MONATO

Turismo

ALBANIO

Adriatika marbordo

Albana Riviero estas konsiderata kiel la lasta ekologie pura marbordo de la Adriatika Maro. Ĝi etendiĝas de Vlora ĝis Saranda. La unua vidindaĵo tie estas Vojpasejo de Llogara, kiu estas parto de nacia parko, posedanta riĉan pinarbaron. Ene de ĝi estas pluraj vilaoj, kaj ankaŭ restoracioj, en kiuj oni ofertas freŝkuiritajn ŝafidaĵon kaj kapridaĵon. Vilaĝo Dhermi estas unu el la unue ekestintaj loĝlokoj ĉe la marbordo. Ĝi situas inter la rava maro kaj gorĝo de monto Ĉika. Menciindas ties fajna sablo, rokoj kaj blua marakvo.

Sude de Dhermi [dermi] situas la plaĝo Himara ĉe antikva ilira loĝloko de la tribo kaonoj. Ĝia perlo estas golfeto, konata sub la nomo Porto Palermo. Tie videblas kasteleto, troviĝanta sur duoninsulo ĉe la golfo. Ĝi iam apartenis al Ali Paŝa, kiu estis unu el la lokaj regantoj dum la otomana jugo. Kiam Ali Paŝa kunigis siajn militfortojn kun kristanaj grekaj ribeluloj, la turka sultano sieĝis la kastelon de Janina, kie li restadis, kaj senkapigis lin.

Vojaĝante suden oni trapasas ankaŭ aliajn belajn vilaĝojn kaj fine atingas urbon Saranda kun ties multaj hoteloj kaj restoracioj. La nomo Saranda devenas de antikva monaĥejo kristana, dediĉita al kvardek sanktuloj. La ripozejo estas famekonata pro sia varma mediteranea klimato, kiu ebligas naĝi ankaŭ meze de oktobro en la Adriatika Maro. La urbon vidindigas longa kaj belega promenejo laŭlonge de la marbordo samkiel domoj en paralelaj stratoj, situantaj unu super la alia sur monteto.

Vizitindas ankaŭ antikva urbo Butrint, situanta malpli ol 20 km sude de la urbo. Ĝi estas protektata de Unesko-fondaĵo. La amfiteatro de Aesculapius, baptistejo samkiel la antikvaj muregoj estas inter la plej gravaj arkeologiaj vidindaĵoj de Butrint. Malpli ol 30 km norde de Saranda estas akvofontego majesta, kiu estas nomata „Blua okulo”. Estante sub la ombro de tre maljunaj kverkoj, tiu loko estas intime ligita kun la legendo pri dekdukapa drako. Oni rakontas, ke la drako forkaptis junedzinojn kaj ne permesis al la vilaĝanoj uzi freŝakvon. Post la mortigo de la drako fare de la vilaĝanoj ekfluis klara akvo el ĝia okulo kaj estigis riveron Bistrica.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019