MONATO

Medio

RUBO

La rikolto de la nova tempo

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉi-sube vi povas legi pri originala metodo por reuzi forĵetaĵojn.

Antaŭ pli ol 30 jaroj la usona arkitekto Michael Reynolds [majkl rejnolds] akceptis la defion konstrui domon el materialoj, kiuj ie vagadas kaj kiujn li do povis preni senpage. Post kelkaj eksperimentoj kun konstrueroj, faritaj el malplenaj ladskatoloj, kaj muroj, masonitaj el malplenaj boteloj, li ekpensis pri aŭtopneŭoj. Provante, li malkovris, ke se li plenigas ilin per forte kunpremita grundo, li disponas idealajn konstrublokojn. Lia sukceso komenciĝis, kiam li konsciis, ke rubaĵo ne estas forĵetenda, sed rikoltenda. La rikolto de la nova tempo.

Memkonstruado

Intertempe tiu pensmaniero de Michael populariĝis kaj perfekte akordiĝis kun alia nova tendenco en arkitekturo, nome memkonstruado. Ĉiam pli da homoj serĉas eblojn mem projekti kaj konstrui sian domon. Pluraj el ili trovis la vojon al Taos en Nov-Meksiko, kie Michael aĉetis terenon por ebligi al ili realigi siajn revojn.

Intertempe estiĝis tie tri komunumoj, kies loĝantoj mem konstruis domojn, kies muroj konsistas parte el aŭtopneŭoj, malplenaj boteloj kaj ladskatoloj. La domoj brilas fabele kaj ligas sciencfikcion kun natura simpleco. Poeziema ĵurnalisto priskribis ilin jene: ships sailing on the seas of tomorrow (ŝipoj, velantaj sur la morgaŭaj maroj). Pro tio aperis la nomo earthship (terŝipo).

Kio estas terŝipo?

Terŝipo estas konstruaĵotipo, ellaborita de la usona arkitekto Michael Reynolds kaj povanta funkcii sendepende de publikaj utilaĵokompanioj kaj duktoj. Terŝipo devas konformi al jenaj kriterioj:

1. La projekto baziĝas sur la maksimuma uzo de varmomaso, tiel ke la interna temperaturo restas ĉirkaŭ 17 gradoj celsiaj sen aldona hejtado. Tion oni atingas parte per enfosado de la domoj, per la konstruo de subtenantaj muroj el aŭtopneŭoj, plenigitaj per premita grundo, kaj per konstruo de vitra forcejo ĉe la suda flanko.

2. Per suna, venta kaj akva energioj ĝi provizas sin per propra energio.

3. Pluvakvo kolektiĝas sur la tegmento en cisternojn.

4. Per interna pumpa kaj filtra sistemo en kombino kun plantujoj en la forcejo la akvo efike reuziĝas.

5. Ekskrementojn oni efike reuzas por sterki.

En la konstruaĵo reuziĝas kiel eble plej multe da materialoj.

Biotekturo

Ĉiu terŝipo do estas speco de biosfero, kaj tial Michael Reynolds nomas sin mem ne arkitekto, sed biotekto.

Centoj da homoj en norda kaj suda Ameriko, Japanio kaj Aŭstralio jam pruvis, ke ili mem povas konstrui tiujn evidentajn modelojn de medioedukado helpe de normigitaj konstruskatoloj kaj instrukcioj Earthship (volumoj I, II kaj III) aŭ pere de instrua vidbendo From the Ground Up.

Pliajn informojn en la angla oni povas trovi ĉe www.earthship.org.

Forceja efiko

Fakte Michael Reynolds disvolvis konstrustilon, kiu perfekte kongruas kun la celoj de la protokolo de Kioto por malpliigi la forcejan efikon pro fosilia bruligo. Ĉiuj landoj, kiuj aliĝis al tiu traktato, povus profiti pro disvolviĝo de la terŝipoprincipoj kaj tiel partopreni en la redukto de CO2-ellaso.

Michael Reynolds efektivigis serion da eksperimentoj por aplikebligi la terŝipoprincipojn en ĉiuj klimatozonoj. La rezultoj estas priskribitaj en lia plej nova libro Comfort in Any Climate (Komforto en iu ajn klimato).

Terŝipoj en Eŭropo

La unua, kiu intencis konstrui terŝipon en Eŭropo, estas nederlandanino, Josephine Overeem, kiu staĝis en Nov-Meksiko pri la konstruado de terŝipo. Ŝi volis malfermi informadocentron en la belgaj Ardenoj. Ŝi akiris permeson, kaj Michael Reynolds projektis la centron. Lastmomente la valona urbestro tamen haltigis la planon. Intertempe Michael Reynolds jam estis alveninta kun plena konstruskipo. Por ke lia vojaĝo ne estu vana, li konstruis remizon en la stilo terŝipa en la ĝardeno de la brusela vilao de Josephine. La belgoj, kiuj partoprenis en tiu ĉi aventuro, fondis lokan asocion Earthship Belgium. Ili nuntempe kunlaboras kun disvolvoentrepreno en Antverpeno, kiu okupiĝas pri reasignado de terenoj en la nordo de la urbo. Tie Earthship Belgium volas starigi dokumentadocentron.

En la pasinta jaro oni konstruis prov-terŝipon en Skotlando. Oni dum longa tempo testos ĉi tiun konstruaĵon. Se la rezultoj estos bonaj, oni liveros pli da konstrupermesoj por terŝipoj. Informoj pri tio troveblas ĉe www.sci-scotland.org.uk.

En Anglio eblis adapti la principojn de terŝipo al la brita leĝaro. En Brighton oni nuntempe konstruas medioedukadcentron uzante ĉiujn terŝipoprincipojn.

La disvolvo de tiu ĉi projekto estis ege multekosta, ĉar necesis multe da teknikaj, juraj kaj sciencaj preparoj por diversaj instancoj. La buĝeto antaŭvidis la kostojn de esplorado, projektado, disvolvo, konstruo, monitorado kaj gvidado dum unu jaro de medioedukadcentro. La financado sukcesis, ĉar la projekto gajnis la premion pri medioprotektado de Biffa Waste Services (Biffa ruboprilaborado). Plie oni ricevis financan helpon de BOC Foundation.

OWAZE estas fondaĵo, kiu penadas por la realigo de terŝipo en Nederlando. OWAZE estas nederlandlingva siglo kun jena signifo: Ontwikkeling van Woonstijlen met Afvalmaterialen en met Zonneënergie volgens Earthshipconcepten (Disvolvo de konstrustiloj, uzantaj rubomaterialojn kaj sunenergion laŭ terŝipokonceptoj). La fondaĵo celas progresigi la terŝipoprincipojn. Tion ĝi volas realigi per la fondo de dokumentadocentro kaj per la organizo de edukaj programoj pri terŝipoprincipoj. OWAZE volas kunlabori kun eŭropaj institucioj pri ekologia konstruado. Al entreprenoj kaj institucioj, kiuj kunlaboras, ĝi proponas menciojn en siaj publikaĵoj kaj dokumentaj filmoj kaj partoprenon en sia estonta terŝipo-dokumentadocentro. Informoj pri OWAZE haveblas ĉe Theo Lalleman, Jericholaan 24b, NL-3061 HG Rotterdam, plalleman@zonnet.nl.

Ivo DURWAEL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019