MONATO

Ekonomio

EŬROPA UNIO

Svedoj balotis kontraŭ eŭro

La rezulto de la referendumo pri eŭro en septembro 2003 estis forta „ne” per 56 % kontraŭ, nur 42 % por kaj 2 % da blankaj aŭ nevalidaj voĉoj.

Kvankam Svedio, kontraŭe al Danio kaj Britio, ne havas laŭjuran rajton rifuzi enkonduki eŭron se la lando plenumas la Mastriĥt-kondiĉojn, la svedoj la 14an de septembro 2003 havis referendumon pri la demando „ĉu vi opinias, ke Svedio enkonduku eŭron kiel valuton?” La kaŭzo de tiu ŝajne stranga proceduro estas, ke antaŭ la referendumo pri aliĝo al Eŭropa Unio (EU) en 1994, la gvidaj politikistoj kun emfazo diris, ke la tiama referendumo ne temos pri membreco en la valutunio, sed „nur” pri membreco en la EU. Do, oni post la referendumo de 1994 ankoraŭ ne ricevis popolan aprobon al membreco en la valutunio.

Hezita komisiono

La vojon al „ne” borderis pluraj okazaĵoj. En 1996 ŝtata komisiono, konsistanta el gvidaj ekonomikistoj kaj politiksciencistoj, prezentis raporton, kies konkludo estis: „Post pesado de la argumentoj, laŭ nia taksado, la ekonomiaj argumentoj nun parolas kontraŭ sveda partopreno en la valutunio. La politikaj argumentoj sume parolas por partopreno. Konsiderinte kaj la ekonomiajn kaj la politikajn argumentojn, ni konkludas, ke tiuj faktoroj, kiuj parolas kontraŭ sveda partopreno jam en 1999, estas pli fortaj ol tiuj, kiuj parolas por partopreno.”

Koncerne la ekonomiajn argumentojn, la komisiono esence baziĝis sur la teorio pri optimuma amplekso de teritorio kun komuna valuto. Komuna valuto signifas, ke malaperas la kostoj kaj ĝenoj de monŝanĝo, transkalkulado de prezoj kaj asekurado kontraŭ kurzoŝanĝoj; komercado plifaciliĝas. Tiaj argumentoj parolas por granda teritorio de komuna valuto, eble la tuta mondo.

Aliflanke, malsamaj landoj – eĉ partoj de landoj – evoluas malsame kaj ne ĉiam estas en la sama fazo de la konjunktura ciklo. Tio signifas, ke efika stabiliga politiko postulas malsamajn nivelojn de, ekzemple, interezoj, sed komuna valuto malebligas monpolitikon1 adaptitan al la bezono de specifa lando. Tiu argumento parolas por malgranda amplekso de valutoteritorio.

El tiaj kontraŭaj argumentoj venis konkludo, ke valutoteritorio estu nek tro granda, nek tro malgranda. Eŭropo eble estas pli ol optimume granda, sed aliflanke, unu sola lando – precipe se ĝi estas malgranda – verŝajne konsistigas malpli ol optimume grandan valutoteritorion.

Ŝanceliĝantaj politikistoj

Pluraj gvidaj politikistoj longe estis skeptikaj pri la valutunio, certe influitaj de la komisiona raporto. La ĉefministro Göran Persson en 1997 karakterizis la union kiel „tremantan projekton”. Do, la samajn politikistojn trafis malfacilaĵoj, kiam ili post kelkaj jaroj per ĉiaj argumentoj forte argumentis por aliĝo al la valutunio. Ili estis ripete memorigataj pri la kontraŭargumentoj, kaj ne sukcesis persvadi la popolon.

Pro la perdo de ŝtata monpolitiko okaze de aliĝo al la valutunio, la registaro en 2000 nomumis alian komisionon, kies tasko estis ekspertizi, kiel stabiliga fiska politiko2 de la registaro kaj parlamento kompensu la perdon de la monpolitiko de la ŝtata centra banko. La nura nomumo de tia ekspertizo donis la impreson, ke la adopto de eŭro estus riska afero.

Tiu impreso de risko plifortiĝis dum jarlonga diskutado kaj postulado de la Konfederacio de Svedaj Sindikatoj pri starigo de ŝtataj bufrofondusoj. La intenco estis, ke tiaj fondusoj plifaciligu la ekonomian politikon, kiam la ŝtata monpolitiko estos perdita kaj la fiska politiko devos teni sin ene de la kadroj de la Stabiliga kaj Kreskiga Pakto.

