MONATO

Turismo

IRLANDO

Naturamantoj nedezirataj

Dum la lastaj jaroj la laboruloj en la turisma branĉo de Irlando devis alfronti gravajn obstaklojn kaj problemojn. Pro pluraj kialoj inter ili estas malkontentiga transportsistemo, forta eŭro kaj prezaltiĝo de ĉiuj varoj. Do evidentiĝas, ke Irlando ne povas konkurenci kun landoj, kies klimataj kaj ceteraj kondiĉoj estas konsiderataj kiel pli allogaj.

La turismon en la lando aldone malhelpas la ĉiam pli malfaciliĝanta aliro de turistoj al la kamparo, montoj kaj marbordo. Bienistoj kaj bienposedantoj malpermesas, ke piedirantoj, birdobservantoj, montgrimpantoj, naturfotografistoj kaj entuziasmuloj pri arkeologio, botaniko ktp eniru iliajn bienojn. Ĉar nur unu procento de la irlanda teritorio estas malfermita al la publiko, tio signifas, ke oni apenaŭ povas surloke esplori kelkajn el la plej belaj partoj de Irlando, krom observante ilin el ŝoseoj.

Iu bienisto en okcidenta Irlando (kromnomata „La Virbovo”) ĵus estis arestita pro la fakto, ke laŭ polica raporto li insultis kaj minacis piedirantojn, kiujn li renkontis sur sia farmbieno. Asocio de irlandaj bienistoj forte indignis pro la aresto kaj postulis, ke li estu tuj liberigita.

Tamen ne nur bienistoj kaj proprietuloj kulpas pri tiu malkontentiga situacio. Tro ofte anoj de la publiko senpermese eniras la proprieton de aliuloj, kaj se okazas akcidento al iu piediranto, li aŭ ŝi emas postuli en la juĝejo monkompenson de la terposedanto. Tio povus kaŭzi grandan elspezon al la bienposedanto, kiu verŝajne tute ne respondecas pri la damaĝo.

Plie, bienistoj plendas, ke piedirantoj ofte ne refermas kradpordojn de bariloj kaj do, nevole ellasas la brutaron. Bedaŭrinde, eĉ bone organizitaj asocioj de naturmigrantoj, kiuj respektas la rajtojn de la bienistoj kaj la „regulojn” de kamparo, nun estas en grava embaraso.

Sekve, ne nur irlandaj naturamantoj, sed ankaŭ eksterlandaj turistoj nun hezitas viziti la irlandan kamparon. Plia faktoro, kiu kontribuas al la malfavora situacio tiurilate estas la astronomie altaj asekurkostoj. Nur interveno de la registaro per novaj leĝoj povas solvi la problemojn kaj igi Irlandon denove alloga por turistoj, ĉar ĝi tion vere meritas.

Garbhan MACAOIDH

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019