MONATO

Eseo

IDENTECO

Ĉe-telefone ... kiu?

Estonte, se brito telefonos al fervoja informejo por peti detalojn pri trajnhoraro, tiu parolos ne kun samlandano sed kun dungito de t.n. telefona helpejo en Barato.

Frenezaĵo ... aŭ ĉu? Por la privatigita – kaj multflanke katastrofa – brita fervojaro temas pri financoj: maldungi 4000 britojn, kiuj respondas tage al dekmiloj da telefonaj demandoj, kaj ilin anstataŭigi per skipoj de samrespondeculoj en Barato, ŝparos grandajn monsumojn pro tio, ke salajroj en Barato oble malsuperas tiujn en Britio. Eblos al la fervojaro tiel ŝpari ĝis 40 % de la nunaj elspezoj (kio memevidente ne signifas, ke la kosto de trajnbiletoj en Britio falos, simple ke direktoraj salajroj kaj akciulaj rentoj altiĝos).

Verdire la decido de la privatigitaj trajnkompanioj neniel surprizas. Oni povas miri, ke la kompanioj ne antaŭ jaroj tiel decidis: fakte bankoj, asekuraj kompanioj kaj multaj aliaj grandaj entreprenoj en Britio jam delonge ekspluatas la fakton, ke en Barato ekzistas – krom, laŭ eŭropaj kriterioj, malaltaj salajroj – centmiloj da kleraj, edukitaj homoj, kiuj teorie bone regas la anglan. Kaj ne nur la lingvon: ankaŭ, supraĵe, la kulturon. Por esti akceptita ĉe barata telefon-helpejo priservanta telefonvokojn el Britio, nepras, ke dungito estu informata ekzemple pri plejlastaj eventoj en popularaj televid-programoj, pri ĉefaj sportaj kaj aliaj sociaj aktualaĵoj, eĉ pri la vetero. Tiel la dungito povas, almenaŭ teorie, „malfremde” interrilati kun brita (samo validas por usona) informpetanto.

Venĝilo

Jen ironio, iagrade aplaŭdinda. Dum 200 jaroj Britio, kiel potenco imperia, elsuĉis el Barato riĉojn kaj kvazaŭ sklavigis la popolon: ekzemple la teksa industrio submetiĝis al la postuloj de la britaj mastroj celantaj avide profitigi la proprajn teksejojn en nord-okcidenta Anglio. Samtempe la britoj postlasis sian lingvon – ne ĉie parolatan en Barato, kiel oni vulgare kredigas en Britio – kiu nun fariĝas venĝilo en la buŝoj de la ekspluatitoj: per la angla lingvo uzata ĉe la telefonaj helpejoj rehejmiĝas laborlokoj ĝuste el la lando de la iamaj imperiaj piratoj. Kial ne? En monda ekonomio nepras disdivido de laboro, disdivido de riĉo.

La novaĵo, ke internacia uzo de la angla lingvo kostas al Britio (kaj analoge al Usono) laborlokojn, eble malice ĝojigos parolantojn de aliaj lingvoj, kiuj sentas sin minacataj de lingva imperiismo usonangla. Tamen nenio simplas en la mondo, kaj la t.n. eksterigo de antaŭaj internaj servoj ne limiĝas al unudirekta trafiko brita baraten. Ekzemple, se oni telefone mendas per la germana lingvo en Svislando lu-aŭton de konata mondskala kompanio, oni tuj konektiĝas kun iamaj studentoj de la germana en Manĉestro, nord-okcidenta Anglio.

Akĉentoj

Kredeble mendi aŭton pli formulare procedas ol informiĝi pri trajnhoroj, kie ekzistas preskaŭ senlimaj veturebloj. Aŭdiĝis jam plendoj pri la provoj lanĉitaj de la fervojaro por testi la baratajn helpejojn: iu informpetinto koleris, ke la barata dungito eĉ ne aŭdis pri konata londona stacidomo (tamen la fervojaro taksis la provojn sukcesaj). Oni povas kompati la stabanojn en Barato, kiuj devas lukti kun kelkdekoj da plej malsimilaj regionaj akĉentoj britaj kaj kun centoj da fremdaj nomoj de ekzemple foraj, kamparaj stacidometoj.

Klare, la helpejoj ekonomie subtenos milojn da familioj en Barato kaj ilin prosperigos. Tamen la afero ne estas senriska. Kiel rimarkis komentariisto pri la telefon-helpeja fenomeno, la plej dezirinda, la plej riĉiga kvalito en hodiaŭa Barato estas la kapableco perdi la propran identecon kaj profesie „alilandaniĝi”.

Prostituado

Jen lingva prostituado, kiu, samkiel seksa, koruptas, damaĝas, detruas. Jen la opinio de diplomito de barata universitato, kiu pasigis tri jarojn ĉe telefona helpejo: „Bonas la salajro, kaj vi sentas vin parto de la moderna mondo. Sed vi ne povas konscii, kiom elĉerpe estas, fremdlingve labori. Vi strebadas mistrafi eĉ ne unu vorton de tio, kion la homoj diras. Tiuj tamen atendas, ke vi konatiĝas kun ilia kulturo, dum ili prifajfas la vian. Rasiste estas. Finfine vi ekabomenas la aferon, kaj la telefonantojn vi malamas.”

Intertempe, salutu tiujn en Barato, kiuj ne konfuziĝos inter Adlington, Ĉeŝiro, kaj Adlington, Lankaŝiro, kiuj tuj rekonos Milngavie [m'lgaj] aŭ Slaithwaite [slaŭet], kaj kiuj ne misprononcos Leominster [lemste] aŭ Gloucester [gloste]. Salutu ... kaj kompatu.

Paul GUBBINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019