
Jarfine la franc-germana televidstacio ARTE bonŝance programis mirindan filmon de la universale koramata Charles Chaplin [ĉarlz ĉaplin] (1889-1977): „La Diktatoro” (1940). Plezure rigardante ĝin mi subite ridetis, kiam mi klare ekvidis esperantajn vortojn dum diversaj scenoj! En la juda geto vidiĝas kelkaj butikŝildoj skribitaj en la esperanta: „Vestaĵoj”, „Razejo” kaj eĉ iu stranga „Restoraciz”. Ĉu do nia Chaplin scipovis la zamenhofan?
| Indeksoj |
| Aboni |
| Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
| Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |