MONATO
2

Hobio

LITOVIO

Havi ĉimpanzon hejme

Se pri la kuranta jaro de la simio (laŭ la ĉina kalendaro) oni povus juĝi je la besto mem, la familio de cirkaj artistoj Agne kaj Mykolas Zobovas el la litova urbo Kaunas certe povus multon antaŭvidi, ĉar ili ja havas hejme ĉimpanzon.

La familio asertas, ke la jaro ne estos enuiga, sed ŝanĝiĝema kiel la humoro de simio. Ĝi ja estas emocie malstabila besto, timema, ektremas pro ĉiu neatendita movo, sono, ekbruo.

La ĉimpanzino Regina aperis en la hejmo de Agne kaj Mykolas antaŭ naŭ jaroj. Edzo Mykolas diras, ke ekde tiam, kiam li unuafoje en la cirko de Moskvo vidis simio-spektaklon, li ekrevis pri la aĉeto de propra. Veturante per sia aŭto en Kaunas, li subite ekvidis promenantan viron kun eta ĉimpanzino. Li tuj haltis por petegi la viron vendi la beston, sed la nekonato malkonsentis. Tamen kelkajn monatojn poste ĉi-lasta telefonis al Mykolas kaj informis lin, ke li ŝanĝis sian decidon kaj pretas vendi la ĉimpanzinon.

Do, la revo de Mykolas realiĝis. Tamen la nova membro de familio komence malsanis je pneŭmonio. Estis ja vintro kaj la klimato de Litovio evidentiĝis tro kruda por veninto el Kamerunio. Longe kaj pacience la geedzoj flegis la ĉimpanzinon, ĝis ĝi definitive resaniĝis kaj poste dum duonjaro ili zorgeme protektis ĝin kontraŭ trablovoj, bruoj, streĉoj.

La resaniĝinta simio tuj fariĝis unu el la ĉefaj artistoj de la besta cirko, kiun Mykolas kaj Agne profesie gvidas. Ĝi faras ĉion, pri kio oni petas ĝin – ne nur sur scenejo antaŭ miloj da scivolaj spektantoj, sed ankaŭ hejme.

La ĉimpanzino volonte ludas kun ambaŭ etaj infanoj de la familio. Tamen ne ĉiam komprenas, kiujn agojn la eta knabo povus toleri kaj kio dolorigas lin. La ĉimpanzino scipovas elmontri ĉiujn siajn dezirojn: manĝi, trinki, uzi necesejon. Regina ĉiam manĝas ĉe la tablo kune kun la familianoj kaj havas sian propran teleron. Ĝi manĝas ĉiujn manĝaĵojn de la familianoj, sed aparte preferas freŝajn kaj sekigitajn fruktojn. La „familiano” scipovas ankaŭ enŝalti televidilon aŭ enŝovi vidbendon en la aparaton. La posedantoj postulas, ke ĝi regule brosu siajn dentojn post abunda manĝado. Regina faras tion, sed tro uzas dentopaston.

Mykolas asertas, ke Regina ne bezonis specialajn lecionojn. Ĝi komprenas ĉion. Ja estas konate, ke la intelekto de simio egalas al tiu de dekdujara infano. Malgraŭ tio la familio ne kuraĝas lasi la ĉimpanzinon sola kun siaj du infanoj, ĉar ja ne ĉiam eblas prognozi ĝiajn agojn.

Unufoje Mykolas petis, ke la ĉimpanzino kisu lin. Ĝi faris tion, sed subite ekaŭdis iun strangan bruon kaj tuj mordis la fingron de sia posedanto. La cirka „artistino” fojfoje ektremas pro la sonoj, kiujn ĝi ekaŭdas dum cirkaj spektakloj. Ĝi ege timas maron, eble pro la en ĝi vivantaj krokodiloj – ĝiaj malamikoj.

Komplikaj situacioj

Regina havas sian amatan familianon, kiun ĝi pleje obeas. En la familio Zobovas tiu persono estas Mykolas. La ĉimpanzino forte defendas lin kontraŭ eventualaj atakoj. Ekzemple, dum iu televida programo alproksimiĝis la gvidisto kaj volis ion demandi. Tiam Regina koleriĝis kaj tuj mordis lian fingron. Tre komplika situacio estiĝas, se polico haltigas la familian aŭtomobilon. Tiuokaze la policisto ne povas trankvile alproksimiĝi al la aŭto, ĉar tiam Regina furiozas, eĉ batas la glacojn. Do la edzino devas eliri kaj proksimiĝi al la policisto.

La familio alfrontis alian delikatan problemon. Regina en Litovio estas ofta virina nomo. Do, kutime okazas, ke virinoj kun tiu nomo tuj koleriĝas, kiam ili ekscias, ke la besto samnomas. Tamen la besto jam havis tiun nomon, kiam ĝi venis al Litovio.

Kaj jen aperis plia problemo, kiu lastatempe kaŭzis oftan foreston de Regina je la cirkaj spektakloj. La ĉimpanzino – 45 kg peza kaj 120 cm alta – estas dekjara. Tio signifas jam matura kaj preta por la amormomento. Sen virĉimpanzo Regina sentas sin ege nervoza, malgaja, kaprica. Mykolas kaj Agne jam trafosis la reton, serĉante partneron por Regina, tamen sensukcese. Virĉimpanzoj ja vivas en Estonio, sed jam estas maljunaj. Oni trovis virĉimpanzon en la proksima rusa enklavo Kaliningrado, tamen ĝiaj posedantoj ne konsentis, ke la „junedzino” venu el Litovio.

Familio Zobovas loĝas en blokdomo. Komence ili provis, ke la ĉimpanzino loĝu ĉe ili. Sed la besto estis tiom brua kaj laŭta, ke la najbaroj ne toleris la simion kaj postulis, ke ĝi translokiĝu. Nun la familio konstruigas propran domon kun planita propra ĉambro por la dekjarulino Regina. La cirkaj artistoj revas pri la momento, kiam la domo estos finkonstruita kaj en kiu la amata besto kunloĝos.

Laimius STRAŽNICKAS

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019