Mistrafoj

Al la venko de „ne” certe kontribuis ankaŭ taktikaj mistrafoj de la jes-flanko post la komenciĝo de intensa jes-kampanjo (pro subita, granda supereco de „ne” en opinienketoj) printempe de 2003:

Kiam la ĉefministro Göran Persson grumblis, ĉar kelkaj ministroj publike kontraŭis aliĝon al la valutunio, li ricevis kontraŭ si debaton pri tio, ke li praktikas buŝoŝtopilan metodon anstataŭ kuraĝigi liberan ĉiuflankan diskutadon.

Kiam la prezidanto de la centra organizaĵo de entreprenoj, Sören Gyll, en televida intervjuo pri eŭrokritikaj eldiroj de la populara industriministro Leif Pagrotsky kolere eksplodis, ke „Pagrotsky silentu aŭ demisiu”, li donis la impreson, ke la ekonomiaj potenculoj volas malhelpi demokratian politikan procezon.

Kiam la socialdemokrata ministrino pri eksterlandaj aferoj, Anna Lindh, elpaŝis kun debatartikolo kaj gazetara konferenco kune kun la estro de la firmao Ericsson kaj pledis por „jes” kelkajn tagojn antaŭ ol iu murdis ŝin, ne ĉiuj aprezis tiun kunan geston. Ĝi okazis en jaro, kiam skandaloj pro avareco de tropagataj direktoroj kaŭzis plurfoje artikolojn en la amaskomunikiloj, kaj kelkaj interpretis ŝian kunagadon kun la Ericsson-estro Svanberg kiel perfidon kontraŭ ŝiaj idealoj.

Kiam gravaj eŭropaj politikistoj, kiel la germana ministro pri eksterlandaj aferoj Joschka Fischer, aperis en Svedio por helpi la jes-kampanjon, tio ne estis vera helpo. Multaj verŝajne vidis en tio impertinentan arogon de eŭropaj pintuloj enmiksiĝi en svedan decidon.

Eble ankaŭ la spektaklaj reklamagadoj de la jes-flanko – anoncegoj en ĵurnaloj, belaj multekostaj afiŝoj ĉie en la urboj, malavara traktado de vizitantoj ĉe kampanjo-aranĝoj – ne efikis en la intencitan direkton. Kompare kun la maldensa reklamado de la ne-flanko, ili nur demonstris, kiom grandajn monrimedojn la jes-flanko posedas. Ĵurnalistoj spekulativis pri tio, ĉu Svenskt Näringsliv, la centra organizaĵo de entreprenoj, investis 300 (aŭ eĉ 500) milionojn da svedaj kronoj en la jes-kampanjo, dum la ne-flanko devis kontentiĝi per kelkdekoj, ĉefe el ŝtata disdono al ambaŭ flankoj por informado.

Egaleco en legantleteroj

Pli egaleca estis la batalo en la televido kaj en la ĵurnaloj. Kvankam preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj en siaj politikaj ĉefartikoloj pledadis por „jes”, la situacio estis alia en la sekcioj de leteroj de la legantoj kaj debatartikoloj de eksteruloj. Tie abundis ambaŭflankaj argumentoj, eble malpli bele enpakitaj ol tiuj, kiujn liveris la reklamagentejoj, sed ĝenerale pli analizaj kaj pli konkretaj.

Multaj, kiuj donis nean voĉon, evidente faris tion ne ĝuste pro la valutunio sed pro malkontento pri aliaj rezultoj de la EU-membreco. Ilustraĵo pri tio estas televida intervjuo kun vartolerneja instruistino. Ŝi balotis „ne” pro iritiĝo pri nenecesa enmiksiĝemo de la EU. Por ŝia infanĝardeno oni devis aĉeti novan sablon de fora loko, ĉar la sableroj de tiu sablo, kiu jam estis en la sablokestoj, ne havis la grandecon, kiun EU-direktivo preskribis. Ŝi timis, ke membreco en la valutunio pligrandigus la emon de EU enmiksi sin en similajn detalojn, pri kiuj prefere naciaj aŭ eĉ lokaj respondeculoj povus decidi.

Sume, pluraj aferoj influis la nean balotrezulton. Multaj konvinkiĝis, ke la valutunio estas riska projekto, kiun la politika kaj ekonomia elitoj – ne nur la enlandaj – volas trudi al la popolo, sed ne por la popolo. La baza demando, ĉu pli granda valutoteritorio estus oportuna, se oni pesas la plifaciligon de komercado kontraŭ la malfaciligon de konjunkturstabiliga politiko, eble ne estis la plej decida.

Bo SANDELIN
1. Monpolitikon faras la centra banko. Ties manifestaj instrumentoj estas ĉefe la nivelo de la gvida interezo kaj la monkvanto (kiuj siavice povas esti ŝanĝitaj per diversaj teknikoj).
2. Fiskan politikon (buĝetpolitikon) faras la parlamento kaj registaro per enspezoj kaj elspezoj de la ŝtata buĝeto.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019