MONATO

Ekonomio

ĈINIO

Kvin defioj por ĉinaj urboj

En marto estis publikigita en Pekino raporto pri disvolviĝo de la ĉinaj urboj dum 2002-2003. La raporto estas komuna laboro de ĉirkaŭ 100 aŭtoritataj specialistoj en- kaj ekster-landaj. Ĝi atentigas la ŝtaton pri kvin grandaj defioj, alfrontotaj de la ĉinaj urboj.

Tro granda denseco

La raporto montras, ke en la plimulto de la ĉinaj urboj la denseco de la loĝantaro estas tro granda. Ekzemple, nun en la municipo Ŝanhajo la denseco estas 37 000 homoj je kvadrata kilometro. Pekino kaj Kantono atingas respektive 14 000 kaj 13 000. Kontraste, Tokio, unu el la plej prosperaj urbegoj de la mondo, havas densecon de nur 13 000 homoj je kvadrata kilometro. Kelkaj aliaj urbegoj, kiel Nov-Jorko, Londono, Parizo kaj Honkongo, kvankam dense loĝataj, restas sub 8500 homoj je kvadrata kilometro. Specialistoj pri ekonomia kresko asertas, ke tro granda denseco malhelpos la pluan disvolviĝon.

Energi-intensa kresko

Kvankam la urba ekonomio de Ĉinio senĉese kaj draste kreskis dum 2002-2003, la maniero kreski estis kaj estas energi-intensa. Laŭ la raporto, ĉiufoje kiam la ĉina ekonomio akiras riĉaĵon de unu plia dolaro, la responda konsumo de energifontoj meznombre estas 5,9-oblo de tiu de la sep riĉaj industriaj landoj, ekzemple 4,3-oblo de tiu de Usono, 7,7-oblo de tiu de Germanio kaj Francio aŭ 11,5-oblo de tiu de Japanio.

Malalta laborproduktiveco

La ĉinaj entreprenoj plejparte havas malaltan laborproduktivecon. Post komparo kun la produktivecoj de pluraj ekonomie prosperaj landoj oni konfesas, ke la produktiveco de ĉinaj laboristoj falis dum la sinsekvaj du jaroj kaj estas tute nekontentiga. Por la ĉinaj laboristoj, kiuj funkciigas malnovajn maŝinojn kaj uzas postrestintajn teknikojn, ne eblas en mallonga tempo plialtigi sian laboran entuziasmon. La specialistoj urĝe proponas, ke krom renovigi ekipaĵojn kaj apliki novajn teknikojn la koncernaj entreprenoj, precipe la sindikatoj en ili, kuraĝigu kaj trejnu ĉinajn laboristojn por levi la kvaliton de la laborfortoj kaj por pliigi ilian kapablon krei kaj kolekti riĉaĵojn.

Malmulton kontribuas grandaj urboj ...

Por la ĉina ekonomio ne estas evidentaj la kontribuo kaj funkcio de la tri ĉefaj urbegoj: Kantono, Ŝanhajo kaj Pekino. La raporto montris, ke la proporcio de la landa malneta nacia produkto (MNP) de tiuj tri urbegoj estas respektive 1,8 %, 4,6 % kaj 2,5 % de la tuta lando. Kontraste, Nov-Jorko, Tokio, Londono kaj Seulo havas 24 %, 26 %, 22 % kaj 26 % de la sialanda MNP. Kiel pligrandigi la ekonomian forton de kelkaj grandaj urboj, estas grava konsidero por la ĉina registaro.

... kaj grandaj urbaj regionoj

En Ĉinio troviĝas tri grandaj urbaj regionoj: la delto de Zhujiang, la delto de Changjiang kaj la regiono de Pekino kaj Tianjin. Ankaŭ ilia kontribuo al la nacia ekonomio estas sur relative malalta nivelo. Laŭ la raporto, dum la periodo 2002-2003 la MNP, liverita de tri usonaj grandaj urbaj regionoj (Nov-Jorko, la regiono de Los-Anĝeleso kaj la regiono de la Grandaj Lagoj), konsistigis 67 % de la MNP de ilia lando. En Japanio la urbaj regionoj Tokio, Osako-Kobeo kaj Nagojo proksimiĝis al 70 %. En Ĉinio la tri atingas nur 38 %.

Konkludo

Kompreneble, la defioj al la ĉinaj urboj konsistas ne nur en la menciitaj kvin flankoj. En la urba disvolviĝo tre multas urĝe solvendaj problemoj. Krom mem peni serĉi elirejojn por renkonti ĉiajn defiojn, la ĉina registaro kaj ĝia popolo kore esperas je granda helpo kaj rimedoj de la internacia socio.

MU Binghua

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004