MONATO

Libroj

Bone prezentita dramo malkvietiga

Alfred Nobel estas fama nomo; malmultaj personoj ne konas la ekziston de la ĉiujaraj Nobel-premioj, kiujn li establis. Ankaŭ bone konate estas, ke Nobel riĉiĝis per la inventado kaj fabrikado de eksplodaĵoj. Multe malpli konate estas, ke li ankaŭ amis kaj verkis literaturon; lia propra verkaro plejparte neniam estis eldonita.

Kion scias nur manpleno da personoj, estas, ke Alfred Nobel verkis ĉi tiun seriozan dramon.

Nemesis estas la sveda titolo, Nemezo en Esperanto. Ĉi tiu eldono ne nur estas la unua apero de la dramo en Esperanto, sed efektive ĝia unua publikigo en iu ajn lingvo!

Nobel presigis 100 ekzemplerojn de sia verko; sed baldaŭ post lia morto 97 ekzempleroj estis detruitaj, pro religiaj kialoj. El la ceteraj tri ekzempleroj, oni konas la aktualan situon de nur unu, kiu estas en la sveda Regna Arkivo; oni tute ne scias, kien malaperis la aliaj du ekzempleroj. Fotokopioj de la ekzemplero en la sveda Regna Arkivo tamen disponeblas.

Nun, sur paralelaj esperantlingvaj kaj svedaj paĝoj, finfine la mondo povas legi en presita formo la verkon. Interesus scii, ĉu iam oni enscenigos la dramon en teatro. Lerte reĝisorite, miaopinie, ĝi povus esti tre sukcesa teatraĵo.

Pri kio, do, temas ĉi tiu verko, kiun religiemulo(j) ne volis, ke la mondo ĝin legu?

Nu, en la jaro 1577 naskiĝis knabino Beatrice Cenci, kiu estis ekzekutita en 1599, pro sia murdo de sia supozata patro, Francesco Cenci. Ekzekutitaj kun ŝi estis ankaŭ unu el ŝiaj fratoj kaj la edzino de Francesco Cenci. Ĉi tiu verko dramigas tiun historian murdon.

Kial okazas la murdo? Simple, ĉar Francesco, kiu en la dramo malagnoskas siajn infanojn (li diras, ke ili ĉiuj estis bastardoj, ĉiu kun aparta patro), torturas, sklavigas, kaj mistraktas ilin. Al Beatrice li konigas la fakton, ke krom ke ŝi ne estas lia vera filino, li intencas seksumadi kun ŝi. Perforte, se necesas. Kaj malgraŭ ŝia forta kontraŭstrebado, tiel okazas.

Ĉu neniu inter la aŭtoritatoj de Romo, kie ili loĝis, povus helpi la familion? Nu, Francesco Cenci estis riĉega kaj tre influhava persono. La papon (Klemento la 8a) interesis akiri la riĉaĵaron de Francesco Cenci, pli ol protekti lian familion kaj restigi ĉe ili lian riĉon. Efektive, post la murdo de Francesco, kaj la ekzekuto de la edzino kaj du infanoj, Klemento sukcesis konfiski tiun riĉaĵaron.

Tiutempe, la strebado de la papoj pligrandigi siajn proprajn materiajn regnojn estis unu el la ĉefaj causi belli (militkaŭzoj) en Eŭropo.

Alia ĉeftasko de la papoj estis plusubteni la kontraŭ-reformacion, kiu estis intime kunligita kun la politikaj ribeloj kaj disputoj de tiu epoko. Martin Luther, kies sukceso estis certigita de germanregionaj potenculoj, ja mortis nur malpli ol kvindek jarojn antaŭ la enoficiĝo de Klemento la 8a, kaj politik-religia militado estis furora en Eŭropo.

La subaĉetado de aŭtoritatoj estis kutima principo inter la riĉuloj de la epoko, sekve Francesco Cenci ne bezonis timi oficialan agon kontraŭ sia krimado.

Nu, en la pli moderna epoko, en kiu vivis Nobel, kvankam Vatikano ankoraŭ malemis agnoski la misfarojn de la eklezio en la 16a jarcento, verŝajne ne plu estis skandale, publikigi dramojn pri tio, kvankam sendube estus oficialaj protestoj. Sed multe pli skandala estis lia pritrakto de Sankta Maria (nomata „la madono” en la dramo) kaj de Satano.

En la dramo, la madono en halucino/vizio aperas al Beatrice kaj instigas ŝin murdi sian patron. Krome, teologie eĉ pli skandale, la madono ankaŭ informas pri la disputado inter la Patro, la Filo, kaj ŝi mem. Partiaj disputoj en la Sankta Triunuo ekzistas, laŭ ŝia deklaro. Rilate al si mem, la madono emfazas, plej grave, ke la homoj ŝin adoradu kaj laŭdadu; ne plu valoras, ke ŝi praktike helpu ilin. Ĝenerale, ni povas resumi, teologiaj temoj kaj religiaj ritoj estas, laŭ ŝi, multe pli gravaj ol helpado al la mizeruloj kaj malhelpado al la tiranoj de la homaro.

Satano ankaŭ montriĝas al Beatrice en halucino/vizio, kaj, entute, li estas multe pli honestparola kaj kredinda ol la madono kaj ŝiaj diaj parencoj. Tio ne signifas, ke li ne emas trompi, kaj fiagadi, nur, ke li ankaŭ rivelas kelkajn verojn.

