MONATO

Libroj

Pozitivaj kaj negativaj aspektoj de Dante

Ĉirkaŭ la jaro 1293 Dante kompletigis sian verkon Vita nova, kiun li ŝajne komencis, kiam li estis proksimume 18-jara, do ĉirkaŭ 1283. Ĉi tiu kurioza verko prezentas serion de nelongaj poemoj, el kiuj ĉiun akompanas prozaj komentoj. La karaktero de la komentoj varias inter eksplikado de la signifo de la koncerna poemo, ĝia strukturo, ĝia celo kaj cetere. Pli-malpli senescepte, la poemoj temas pri Beatrice, la knabino, kiun Dante unue renkontis, kiam ili ambaŭ aĝis naŭ jarojn, kaj kiu mortis 25-jaraĝa. Kvankam Beatrice obsedis Danten dum lia tuta vivo, ili neniam interamikiĝis. Laŭ la poemkomentoj, ŝi kelkfoje salutis lin, kiam ŝi preterpasis lin, sed ili ne konversaciis.

Dum sia adoleska periodo, do proksimume kiam li entreprenis la unuajn poemojn en Vita nova, Dante ankaŭ entreprenis novan, por tiu epoko en itallingvaj regionoj, poezian formon: vulgarlingvajn versojn rimitajn. Oni konsciu, ke ĝis tiam serioza poezio, en tiu kulturregiono, estis en la latina lingvo kaj, laŭ la latinverka tradicio, ne uzis rimojn. Do parto de Vita nova pritraktas la kialon de tiu „nova” poeziformo. Tre kurioze (por ni), Dante evidente supozis, ke liaj legantoj malfacile komprenos la novan poezion. Konsekvence, la komentoj por multaj el la poemoj „klarigas” por la leganto la signifon, kvankam por nuntempa leganto apenaŭ bezonatas tiaj komentoj. Tipa ekzemplo estas la poemo en sekcio 21, kiu komenciĝas per la linioj:

La damo portas en okul' Amoron
kaj ĝentiligas kion ŝi admiras;
l' atenton de l' paŝanto al si tiras,
tremigas salutante ĉies koron;

Dante komentas:

„En la unua [parto] mi diras kiel ŝi per sia povo ĝentiligas ĉion, kion ŝi vidas, t.e. portas Amoron virtuale, kie li ne estas; en la dua mi diras kiel ŝi aktualigas Amoron en la koro de tiuj, kiujn ŝi vidas; en la tria mi diras kion ŝi produktas en la koroj per sia povo. La dua komenciĝas ĉi tie: l' atenton; la tria ĉi tie: tremigas ...”

La tradukinto, eble prave, eble ne, transskribis la italan vorton amore per la esperanta vorto „amoro”. Tio povas misgvidi la leganton, ĉar „amoro” en Esperanto signifas „la tuton de la voluptocelaj seksaj agoj” (NPIV); kaj la nomo Amoro estas „dio de la amoro” (PIV/NPIV). Sed ĉu Dante vere celis priparoli nur „voluptocelajn seksajn agojn”? Evidente ne, laŭ tio, kion li diras pri Amoro kaj ties karaktero kaj influo.

Ankaŭ eble misgvidas la leganton la adjektivo „ĝentilega”, uzata nur pri Beatrice, por traduki la italan vorton gentilissima. Mi diras eble, ĉar mi ne certas pri la signifo de tiu vorto en la 13a-jarcenta itala lingvo. Sed la esperanta vorto malfacile sidas en la kadro de la diraĵoj pri Beatrice, kie iu senco simila al tiu de „nobla”, aŭ eble „belega” aŭ eĉ „alloga” (?), pli kongruas kun la kuntekstoj.

Ĉiuokaze, frapas la leganton du aferoj:

1. Dante en multaj, eble ĉiuj, el la poemoj esprimas la konatan adoleskan preskaŭdiigon, kiun ni kutime trovas ĉe tiuaĝaj geknaboj, kiam ili pensas pri sia efemere, sed intense, amata apenaŭ-konata allogulo; sed tiu adoleska amfantaziemo plu obsedas lin dum lia tuta posta vivo.

