MONATO

Politiko

HISPANIO

Kronologio de kanajla mistifikado

Gajni tempon. Tiu celo sendube obsedis la hispanan registaron post la brutalaj atencoj en Madrido en la mateno de la 11a de marto. Tri tagojn antaŭ parlamentaj balotoj, se la publika opinio ekscius, ke la atencojn kaŭzis islamismaj radikaluloj, ĝi antaŭvideble punus la Popolan Partion (PP) en la registaro pro ties neŝanceleble firma subteno al la invado de Irako. Male, se ĝi kredus, ke malantaŭ la masakro estas la eŭska sendependisma organizaĵo ETA, tio kredeble vekus ondon de solidareco avantaĝa al la registara partio.

Je la 07:37 la unua el 13 tornistroj-bomboj distribuitaj en kvar trajnoj de la sama periferia linio eksplodas en la madrida stacio Atocha. Neniu antaŭanoncis la atencon. Je la 11a la polico esploras suspektindan kamioneton. Per la plato la polico ekscias, ke ĝi estis ŝtelita en la kvartalo Tetuán [tetŭán], kie loĝas multaj magrebanoj. Post kontrolo, ke ne estas eksplodiloj en la interno, la polico trovas poŝtelefonon, sep detonaciigilojn, kelkajn vestaĵojn kaj kasedon en la kasedilo. La kasedo surhavas arabajn literojn.

Iom antaŭe Arnaldo Otegi, proparolanto de Euskal Herritarrok, konsiderata kiel politika branĉo de ETA, kondamnas la atencon, neas la respondecon de ETA kaj suspektas „arabajn rezistantojn”. Se ETA kulpus, por la unua fojo ĝia politika branĉo kondamnus ĝian faron.

Tagmeze la ministro pri internaj aferoj Ángel Acebes [anĥel asebes] kunvenas kun la kontraŭterorismaj respondeculoj. Ekzistas duboj. ETA planis atencon, sed la metodoj ne kongruas: la manko de antaŭa averto, la speco de uzitaj eksplodiloj, la kvanto de bomboj ... Oni rimarkas, ke ekzakte pasis du jaroj kaj duono post la atencoj en Usono. Acebes ne volas aŭskulti tiujn sedojn. Ekde tiu kunsido altranguloj de la polico kaŝe informos la Socialisman Partion (PSOE) kaj opoziciajn komunikilojn.

Misinformado

Antonio Franco [antonjo franko], direktoro de la ĉefa barcelona ĵurnalo El Periódico [perjódiko], estas intervjuita de la ŝtata radiostacio kaj esprimas dubojn en la redakcio pri la aŭtoroj de la masakro. Tuj poste prezidanto José María Aznar [ĥosé maria asnár] telefonas al li por certigi, ke la registaro havas neniun dubon pri la respondeco de ETA. Aznar telefonas fakte al ĉiuj elstaraj hispanaj ĵurnaloj kaj ankaŭ al kelkaj eksterlandaj. Rezulte de tio El Periódico, same kiel la madrida El País, ŝanĝas la antaŭviditan ĉeftitolon de sia speciala posttagmeza eldono kaj asertas, ke ETA kulpas.

Je la 13a ministro Acebes prezentiĝas antaŭ la amaskomunikiloj kaj informas, ke „sen grajno da dubo” ETA kulpas, kaj taksas „kanajloj” ĉiujn asertantajn, ke eble estas alimaniere. Unu horon poste Aznar aperas en la televido kaj, ne menciante ETA-n, nekonfuzeble celas ĝin. Li alvokas la civitanaron al manifestacio dum la sekva tago sub la devizo „Kun la viktimoj, kun la konstitucio, por la malvenko de terorismo”. La radikala defendo de la netuŝebleco de la hispana konstitucio fariĝis lastatempe unu el la ĉefideoj de PP en ties batalo kontraŭ eŭskismaj kaj katalunismaj partioj.

Kontraŭstaro de Rusio

Antaŭ la 16a fakuloj raportas, ke la trovita kasedo enhavas koranajn legaĵojn. Je la 17a kaj duono, la ministrino pri eksteraj rilatoj Ana Palacio [palasjo] telegrame ordonas al siaj ambasadoroj, ke ili „profitu ĉiujn eblajn okazojn por konfirmi la aŭtorecon de ETA”. Hispanio premas la Sekurecan Konsilion de Unuiĝintaj Nacioj, ĝis ĝi sukcesas, ke la rezolucio pri la matenaj atencoj menciu ETA-n, malgraŭ la forta kontraŭstaro de i.a. Rusio.

La sekurecaj servoj de la ĉefaj eŭropaj landoj petegas de la unua momento konkretajn informojn pri la atencoj, por scii, ĉu eble temas pri Alkaido, kaj tiel rapide mobilizi sin kontraŭ aliaj eventualaj atencoj ligitaj al tiuj en Madrido. La registaro silentas kaj fine transdonas informojn, kiuj parte estas falsaj, laŭ postaj protestoj de la germana ministrejo pri internaj aferoj: la hispana registaro asertas, ke la eksplodiloj estas tiuj kutime uzataj de ETA.

