MONATO

Politiko

EŬROPO

Nepras emocie interrilati

Nunaj kaj baldaŭaj membroj de Eŭropa Unio (EU) kunlaboras sub egido de la iama franca prezidanto Valéry Giscard d'Estaing [valerí ĵiskár desté] por krei eŭropan konstitucion. Unu el la defioj estas ideologie difini, kio estas Eŭropo, eŭropeco kaj eŭropaneco. Nepras alivorte identeco.

Sento de identeco aperas nur kondiĉe, ke alia(j) en grupo estas endanĝerigata(j). Do tiu ĉi sento reale ekzistas nur kondiĉe, ne konstante. En malgrandaj grupoj, kie ĉiuj reciproke sin reale konas, oni eksentas realan identecon, se la endanĝerigata persono aŭ personoj esprimas sincere sian suferon.

Samo validas pri pli vastaj grupoj, kiel naciaj. Se Eŭropo ne komprenos, ke ĝia estonteco dependas de eŭropa ideologio, kiu evoluigos emociajn rilatojn al ĝi, ĝi disfalos okaze de krizo. Sen tiu kompreno ĉe eŭropanoj ne evoluos forta emocia preteco sin doni por savi ĝin. Male, racie pensantaj eŭropanoj klopodos mem savi sin, ekzemple forportante kapitalon ekster Eŭropon kaj forirante (kio okazis, kiam disfalis Jugoslavio).

Ideologio

Identeco ne sentiĝas, kiam la grupo ne estas en danĝero. Tial nunaj gvidantoj de Eŭropo ne komprenas la neceson pri emocia rilato al la tuto kaj ili tute negative traktas la nocion pri ideologio. Per edukado pri eŭropa ideologio (idearo, kial Eŭropo estas speciale valora kaj alia ol aliaj mondopartoj; kiel EU povas helpi plibonigi la mondon; kial unuopulo en Eŭropo devas fieri pri ĝi) oni povas atingi kredon ĉe eŭropanoj, kiu elvokas fortajn emociojn kaj malracian pretecon sin doni por ĝi en situacio de krizo.

Sen tiu ideologio, kiu ebligos identiĝon de unuopulo kun aliaj eŭropanoj pro tio, ke oni kredas, ke ekzistas sama valorsistemo, la sincera sindonemo, la emocia rilato al Eŭropo en kriza situacio ne eblas. Do, se Eŭropo havos grandan ekonomian krizon aŭ estos serioze endanĝerigita pro ekstera malamiko kaj gvidantoj krios pri helpo, tio ne elvokos kompaton kaj emociojn inter eŭropanoj. Ili simple pakos siajn valoraĵojn kaj forportos sian monon.

Se tamen oni evoluigos la kredon, ke esti eŭropano estas io grava, kaj ke ĉiuj eŭropanoj (pro samtipa eduko) havas saman valorsistemon, tiam okaze de krizo oni ne agos racie, sed emocie. Oni pretos multon oferi, ne timante suferon, senkonsidere pri tio, ke racie oni scias, ke oni perdos multon. Tiuokaze ne venkos racio, sed emocioj.

Mondkoncepta kompreno

Komparu la situacion de Usono dum la dua mondmilito. Ĝi estis endanĝerigata, sed usonanoj ne forkuris kaj ne portis la monon al Eŭropo. La preteco sindone agi por la patrujo estis konsekvenco de la usona ideologio, de idearo, kiun per eduko oni enkonstruis en la mondkonceptan komprenon de ĉiu usonano: „Ni, usonanoj, estas la plej potencaj kaj niaj valoroj estas la plej bonaj. Ni ne kapablas vivi sen ili”.

Kio pri tutmondeco? Ĉu la supraj alineoj kontraŭas humanismon? Teorie jes, sed ĉu vera humanismo (samforta, emocia rilato kaj sindonemo por ĉiuj en la mondo) estas ebla? Tiuj, kiuj kredas tion, sciu, ke ili same havas nepruveblan kredon. Se ni kapablus emocie egalforte ami ĉiujn, ni ne povus vivi, ĉar konstante en la mondo okazas maljustaĵoj al sennombraj homoj kaj ni devus ĉiam nur kompati kaj plori aŭ nur helpadi.

Kelkaj ja sin dediĉas al helpo, sed ankaŭ ili povas atingi nur malmulte da homoj. Sincera, emocia sindediĉo eblas nur por homoj, kiuj apartenas al „mia” grupo. Formi „grupon” tian el 25 membroj de EU restas defio enorma ... sed nepre venkenda.

Zlatko TIŠLJAR/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019