2. Li celas krei novan, por lia kulturo, poeziformon, kaj li uzas la poemojn kiel modelojn. Ni legas en liaj prozaj tekstoj, ke liaj ampoemoj tiom imponis al aliaj personoj en la regiono, ke ili mendis de li ampoemojn por sia propra uzado. Por sia celo fariĝi fama, kvazaŭ senmorta poeto, li utiligis siajn poemojn kiel pruvtekstojn (interesas, ke lia celo sukcesis).

Domaĝe, Dante tro sukcesis. Lia „seriozcela” poezia formo enkaĝigis la tutan poezion postan en la okcidenta mondo, tiel ke ĝis nun ni ne kapablis sukcese forskui la rigorajn ĉenojn de lia metodo. Estas kvazaŭ la muzikaĵoj de Bach tiom influus, ke neniu muzikkonstrua stilo poste ekzistus, nek akirus publikon. La rezulto estas, ke la nuntempa poezio estas ligita per ĉenoj, kiuj postulas severe limigitajn rimskemojn kaj severe rigorajn metrikosistemojn. Jes ja, Stalin malaprobis la muzikon de Ŝostakoviĉ, ĉar ĉi tiu komponis verkojn ne facile fajfeblajn aŭ zumeblajn de la ĝenerala popolo. Kaj estas vere, ke granda parto de la popolaro de la okcidenta mondo neniam progresis preter aprezo de Mozart. Sed ĉu nia muzika mondo estus pli bona, se neniam estus popularigitaj la verkoj de Beethoven, Berlioz, Sibelius, Ŝostakoviĉ, Ravel, Mahler, Prokofjev kaj ilia sennombra komponstilidaro? Kial do nia poezio eĉ nun, 700 jarojn post Dante, tamen restas ĉe la nivelo, konigita de li?

Ŝajnas, ke la poeziarto okcidenta tute stagnas ekde liaj kvazaŭpreskriboj. Rigora rimado, naŭze ritma kaj diverskategoria metrikado fariĝis la normo por nia poezio, literaturskoloj formis kaj instruas siajn rigorajn kategoriojn. La rezulto estas, ke la poemoj de Vita nova povus egale facile esti nur ĵus verkitaj, kaj aklamitaj kaj admirataj. Ne povas esti bone por artformo, ke ĝi restas en la kadroj de 13a-jarcenta „nova formo”. Nuntempe verkita muzikaĵo, pentraĵo, romano estus mokata, se ĝi estus verkita laŭ la 13a-jarcentaj normoj. Kial do nia poeziado tiom stagne restas mezepokema?

La katenojn de la danteeca sistemo sufiĉe kapable transdonis la tradukinto de la poemoj en ĉi tiu libro, tiel ke la linioj ne tro suferis pro vorttordiĝo aŭ vortordotordiĝo (malsimile al la multe pli kompleksa tekstaro de Purgatorio, tradukita de la sama persono). Eble tiukaŭze, la iom banala adoleskeca pensaro de Dante en ĉi tiuj poemoj tiom frapas la nuntempan leganton, ĉar ilia signifo estas tiom evidenta.

Miaj komentoj, tamen, nepre ne signifas, ke mi kondamnas la verkon. Tute male, ĝi estas tre bone tradukita, tre bone eldonita kaj havas tre indan lokon sur (1) la bretaro de homoj, amantaj la poezion de Dante, kaj sur (2) la bretaro de homoj, kiujn interesas la historio de la eŭropa literaturo.

Donald BROADRIBB
Dante Alighieri: Vita Nova/Vivo Nova. El la itala tradukis Enrico Dondi. Eld. Fonto, Chapecó-SC, Brazilo, 2003. 167 paĝoj gluitaj.

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019