MONATO

Spirita vivo

OPINIO

Gejeco disputata

En la usona anglikana eklezio, en la episkopejo de New Hampshire [nju hemŝe], oni havas novan episkopon. En si mem nenio mondskue nova, oni pensus. Sed episkopo Robinson estas gejo. Kaj en multaj landaj eklezioj la anglikanoj nun protestas, precipe en la – tre grandnombraj – afrikaj episkopejoj: laŭdire nun Satano regas eklezie ... Oni jam parolas pri eklezia dissplitiĝo. El Afriko nun sonas, ke gejeco ne estas akceptebla en la eklezio, kaj gejeco ne estas akordigebla kun la afrika tradicio, kaj trie. ke ĝi estas kontraŭ-natura.

Unue: temas ĉefe pri la gurdata misinterpretado de l' Sodom-sceno el Genezo 19, kiu lige al Jeĥezkel 16: 49 kaj simile fakte kondamnas malgastemon kaj akaparemon. Due: se gejeco vere neniel estus parto de la malnovaj afrikaj tradicioj, kial do feste rekonas la romkatolika eklezio tutan aron da junaj ugandanoj kiel martirojn: reĝo Mŭanga ilin uzis (aŭ volis uzi) kiel gejajn sekssklavojn, sed de l' misiistoj ili lernis, ke gejeco ne estas bona; ili mortis martire en 1885 kaj 1886. La vero estas, ke gejeco estas neneebla ero de nia tutmonda homa historio. Trie: la antaŭa direktoro de l' amsterdama zoologia ĝardeno Artis ofte gvidis ekskursojn laŭ ejoj de pluraj bestospecioj, por ke la publiko konstatu, ke geja agado okazas relative ofte ĉe multe da malsamaj bestospecioj, same kiel tra la jarcentoj ĉiam ankaŭ ĉe ni homoj.

En Eŭropo, iom post iom, oni ektraktas gejojn, kiel oni devas trakti senescepte ĉiujn, nome kiel normalajn homojn. Cetere, la ordininta episkopo diris, ke li episkopigis jam plurajn pastrojn, pri kies gejeco li sciis. Vere nova aspekto do estas nur, ke Robinson publike konfesis sin gejo – ankaŭ tio estas paŝo al normaleco. En Afriko bedaŭrinde ankoraŭ en multaj landoj oni aplikas kruelajn kontraŭ-gejajn leĝojn, siatempe enkondukitajn de tiamaj eŭropaj koloniistoj. Sed espereble ankaŭ tie iom post iom oni transiros al pli humana sinteno. La unuaj signoj jam okazas: Sud-Afriko, ekzemple, en sia konstitucio jam garantias ne-diskriminacion, ankaŭ de samseksemuloj.

Espereble ankaŭ eklezie oni fariĝos pli humana. Jesuo ja predikis la amon.

Gerrit BERVELING

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019