 estis naŭ okazoj de falsa sorgobrando. La falsantoj miksis porindustrian alkoholon, enhavantan metanolon, nocan al homo, kun ordinara brando. Minimume 100 personoj mortis kaj 400 blindiĝis.

Granda ekonomia perdo

La nesekureco de manĝaĵoj alportis al Ĉinio grandan ekonomian perdon. En 2002 estis perdo de pli ol 600 milionoj da usonaj dolaroj, ĉar Ĉinio ne povis eksporti al Eŭropo marproduktaĵojn malpuriĝintajn. Laŭ statistiko de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiujare 500 ĝis 600 fojojn importantaj landoj rifuzas ĉinajn varojn, ĉar en manĝaĵoj estas insekticida restokvanto super la normo. Ĉiujare ĉinaj varoj eksportataj kun valoro de 7,4 miliardoj da usonaj dolaroj havas problemojn pro iu kvalitmanko.

MU Binghua

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004