MONATO

Moderna vivo

GERMANIO

Posta poŝto

Iun ordinaran lundan posttagmezon mi devis urĝe sendi tekston al la redakcio de esperantlingva gazeto. Por eviti ties penan konvertadon al reta surogato, mi intencis sendi mian artikolon surdiskete enkoverte per la ŝtata poŝto. Por eviti eraron, mi intencis kontroligi la afrankadon de la sendaĵo en la loka poŝtejo. Sed tiu, ĵus perdinte sian ŝtatan ejon pro ŝparemo, nun troviĝis ĉe elektrovendisto, kiu lunde posttagmeze ne emis malfermi la pordojn. Do, ek al la najbarvilaĝa poŝtejo! Sed tie, en kabano por la loteriludantoj, la loterivendisto-poŝtisto la tutan lundon ne deĵoras. Tamen mi eksciis, ke en la apuda vilaĝo oni povas trakti siajn poŝtajn aferojn tuttage. Kiam mi atingis la budon, la floristino-poŝtistino (post certa atendado miaflanke) devis konfesi, ke la tiutaga poŝto ĵus forlasis la keston. Estis horkvarono antaŭ la kvara. Mi devis atendi la venontan tagon.

Tiel nun funkcias en nia lando la poŝto, kiun la politiko devigis konkurenci kun „privatuloj”. En duona jaro aldone mi devis sperti jenon:

Post kutima skriba peto, ke nia poŝtejo stoku miajn poŝtaĵojn ĝis mia reveno el ferioj, mi tamen trovis plenplena mian poŝtkeston. Surfunde troviĝis la informo, ke mi estis sendinta mian peton al malĝusta adreso. Sed tiu estis nia vilaĝa poŝtejo! Kvazaŭ pune, ili ne stokis la poŝtaĵojn, sed enĵetadis ferie, ja sciante, ke mi forestas.

En alia okazo mi prudente afrankis leteron en la loka poŝtejo helpe de la oficistino. Revenis al mi post tri tagoj la letero kun la stampo: „Mankas du cendoj da afranko”.

Kaj laste, iam dimanĉe urĝokaze mi celis la centran poŝtkeston de la regiona urbego. Ĝia surskribo promesis tujan transportadon: „Malplenigo ĉiuhore”. Post tritaga nealveno de la letero mi insistis. Sed oni eĉ ne permesis telefoni kun la poŝtejo apud tiu poŝtkesto. Iu anonima servisto telefone asertis, ke „en tuta Germanio ne ekzistas poŝtkesto kun tia surskribo” (cetere, duonan jaron tiu surskribo plutroviĝis tie!). Tro malfrue atingis tiu sendaĵo la celon, kvankam mi trovis laŭaserte dimanĉe funkciantan poŝtkeston.

Postrestas la poŝto, postrestas la perpoŝta komunikado. Sed komunikiĝadas daŭre kaj senprokraste la klientoj apud poŝtkestoj pri poŝtaj aventuroj.

Franz-Georg RÖSSLER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004