MONATO

Komputado

INTERRETO

Abonu!

Milionoj da ruslingvaj uzantoj de Interreto jam plurajn jarojn ne povas imagi siajn „retajn” vivojn sen la TTT-ejo Subscribe.ru. Ĝi estas unika servo, kiu ebligas al iu ajn persono malfermi kaj gvidi proprajn retlistojn. La senduba avantaĝo (kaj la plej grava faktoro, kiu faras ĝin absolute malsimila al diversaj diskutaj dissendoj ĉe Yahoo) estas, ke oni ricevas nur la „menditan” informon de kompetenta(j) aŭtoro(j). Nun ĉe Subscribe.ru troveblas kelkmil retlistoj por ĉiu gusto. Ĉu vi volas legi ĉiutagajn novaĵojn? Bonvolu: kelkfoje tage vi ricevos anoncojn de novaĵ-tekstoj, se vi ne volas aŭ ne povas regule viziti la TTT-ejon mem. Ĉu vi ofte oficvojaĝas al iu urbo aŭ simple volas havi en via retpoŝtkesto veterstaton de diversaj partoj de la mondo? Je via dispono! Ĉu vi volas legi novajn anekdotojn, kuirreceptojn, kantotekstojn, poeziaĵojn, simple amuzajn faktojn, ktp – sen longa serĉado en Interreto? Vi havas tiun eblon, se vi komprenas la rusan! Sed se ne?

La problemo estas solvita! Aperis tia TTT-ejo en Esperanto: Abonu.com. La grandegan laboron: traktadon kun la posedantoj de Subscribe.ru, tradukadon de la retpaĝoj (pluraj centoj de ĝiaj paĝoj estas plene tradukitaj en Esperanton) kaj la teknikan funkciigon faris Andrej Grigorjevskij (Rusio), kadre de sia agado kiel estrarano de Universala Esperanto-Asocio pri informado.

Abonu.com celas servi kiel gastigejo por informaj retlistoj, retaj gazetoj, gazetaraj komunikoj, novaĵoj de TTT-ejoj kaj similaj informaj publikaĵoj. Inter la ĉefaj avantaĝoj de Abonu.com atentindas ĝia plena esperantlingveco. Ne malpli gravas subtenado de la plej oftaj kodadoj de retaj Esperanto-tekstoj: UTF-8, Latin-3, surogatoj kun iksoj kaj askiaj ĉapeloj (^). Abonante ion ajn en Abonu.com, oni mem elektas en kiu formo (HTML, teksto, ktp) kaj kodado oni deziras ricevi la leterojn de retlistoj. La alvenantaj leteroj aŭtomate konvertiĝos kaj atingos la abonanton en la preferata varianto.

La informa kanalo estos speciale utila por diversspecaj retaj agantoj. Gvidantoj de diverstemaj retaj kursoj akiros la eblon prezenti ilin en la formo de regule dissendataj lecionoj. Redaktoroj de Esperanto-gazetoj povos disponigi ilin al la reta abonantaro1 kaj (se gazeto estas jam reta) grave pligrandigi sian legantaron. Abonu.com povos helpi al tiuj informiloj, kiuj jam estas dissendataj per retpoŝto, kontaktigante ilin kun vere interesata publiko – sen la bezono spame disanonci sin al ĉiuj konataj retadresoj de esperantistoj. Kreintoj de esperantlingvaj TTT-ejoj povos teni konstantan kontakton kun la vizitantaro, informante ilin pri evoluoj kaj ŝanĝoj en la retejoj. Esperanto-organizaĵoj povos regule informadi la membrojn kaj Esperanto-mondon pri siaj novaĵoj. Kaj tiel plu, plu, plu ...

Jam oni povas legi artikolojn de El Popola Ĉinio kaj anoncojn de Pola Radio, regule aperas gazetaraj komunikoj de UEA, retlisto pri vegetarismo, informoj pri venontaj Universalaj Kongresoj, ĉiusemajna gaja anekdota retlisto, kelkaj lingvokursoj – kaj tio ne estas ĉio! Kun Abonu.com la reta Esperanto-vivo sendube fariĝis pli interesa kaj informoriĉa. Por ĝui tion vi simple krozu kaj abonu.

Grigorij AROSEV, Andrej GRIGORJEVSKIJ
1. Hodiaŭ temas nur pri senpagaj abonoj, sed estonte aperos paralele eblo lanĉi pagatajn retlistojn, tiel solvante la problemon de profesiaj Esperanto-periodaĵoj, kiuj ne povas permesi al si senpagan retan aperigon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019