MONATO

Eseo

Opinio-(s)ondado

La publiko – tio estas vi kaj mi – ege strangas. Defias ĉian komprenon, ĉian logikon, la ondumado de publika opinio. Kiel la publiko – se eĉ nur etgrade fidindas opinio-sondadoj, kiuj nuntempe plenigas la paĝojn de niaj ĵurnaloj – povas unu semajnon tiel pensi, sekvan semajnon maltiel?

Frapis min tri kazoj heligantaj la grizajn, ekvintrajn tagojn de brita novembro. La unua koncernis la britan reĝan familion, aparte la kronprincon Charles [ĉalz]. Palaca servisto akuzis la princon pri supozata – ni diru – seksa miskonduto. Mankas detaloj pri la supozata fiago (bv. rimarki, ke mi zorge esprimas min: en Britio, pro leĝaj kialoj kaj por protekti la princon, neniu rajtas tion malkaŝi, kion tiuj scipovantaj la italan aŭ la nederlandan kaj kun aliro al Interreto ŝajne jam delonge scias).

Tamen multe pli interesa ol la supozataj pekoj de princo morale malforta (malsekreta sekreto estas lia adultado, kiam ankoraŭ vivis la „diina” princino Diana) estas la reago de la publiko rilate la servisto-skandalon. Anstataŭ kondamni la tron-heredonton, anstataŭ akcepti tion, kion saĝuloj jam de jarcentoj agnoskas (nome, ke monarĥoj kaj monarĥioj koruptiĝas kaj koruptas), la publiko – laŭ opinio-sondadoj – pli respektas kaj pli subtenas la reĝan familion ol antaŭe. Diable ... imagu la popularecon de la princo, se li povus pruvi parencecon kun Osama bin Laden.

Irak-milito

Dua kazo tuŝis t.n. ŝtat-viziton de la usona prezidanto George Bush al Britio. Vizito tia estas la plej impona, la plej prestiĝa, kiun aranĝas la brita registaro por manpleno de plej influaj ŝtatestroj. Pro la Irak-milito, pro mensogoj rilate teror-armilojn, pro la daŭra fiasko de nuna, Usono-regata Irako, la brita publiko (se kredeblas opinio-sondadoj) dum la tuta somero kaj aŭtuno montradis sian malestimon pri Bush. Sed, subite, dum la Bush-vizito, por la unua fojo jam de monatoj, plimulto da britoj ne nur favoras la usonan prezidanton sed ankaŭ – kredu nekredu – la tutan Irak-militon kaj aparte la britan rolon en ĝi.

Apenaŭ imageblas, ke la publiko povas tiel rapide forbalai la mensogojn kaj la trompojn (ekz. la supozatan kapablon de Irako ataki ene de 15 minutoj Brition, aŭ la informojn, ke Sadam Husejn cedeme klopodadis kunlabori kun Usono kaj Britio ĝis la lasta momento por eviti militon). Bizare, ke britoj tiom rapide forgesas la eventojn de antaŭ kelkaj monatoj, tamen pretas daŭre remaĉi (ĉu en televidaj programaj, ĉu en ĵurnalaj artikoloj – tri ĉi-semajne en mia loka, urbeta gazeto) tiel nomatajn monstraĵojn de germanoj dum la dua mondomilito.

Estroj pale pajlaj

En la du unuaj kazoj oni emas miri pri la ŝanĝiĝemo de publika opinio: en la tria oni miras pri la neŝanĝiĝemo. La ĉefopozicia partio en la brita parlamento, la konservativa partio, jam de jaroj lamas principe pro sinsekvo de estroj pale pajlaj. Lastatempe la partio elektis novan ĉefon, Michael Howard [majkal haŭed], kiu dum kelkaj semajnoj dinamike reformis sian partion. La ĉefopozicia partio denove komencis efike opozicii, tiel ke sendube gajnas demokratio en la brita parlamento.

Malgraŭ tio, ke Howard estas dekstremulo (malamiko de la Eŭropa Unio kaj de la eŭro, ankoraŭ ne akceptita en Britio) kaj homo en pasintaj konservativaj registaroj tre malpopulara, komentariistoj kaj ĵurnalistoj, anoncante novan eraon en britaj politikaj aferoj, ĝenerale bonvenigis la novan ĉefon. Male la publiko, kiu laŭ opinio-sondadoj obstine rifuzas subteni la reformitan partion de Howard, kvazaŭ nenio ŝanĝiĝus. Mirinde: ŝanĝo demokratie pozitiva, kiu vigligos britan politikan sferon, apenaŭ registriĝis en la konscioj de sondado-demanditoj. Kaj do ĉi tie (kontraste al la du unuaj kazoj), kie mi estus atendinta ŝanĝon en publika opinio, regadas t.n. status quo.

Fine de tragedio verkita de la 19-jarcenta germana dramisto Hebbel unu el la protagonistoj, senkonsila, konfuzita, verdiktas: „La mondon mi ne plu komprenas”. Mi simpatias la sintenon, tamen kun unusola diferenco. La mondon mi neniam komprenis ... kaj kredeble neniam komprenos. Tamen bone estas tiel ... provante kompreni la mondon, oni vivas. Vivegas. Kaj havas kialon por vivi.

Paul GUBBINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019