MONATO

Politiko

REAGO

Bezonata: nova mondordo

La artikolo de Zlatko Tišljar, „Nepras emocie interrilati” (MONATO 2004/01, p. 8), temanta pri identeco kaj eŭropaneco, instigis min – mi esperas, kiel fora aŭstraliano, ne tro aŭdace – protesti, ke la aŭtoro iom mistrafas la kernon de la problemo. Emfazante la sentojn de danĝero, timo kaj la bezonon protekti proprietaĵojn, li tro subestimas siajn t.n. eŭropanojn, fakte ĉiujn, kie ajn en la mondo, kaj tro cinike traktas la problemon.

Eble naive, tamen permesu al aŭstraliano alternative proponi, ke la homaro, inkluzive de eŭropanoj, ja havas la kapablon superi la citatajn mallaŭdindajn sentojn kaj prijuĝojn. Lastatempe, kaj hazarde, kaj ne rekte rilate al la situacio en Eŭropo, mi havis la okazon respondi al artikolo aperinta (angle, kompreneble) en la gazeto „Aŭstralia Racionalisto”. La aŭtoro argumentis, ke Aŭstralio tro envolviĝis en t.n. tutmondiĝo, kontraŭ kiu, estanta kapitalisma, nepras lukti.

Atencoj

Mi replikis, ke la mondo, se ne tuj, devos sufiĉe maturiĝi por havigi al si mondregistaron, mondfederacion aŭ almenaŭ mondkonfederacion, por ke la nuntempa militsistemo estu anstataŭata de pacosistemo; krome, ke mondregistaro necesas por estri interdependan mondekonomion, eviti mondskalan ekologian katastrofon, juste leĝdoni por regionoj de la mondo ekster regado de landaj registaroj, juste kaj efike prizorgi seriozajn atencojn kontraŭ homaj rajtoj kaj aliaj internaciaj krimoj, kaj fine por pli subteni kaj pli prosperigi senton de monda komunumeco.

Alivorte: la homaro kreu por si novan senton de identeco: identeco, kiu superos triban aŭ nacian sentojn kaj kiu estu tutmonda. Naciismaj sentoj, sentoj pri nacia fiero rilate al identeco, estas kerne malprogesemaj. Subtene al tio mi citus iujn verkojn el nia Esperanto-literaturo – verkojn, kiaj Monda Federacio de la usonano Ronald Glossop (el kiu mi prunteprenis iujn el la vortoj supre uzataj).

Filozofio

Citindaj ankaŭ estas La universalismo, historio, ekonomio kaj filozofio de la franco Djemil Kessous; la diroj de la mondpensanto Thomas Payne (18-jarcenta brit-devena usonano), kiu dum la tiama milito de la britaj koloniistoj en Nord-Ameriko kontraŭ la brita patrujo fiere deklaris sin esti „civitano de la mondo”. Inter aliaj memorindaj diraĵoj de Pejno estas „Mia lando estas la mondo kaj mia religio estas fari bonon” kaj, eble eĉ pli polemike, „Registaro, eĉ en sia plej bona stato, estas necesa malbono; en sia plej malbona stato, io netolerebla”.

La penoj de eŭropanoj forĵeti siajn malnovajn sentojn pri identeco por brakumi pli progresemajn ideojn, kiuj identigus ilin malpli kiel britojn, francojn, germanojn, ktp, kaj pli kiel eŭropanojn, estas aplaŭdindaj. Mi deziras, tamen, ke tio estu nur unua paŝo al kreo de reala sento, kiel Zamenhof mem diris, ke identeco estu ne nacia sed homarana; ke iam aŭstralianoj, ĉinoj, japanoj, usonanoj, afrikanoj, ktp, estu nur homoj, anoj de la homa raso, strebantaj plej efike protekti kaj progresigi la planedon kaj la homaron. Mi argumentas, ke pli kaj pli la historio pruvas, ke nacioj estas nur „imagataj komunumoj”, kiel argumentis Benedict Anderson en sia libro Imagined Communities (Imagataj Komunumoj).

Harmonia homaro

Notindaj por esperantistoj estas la vortoj de Zamenhof en letero de la 30a de junio 1914, indikanta lian rifuzon partopreni la starigon de Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio. Zamenhof skribis: „Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas homarano, kaj ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. [Nacionalismo] prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala”.

Oni devas agnoski, ke en la nuntempa mondo ekzistas fortoj, kiuj kontraŭas progresigajn ideojn tiajn. Formale, laŭ internacia juro, pro antaŭaj kaj nuntempaj imperiaj rilatoj, la mondo dividiĝas en preskaŭ 200 laŭdire egalaj kaj suverenaj ŝtatoj: reale la vero estas alia. La plimulto, kiam cirkonstancoj necesigas tion, cedas malegale al pli fortaj hegemoniaj ŝtatoj, ĉefe, nuntempe, al la plej forta ŝtato, Usono.

Tamen – ĉu tio, kion mi asertas, ja validas? Aŭ ĉu ĝi prezentas falsan, eventuale utopian bildon? Mi bonvenigus leganto-reagojn (ndlr: tamen bv. koncizajn) cele al tiutema debato.

Kep ENDERBY

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019