MONATO

Moderna Vivo

ALBANIO

Juste interpreti ...

En Grekio laboras kaj loĝas kelkcentmiloj da albanoj. Kelkaj, relative malmultaj, krimis kaj estas kondamnitaj laŭ la grekaj leĝoj. Konforme al la internaciaj interkonsentoj 200 el ili revenis Albanion por pasigi la punperiodon en albana malliberejo.

Ĵurnalistoj de privata televida kanalo en Albanio malkovris skandalon. Kelkaj el la albanoj kondamnitaj en Tesaloniko, Grekio, estis juĝataj sen interpretisto, almenaŭ sen kompetenta: tiu, kiu deĵoris kiel interpretisto, apenaŭ regis la albanan lingvon. Temis pri nun 70-jaraĝa sinjorino, kiu rolis en la juĝejo kaj polica enketistejo kiel interpretistino de la bulgara, serbokroata kaj turka lingvoj, sed ne la albana. La albanoj tiel prijuĝataj ne povis kompreni la proceson kaj do estis kontraŭleĝe kondamnitaj.

Ĵurnalistoj vojaĝis al Tesaloniko kaj tie intervjuis la sinjorinon, ne sciigante ŝin pri sia celo. Antaŭ la kameraoj la „interpretistino” deklaris, ke ŝi ne scipovas la albanan krom „jes”, „ne” kaj „ŝtelis ... ne ŝtelis”, kiujn ŝi lernis (kiel ŝi sarkasme diris) de „ŝtelistoj venintaj el Albanio”.

Montriĝis, ke jam en 2001 la juĝejo de Tesaloniko ricevis plendon pri ŝi, tamen la instancoj oficiale deklaris, ke „ĉar ŝi scipovas la bulgaran, serbokroatan kaj la turkan (kompreneble ankaŭ la grekan), do la lingvojn de landoj ĉirkaŭantaj Albanion, ŝi povas kompreni ankaŭ la albanan”.

La ministrejo pri justico en Albanio kaj la institucio de la popola advokato nun pluesploras la aferon.

Bardhyl SELIMI

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019