Beatrice kredas siajn halucinojn/viziojn, ili kuraĝigas ŝin efektivigi la murdon. Ŝi mem estas neniel kompatema nek en si mem vere admirinda knabino. Sed ŝia pseŭdopatro fimistraktis ŝin kaj ŝiajn fratojn, kaj ŝi volis venĝon kontraŭ li. Ju pli li suferos, des pli ŝi ĝojos. En maljusta mondo, necesas la maljustulojn pereigi, negrave kiel.

La dramo finiĝas per la efektiviĝo de la murdo.

Mankas en ĉi tiu dramo ĉiu mencio pri la posta ekzekuto de Beatrice kaj de ŝiaj samfamilianoj.

Jam en 1819 la angla poeto Percy Blysshe Shelley finverkis sian dramon The Cenci, dramigante la saman historion. Kun Nobel li dividis sian malestimon pri la romkatolika eklezio, kaj ĝia historio; sed, malsimile al Nobel, li ne diskutas la indon de ĝiaj doktrinoj. Fama itala verkisto, Alberto Moravia, en 1958 publikigis sian verkon Beatrice Cenci, ankaŭ pri la sama eventaro.

Laŭ religia vidpunkto, la dramo de Nobel estas blasfemega; malsimile al tiu de Shelley. (Mi ne konas la verkon de Moravia, do ne povas prikomenti ĝin.) Shelley zorge reproduktas la pian vidpunkton de fervoraj kredantoj pri Dio, kaj rezervas sian malestimon por la eklezio, kiu fiagadas misuzante la nomon de Dio. Rilate al sia kondamno de la eklezio, Shelley eĉ pli emfazas ĝian koruptecon ol Nobel, en sia dramo. Sed Nobel vidas ne nur la koruptecon de la eklezio de la 16a jarcento, sed ankaŭ la koruptecon de la instruoj kaj doktrinoj de tiu eklezio, kaj forte emfazas tiun koruptecon. Miaopinie, tiurilate Nobel pravis kaj Shelley ne.

Rilate al sia portreto de Beatrice, ili ankaŭ malsamopinias. En sia kvina akto, kvankam iom kontraŭdire al kelkaj indikoj pri la karaktero de Beatrice kaj asertoj ŝiaj en antaŭaj partoj de la dramo, Shelley kvazaŭ duondiigas Beatrice-n, tiom ke li eĉ neas ŝian kulpecon en la murdo. La kvina akto en tiu dramo forrabas de la dramo ĝian severecon kaj preskaŭ romantikigas ĝin. Nobel multe pli sukcesas per sia konsekvenca prezento de Beatrice, kiu, tute pravigite, planas kaj efektivigas la morton de sia pseŭdopatro, kaj neniam neas tiun fakton.

Ambaŭ dramoj sendepende baziĝas sur historiaj eventoj. Nenio indikas, ke Nobel konis la dramon de Shelley, kaj la detaloj de tiuj du dramoj do ofte varias inter si. En la dramo de Shelley, Beatrice kaj ŝiaj fratoj estas la veraj infanoj de Francesco Cenci kaj lia unua edzino; en la dramo de Nobel, ili estas la bastardaj infanoj de la unua edzino de Francesco, kaj neniel sangparencas al Francesco Cenci. Dramefike, Nobel pli sukcesas tiurilate. Ambaŭ egalefike, kvankam malsamdetale, prezentas la karakteron de Francesco.

Kiu dramo, ensume, superas? Ili egalas, drame samvaloras, sed mi iomete preferas tiun de Nobel.

Laŭ la vidpunkto de historiisto, ambaŭ dramoj prezentas trafan literaturan priskribon de la religipolitikado de la 16a jarcento. Laŭ la vidpunkto de historiisto de la kristana teologio, la dramo de Nobel prezentas imponan dramigon de la tordado de doktrinoj en tiu malglora periodo de la „kristana” Eŭropo.

Laŭ la vidpunkto de pensemulo, ambaŭ dramoj indas profundan konsideradon. Kompreneble, laŭ la vidpunkto de religiuloj, tiu de Nobel estas kondamnenda fiaĵo nepre nuligenda, pro sia malkaŝe realisma kondamno de la signifo de la popolaj kredoj pri la madono kaj la Triunuo. Do tiaj personoj prefere ne legu ĝin, ili trovos la dramon malbongustega ĉiurilate.

Religiuloj verŝajne pli facile pardonos al Shelley lian severan kondamnon de la eklezio 16-jarcenta, ĉar ili pretekstos, ke la eklezio poste sufiĉe reformis kaj remoraligis sin.

Teatre: necesus vidi ambaŭ dramojn profesie kaj talente prezentataj, por taksi ilin. Nek tiu de Shelley, nek tiu de Nobel iam ajn estis surscenejigitaj en teatro. Laŭ mia tralego, tiu de Nobel povus imponi al modernepokuloj surscenejigite, pli ol la iom troromantika versio de Shelley.

Laŭ mi persone, la enhavo de la dramo de Nobel estas serioze konsiderinda, kaj inde prezentita.

Al mi plaĉas vidi eldonita ĉi tiun verkon, kiu riĉigas la esperantlingvan literaturon pli ol multaj nuntempaj eldonaĵoj.

Fizike, la libro estas tre fortike bindita kaj profesie eldonita, la papero estas bona, la aspekto de la presitaj paĝoj nekutime bona; ensume, rara evento en la nuntempa esperanta literaturo.

Mi ne forgesu mencii, ke la traduko estas flua kaj natursona, lingve salutinda; komposteraroj troveblas, sed ne ofte.

Donald BROADRIBB
Alfred Nobel: Nemesis/Nemeza. Tr. Gunnar Gällmo. Eld. Eldona Societo Esperanto, Stockholm, 2003. 253 paĝoj binditaj. ISBN 91-85288-29-2.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019