MONATO

Leteroj

Mi plu abonos MONATOn

Jam en decembro mi volis repliki al letero de Kevin Ford el Kanado (MONATO 2003/12, p. 6). De post decembro 2003 okazis pluaj aferoj, kiuj pravigas plurajn sintenojn de la kritikantoj de la milito en Irako. Ĝis nun ankoraŭ neniu trovis la t.n. amasdetruajn armilojn, per kiuj la „falkoj” en la usona registaro false provis motivi la militon. Kevin Ford rajtas, kompreneble, havi patriotan starpunkton. Male, mi ĝojas, ke mi zorge legis kaj studis akre kritikajn kontribuaĵojn antaŭ ĉio de eminentaj usonaj intelektuloj, eĉ de eksaj membroj de CIA, la usona sekreta servo.

La senco de la demokratio estas inter alie tolero kaj akcepto de multflankaj opinioj. Kiel demokrato mi plu abonos MONATOn, ankaŭ se aperus eĉ pluraj kontribuaĵoj kontraŭ miaj opinioj.

Bertil ENGLUND
Germanio

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019