MONATO

El historia vidpunkto

MONATO 25-JARA

Komposta revolucio kaj presada stabileco

Kiam oni komparas la numeron de SEMAJNO aŭ la unuajn ekzemplerojn de MONATO de antaŭ 25 jaroj kun la nunaj, oni rimarkas okulfrapajn diferencojn. Povus esti, ke tiuj rezultas el la „gusto de la epoko”, sed ŝajnas al mi, ke la ĉefa kaŭzo estas la kompleta renverso de la kompostteknikoj dum tiu kvaronjarcento.

La unuaj tekstoj de MONATO estis parte pretigitaj per IBM Composer kaj parte per LinoType-fotokompostilo. La unua troviĝis en la oficejo de Gersi Bays [bajs] en Brazilo, kaj per ĝi oni kompostis la neurĝajn tekstojn. Retpoŝto ja ankoraŭ ne ekzistis tiutempe, kaj ĉiuj manuskriptoj – kaj la pretaj kompostaĵoj – vojaĝis letere inter Ameriko kaj Eŭropo. IBM Composer estis fakte iu tajpmaŝino kun pluraj ebloj, kiel mane interŝanĝeblaj literpilkoj kaj la kapablo krei tekstojn kun rekta dekstra marĝeno.

La pli urĝaj tekstoj estis kompostitaj en la tiama Grafika Centro Antverpeno per unu el la unuaj fotokompostiloj, procedo avangarda por tiu epoko. Manuel Halvelik [hálvelik], la ĉefkompostisto de GCA, manipulis ĝin, kune kun areto da volontuloj.

Tiu unua fotokompostilo estis maleleganta skatolo preskaŭ unu kuban metron granda, en kiu fulmilo projekciis lumon sur sentiva fotopapero. Ĉiu fulmo trapasis unue turniĝantan negativon, kiu portis la formojn de ĉiuj unuopaj signoj, kaj poste lenson, kiu grandigis la bildon al la dezirata formato. La maŝino povis enhavi nur du lensojn samtempe. Se do teksto havis pli ol du litergrandojn, oni devis dum la kompostado halti, malfermi la maŝinon, forpreni lenson kaj munti alian. Simile statis pri tiparoj. Nur du tiparfilmoj povis samtempe enesti, kio necesigis ripetan malfermadon de la maŝino, se ekzemple normalaj, dikaj kaj kursivaj vortoj sinsekvis.

Esperanto senproblema

Necesas mencii tie ĉi, ke komposti Esperanton neniam kaŭzis problemojn. La maŝinoj de LinoType elskatole havis ĉion necesan: flosantajn cirkumflekson kaj hoketon. La problemojn ne kaŭzis Esperanto, sed la homa forgeso. La tiama kompostilo montris en „fenestreto” nur la 20 laste tajpitajn signojn, kaj ne eblis reiri por kontroli, ĉu oni faris eraron. Ne malofte oni aŭdis la lamentadon de la kompostisto, kiam tiu konstatis, rivelinte la fotopaperon kaj elirinte la malluman ĉambron, ke li erare kompostis tutan artikolon kursive, dum ordinara teksto estis petita. Tia „erareto” signifis por la kompatinda oficisto rekomenci kaj tajpi ĉion denove, ĉar la tiamaj kompostiloj ne konis disketojn aŭ bendojn, sur kiuj eblus registri.

Dua generacio

Post kelkaj jaroj la tekniko atingis pli altan nivelon kaj liveris kompostilojn de la dua generacio. La maŝino Linotronic kapablis stoki tekstojn kaj uzis tiucele molajn disketojn. Kia lukso por la kompostisto! Cetere, tiuj maŝinoj ne plu uzis filmojn kaj lensojn, sed programaron, kiu desegnis ĉiun bezonatan signon en la necesa grando.

Gluado kaj flikado

La kompostiloj – same tiu de IBM kiel la fotokompostiloj – liveris ne pretajn paĝojn, sed longajn kolumnojn, kiujn la enpaĝigisto devis tranĉi kaj per varma abela vakso glui sur kartonan folion. Lia tasko krome estis glui korektojn. Trovinte eraron, oni rekompostis la tutan linion aŭ alineon, por ke tiu povu kovri la malĝustan.