Inter la 18a kaj la 19a ekzistas fortaj premoj de la policestroj, por ke oni diskonigu la konatajn informojn. Ankaŭ PSOE minacas malkaŝi ilin, se la registaro ne faras tion. Aznar retelefonas al la direktoroj de la ĉefaj amaskomunikiloj, informante pri la malkovroj, kiuj pensigas pri islamismaj teroristoj, sed plu asertas, ke la ĉefa suspektato estas ETA.

Maskitaj homoj

Samtempe ministro Acebes aperas antaŭ la amaskomunikiloj kun la sama mesaĝo. En la teleĵurnalo de la ŝtata televido oni intervjuas homon, kun kaŝita vizaĝo, kiu asertas, ke li vidis maskitajn homojn eliri el kamioneto kaj lasi tornistrojn en trajno. „Kiel la ETA-anoj, kiam ili legas komunikaĵon?” demandas la ĵurnalisto. „Laŭ tiu ĉi stilo”, respondas la informanto.

Je la 21:30 la novaĵ-agentejoj informas, ke Alkaido diskonigis, ke ĝi respondecas pri la madridaj atencoj, per letero sendita al la londona arab-lingva ĵurnalo Al-Quds Al-Arabi. La hispana registaro neas ĉian verŝajnecon de tiu agnosko.

Nokte inter la trajn-restaĵoj la polico trovas tornistron kun neeksplodinta bombo kaj poŝtelefono en la araba. Vendrede, je la 11a, Aznar reaperas insistante, ke ETA estas la ĉefa suspektato. La insistemo de la registaro kulpigi ETA-n incitas la policon, kiu pli kaj pli konscias, ke ĝi estos uzata kiel propeka kapro kaj ke oni akuzos ĝin fuŝe esplori. Ĝi subtile likigas al la amaskomunikiloj, ke la trovita eksplodilo neniam estis uzita de ETA kaj ke la poŝtelefonoj trovitaj en la kamioneto kaj la tornistro pensigas, ke la teroristoj estas arabaj.

Je la 18a ETA asertas, ke ĝi havas „neniun respondecon” pri la atencoj. Telefoninto nome de ETA al la eŭska televido petas, ke oni komparu lian voĉon kun antaŭa komuniko en februaro. En la antaŭa okazo, kiam ETA anoncis pafĉesigon en Katalunio, PP taksis ĝin plene kredebla kaj krizigis la freŝbakitan katalunan registaron tiagrade, ke ĝia ĉefministro, sendependisto Carod-Rovira [karót rovira], devis demisii. Ĉi-foje ministro Acebes, tuj poste aperinta antaŭ la ĵurnalistoj, neas ajnan verŝajnon.

Kiu kaj kial?

Je la 20a okazas en la tuta lando amasaj manifestacioj kontraŭ la milito. Meze de impresa silento, oni ekaŭdas la unuajn laŭtajn demandojn: „Kiu kaj kial?” Manifestaciantoj klare celas la registaron: „Murdintoj, murdintoj!” oni krias. Sabate, la tagon antaŭ la balotoj, estas pripensotago: ne eblas politike propagandi en tiu tago kaj manifestacioj estas malpermesataj.

Tamen en kelkaj ĵurnaloj aperas opini-artikoloj de korifeoj de PP. La registaro staras tute defendeme, atendante la pason de la horoj. Je la 13:30 la ministro-proparolanto de la registaro Eduardo Zaplana [eduardo saplana] plu aplombe asertas, ke „ĉio pensigas” pri ETA. Ministro Acebes aperas unu horon poste, informas pri nenio nova kaj substrekas, ke „prestiĝa itala ĵurnalo”, nome Corriere della Sera, lanĉis la surprizegan hipotezon, ke la atencoj povus esti komuna komploto de ETA kaj Alkaido.

Je la 16a polico arestas tri marokajn kaj du baratajn civitanojn en rilato kun la atencoj. Tio signifas, ke pli-malpli je la sama horo, kiam la ministro ankoraŭ mistifikis pri ETA, la polico petis de juĝisto la devigajn arest-ordonojn. Tamen nek Acebes nek alia reprezentanto de la registaro aperas antaŭ la amaskomunikiloj por konfirmi la arestojn ĝis la 20a.

Samtempe la polico ricevas vidbendon, kie laŭdira proparolanto de Alkaido atribuas al ĝi la atencojn. Je tiu horo miloj da homoj renkontiĝas en dekoj da urboj en la tuta ŝtato antaŭ la sidejoj de PP kaj krias kontraŭ la manipulado de la informoj fare de la registaro kaj kontraŭ ties respondeco pri la atencoj pro la senkompromise porusona politiko en Irako.

Dume la unua programo de la hispana televido, tuj post la vesperaj novaĵoj, elsendas filmon pri murdo fare de ETA.

Hektor ALOS I FONT

Kiu mortis en Madrido?

Devenlando mortintoj
Hispanio 140
Rumanio 15
Ekvadoro 5
Bulgario 4
Pollando 4
Peruo 4
Maroko 3
Kolombio 2
Ukrainio 2
Francio 1
Brazilo 1
Ĉilio 1
Kubo 1
Honduro 1
Gvineo-Bisaŭo 1
Ne identigitaj (ĝis la 24a de marto) 5
Entute 190

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019