MONATO

Enkonduko

Kapturne

Lastatempe oni diskutis kaj disputis, precipe en Francio kaj Germanio, pri peco da ŝtofo, kiun mi konas jam de infanaĝo. Miaj avino kaj patrino portis kaptukojn, kiam dum la 2a mondmilito el Kroatio ni (kiel rifuĝintoj) venis al Germanio. Avino havis nur nigrajn, panjo ankaŭ kolorajn tukojn. Ŝi baldaŭ definitive demetis la tukon por pli facile integriĝi en la nova socio, kiu ne konis tiun balkanan (kulturan, socian, parte religian) tradicion; avino ĝismorte portis ĝin, sed tio ĝenis neniun. Nun islamaj junulinoj kaj virinoj en okcidentaj landoj batalas por la rajto, kaŝi kapon per tuko aŭ vualo ankaŭ en ŝtataj institucioj, ekzemple lernejoj, kion pro religia tradicio postulas islamaj viroj. Tio provokas parton de okcidenta socio, kiu vidas la tukon kiel ne nur religian sed politikan simbolon.

Tamen estas grava diferenco inter Francio, kiu (kiel Turkio) estas laika ŝtato, kaj Germanio, kies konstitucio baziĝas sur kristanaj valoroj. La registaro en Parizo do facile povis realigi leĝan malpermeson de kapotukoj kaj aliaj religiaj simboloj en lernejoj. En Germanio la plej alta kortumo nuligis tian malpermeson al plendanta instruistino, ĉar ŝi devas havi la saman rajton kiel kristanaj kolegoj, kiuj ekzemple portas krucojn. Konsekvence kelkaj federaciaj landoj faris leĝojn, kiuj malpermesas religiajn simbolojn (mis)uzatajn kun politika celo; tio fakte trafas nur islamajn civitanojn, ĉar evidente kristanaj simboloj ne (plu) estas politikaj.

La afero mirigas min laŭ pluraj aspektoj. Ekzemple, laŭ mi, estas hipokrite aserti, ke oni devas distingi, ĉu islama virino portas tukon pro religia aŭ politika motivo. Ĉu ne ĉiu, ankaŭ en okcidento, intertempe scias, ke religio kaj politiko en islamo estas unu? Aliflanke, se islama Turkio malpermesas al studentino eniri universitaton kun kapotuko, kial tion ne rajtus malpermesi kristana lando? Krome, se la tuko estas deviga por islama virino, kial ĝin ne portas virinoj en tre multaj afrikaj kaj aziaj islamaj landoj? Eŭropaj virinoj, kiuj helpas en postmilitaj Afganio kaj Irako kiel kuracistoj aŭ instruistoj, tie surmetas kapotukojn por ne ofendi la islaman kulturon. Kial tio ne validas inverse, kial islamaj virinoj en okcidentaj landoj ne demetas siajn tukojn, por tiel respekti tiulandajn kulturojn?

En tiu ĉi kapturna diskutado pri kapoj estas multaj strangaĵoj en kapoj, ambaŭflanke. Kaj ĉu vere ni ne havas pli gravajn zorgojn?

Sincere via

Stefan MAUL

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019