Fotoj tiutempe estis pretigitaj en la malhelejo. La originalan bildon oni kuŝigis en reprokamero, kaj tie oni kreis ekranigitan version sur papero. Tiu bildo estis algluita kune kun la tekstaj kolumnoj fare de la enpaĝigisto. Koloraj fotoj estis nur tre escepte uzataj, ĉar produkti kolorajn filmojn estis multekosta procedo, farata nur de specialigitaj entreprenoj.

Reviziado distanca

Ĉiam dum sia historio MONATO havis eksterajn reviziantojn. En la komenca periodo tiu estis Audrey Childs-Mee [odri ĉajlts mi], tre lerta kaj atenta kunlaborantino, kiu ricevis poŝte fotokopiojn de ĉiuj kompostaĵoj, legis ilin kaj tuj resendis, kun siaj rimarkoj, denove poŝte al la eldonejo.

Atari

En la lasta parto de la pasinta jarcento aperis la unuaj hejmkomputiloj, kiuj kapablis logi ne nur hejmajn uzantojn, sed ankaŭ la eldonejon de MONATO. Atari-komputiloj estis speciale interesaj por grafikaj laboroj, kaj iom post iom ili anstataŭis la kompostilojn. Avantaĝoj estis multaj. La ĉefa inter ili estis la prezo. Unu Atari-komputilo kostis unu dudekonon de tiama Linotronic-maŝino. Krome ne plu estis necesaj la multekostaj kaj poluaj fotopapero kaj kemiaĵoj.

Komputila batalo

En la ekonomia mondo ne ĉiam gajnas la plej bona, sed plej ofte la plej ruza aŭ forta. Tion spertis ankaŭ la komputila merkato. Atari-komputiloj estis tre bonkvalitaj, sed Microsoft estis pli forta kaj komplete forpuŝis la konkurencanojn de la merkato. Post iom da tempo vicpartoj por Atari-komputiloj ne plu estis haveblaj, kaj la eldonejo vole-nevole devis aĉeti novan komputilaron.

Nuntempe MONATO estas tute komputile pretigata. Inter aŭtoroj, redaktoroj, reviziantoj kaj eldonejo cirkulas XML-dokumentoj, kiuj aŭtomate estas transformataj al dosieroj por la reta kaj la presita versioj. Nur al la presita versio aldoniĝas iom da kroma laboro. Grafikisto Hugo Fontyn [fontéjn] dismetas la tekstojn kaj fotojn sur la ekrano de sia komputilo ĝis plaĉa rezulto, kaj, se ĉio aspektas en ordo, li presas la filmon.

Presmaniero apenaŭ ŝanĝiĝis

Tute kontraste al la komposttekniko, la presmaniero apenaŭ ŝanĝiĝis en tiuj 25 jaroj. MONATO ĉiam uzis la ofsetan metodon. Kvankam la unuaj presistoj Gerd Jacques [ĥert ĵak] kaj Frank Maertens [martens] laboris per Rotaprint-modelo, kaj la nuna Guido Baeyens [ĥido bajens] manipulas Heidelberg-GTO-presilon, esence la tekniko estas sama.

Feoj

Ĉu MONATO atendas multajn teknikajn novaĵojn en la baldaŭa estonteco? Nu, se iu bona feo vizitus la eldonejon, kaj se la oficistoj rajtus esprimi tri dezirojn, ne mankus ideoj. Certe estus menciita maŝino, kiu povas aŭtomate faldi kaj vinkti la revuon. La presisto verŝajne volus presmaŝinon, kiu kapablas presi kvar kolorojn samtempe, kaj la redakcia sekretario certe revus pri la momento, kiam la tuta programaro de ĉiuj kunlaborantoj estos unikoda kaj kongrua.

La solaj bonaj feoj, kiujn ni jam renkontis, tamen estas vi, niaj legantoj. Se ĉiuj vi, kiuj estas kontentaj pri MONATO, dirus tion al siaj konatoj kaj varbus abonojn, ne mankus kapitalo por investi en pli novaj teknikoj, kaj via magazino aspektus ankoraŭ pli bele kaj aperus eĉ pli regule. Tion forte deziras ĉiuj kunlaborantoj kaj ilia redakcia sekretario

Paul PEERAERTS

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019