MONATO

Enkonduko

Bela komputila mondo

Jen mi denove, post la komputila katastrofo, kiu trafis min. Kiel en la antaŭa numero ĉi-loke informis Paul Peeraerts, fia vermo Sasser penetris en mian komputilon, perturbis ĉion kaj kaŭzis damaĝojn, tiel ke dum multaj tagoj mi ne povis normale uzi ĝin.

Kio okazis? En januaro mi aĉetis novan komputilon, ĉar la malnova komencis kadukiĝi. En ĝi mi havis Vindozon 95, la nova disponas pri versio XP. Unuavide la diferenco ne estas granda, sed ho ve! En la nova versio mia preferata tekstoprogramo Ĉapelilo misfunkcias; ankaŭ mia enpaĝig-programo ne laboras glate. Ambaŭ estas produktoj ne de Mikrosofto; ĉu eble la nova Vindozo enhavas ion, kio ĝenas ilin, kaj la preskaŭ-monopolisto Mikrosofto tiel volas devigi min aĉeti ties proprajn programojn? Neniu ĝis nun povis klarigi al mi la aferon. Mi (kaj aliaj) perdis multan tempon, por iel-tiel tamen aranĝi ĉion necesan.

Kaj nun sekvis la vera katastrofo. Se mi ankoraŭ uzus Vindozon 95, Sasser ne atakus mian komputilon, ĉar la vermo uzis breĉon lasitan de Mikrosofto en la versioj Vindozo 2000 kaj XP. Ho jes, la fama kompanio avertis jam kelkan tempon antaŭe pri tiu breĉo kaj proponis ripar-programon – sed kiel mi, ordinara uzanto, sciu tion? Tiu impertinenta kompanio liveris al mi mankohavan produkton. Pri tio diris germana fakulo: „La tekniko por ĝuste programi tion estas konata de multaj jaroj.” Sed Mikrosofto simple forgesis aŭ neglektis fari. En la kaĉo sidis mi. Ĉiuj niaj provoj laŭ instrukcioj en gazetoj forigi la vermon kaj ŝtopi la breĉon, fiaskis. Fine mi tamen devis voki (kaj bone pagi) specialiston – eĉ li bezonis duonan horon por ripari ĉion.

Alia surprizo ĉi-kampa atendis min, kiam mi instalis novan retservon, T-Online: tiu, laŭ propra indiko, plej granda provizanto en Germanio, ne disponigas la jam de multaj jaroj uzatan Unikodon (kiu havas diakritajn signojn de ĉiuj lingvoj, inkluzive de Esperanto). Mi ne kredis miajn okulojn, kiam mi konstatis tion. Kaj plian fojon mi ĝemis pri la „bela komputila mondo”. (Intertempe ni forigis ankaŭ tiun mankon.)

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004