MONATO

Moderna vivo

IRLANDO

Renkontiĝo kun kreskanta komunumo

En MONATO 2003/11 aperis artikolo pri vizito de amikara grupo al antikva sed hodiaŭ ŝrumpanta komunumo en Irlando. Lastatempe la grupo ekskursis al suda Dublino por konatiĝi kun alia komunumo, kiu ne asociiĝas kun kelta aŭ anglokelta tradicioj de la Verda Insulo. Temis pri islama komunumo, unu el la plej novaj kaj plej viglaj el multaj elementoj en nuna Irlando.

Kompreneble, en la pasinteco, Irlando ne tute izoliĝis de la ekstera mondo. Okazis pli fruaj kontaktoj kun islamanoj (maristoj, ktp), sed tiuj estis relative maloftaj. En 1950, tamen, islamanoj komencis alveni en Irlando, precipe kiel studentoj. La unuan islamanan organizaĵon, la Dublinan Islaman Societon, fondis studentoj en 1959. La membraro konstante kreskis, kaj multaj islamanoj iĝis irlandaj ŝtatanoj. Kelkaj, fakte, estas denaskaj irlandanoj, kies familioj apartenas al kristana konfesio.

La unua moskeo baldaŭ fariĝis tro malgranda, kaj la nuna moskeo en Dublino estas akirita en 1983. Pli-malpli samtempe, moskeoj kaj halal-manĝoprovizejoj fondiĝis en aliaj urboj, kie loĝis islamanoj. La unua islama membro de la irlanda parlamento estas elektita en 1996, ne pro influo de islamanoj sed pro ordinaraj irlandaj voĉdonintoj.

La komunumo daŭre kreskis, tiel ke la centra moskeo ne sufiĉis por la granda nombro de fideluloj. Pro la malavareco de la reganta familio Maktoum [maktun] en Dubajo, nova loko por konstrui islaman centron estis aĉetita en Clonskeagh [klonski] (irlandlingve: Cluain Sgeiche) en la sudaj antaŭurboj de Dublino. En 1996 estis finkonstruitaj la nova moskeo kaj islama kultura centro, inaŭguritaj de la tiama irlanda ŝtatprezidanto, s-ino Mary [mejri] Robinson. La arkitekto estas irlandano kaj la stilo tradicie islama sed kun keltaj nuancoj. La materialo, el kiu ĝi estas konstruita, estas tute irlanda.

La konstruaĵo estas unu el la plej belaj kaj imponaj arkitekturaĵoj en Dublino kaj tuta Irlando. Ĝi konsistas el moskeo, administrejo, lernejo, biblioteko, restoracio kaj vendejo. La publiko estas bonvena. Akceptis kaj afable bonvenigis nian grupon Ali Qirbi, kiu regalis nin per traduko el la Korano kun komentoj, grupa foto kaj informa literaturo. Kvankam ne islamanoj, ni estis invititaj eniri (post kutima forigo de ŝuoj) la sanktejon kaj observi la preĝadon. Fine, ni vizitis la vendejon kaj rimarkis, ke klientoj inkluzivas membrojn de la ordinara irlanda publiko.

Sendube la islama centro estas valora aldonaĵo al la bunta kulturo de moderna Irlando.

Garbhan MACAOIDH

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019