MONATO

Turismo

IRLANDO

Galway - urbo de triboj

Antaŭ kvardek jaroj, kiam ni loĝis ekster Irlando – nia nuna hejmlando, ni iusomere feriis en Okcident-Irlando. Nia unua haltejo estis Galway [golŭej] (irlandlingve: Gaillimh [galjiv]), la ĉefurbo de gaela Irlando. Ties kromnomo estas Urbo de triboj. Kvankam Galway estas antikva urbo kun interesa historio, multaj monumentoj kaj arkeologaĵoj, ĝi tiutempe pli similis al granda vilaĝo ol al urbego.

Ĝiaj stratoj kaj placoj aspektis malriĉaj, kadukaj kaj malbelaj. La dulingva loĝantaro estis afabla kaj gastama, sed aspektis eĉ pli malriĉa ol la urbo mem. Tie ne estis bonaj hoteloj. Ni pasigis malkomfortan unuan nokton en malpura lito de ŝima gastejo. Nenio en la urbo tiam allogis nin.

Ĉi-jare ni ree estis en Galway. Tamen kia ŝanĝo! Ĝi certe estas nun unu el la plej sukcese evoluantaj urboj en la lando. La urbo kreskas pli rapide ol iu ajn alia, eble escepte de Dublino, la ĉefurbo de Irlando. Hodiaŭ Galway estas fascina kombinaĵo de antikveco kaj moderneco. Ties dulingveco konstateblas en la konversacioj de piedirantoj sur la stratoj aŭ de klientoj en kafejoj kaj restoracioj. Kaj eĉ pli en la nomoj kaj surskriboj de vendejoj, stratoj kaj kvartaloj. Nova leĝo postulas, ke ĉiuj lokaj nomoj en la urbo kaj ties ĉirkauaĵo estu en la gaela (irlanda) lingvo kaj ne plu en la angla.

Kvartalo apud la loĝejo de nia filo, kiu nun loĝas en Galway, estas indikita per ŝildo, kiu portas la nomon An Gaeltacht (La Gaelio), kvankam la tiea domaro estas tute nova.

Tio, kio pli multe allogas, estas la fakto, ke Galway estas tipe tradicia kelta urbo tamen kun internacia etoso. Krom la angla kaj la gaela lingvoj, ĉiuj lingvoj de Eŭropa Unio aŭdiĝas sur ĝiaj stratoj – de meza kaj orienta Eŭropo, de Afriko, ktp. Kelkaj el la parolantoj de fremdaj lingvoj ne estas turistoj, sed novaj loĝantoj de Galway. La multnombraj restoracioj proponas ne nur tradiciajn irlandajn manĝaĵojn, sed ankaŭ bongustaĵojn de la itala, ĉina, japana, hispana kaj aliaj kuirartoj.

En Galway troviĝas etaj tradiciaj butikoj kaj grandegaj superbazaroj. Unu el la plej bonaj librovendejoj en Irlando estas en Galway.

En la mezepoko estis grava komerca trafiko inter Hispanio kaj Galway. Laŭ onidiro – verŝajne mito – oni ankoraŭ povas observi hispanajn trajtojn en la vizaĝoj de la urbanoj, kiuj naskiĝis ĉi tie. Grava monumento en Galway estas la tiel nomata hispana arko en la mezepokaj muroj. Alia urba vidindaĵo estas la turo de drakona juĝisto Lynch [linĉ], kiu laŭ legendo en la 15a jarcento kondamnis kaj pendumis sian propran filon je la fenestro de turo (Turo Lynch). Ĝi staras en unu el la stratoj de la urba centro. Oni ofte asertas, ke de tiu kruela patro devenas la verbo linĉi, nun uzata en multaj eŭropaj lingvoj. Tamen laŭ vortaroj la vera origino de tiu vorto rilatas al kapitano Lynch, juĝisto en Virginio, Usono. Pli sensacia ja estas la irlanda legendo!

Dum nia antaŭlasta vizito al Galway, ni bonege (sed iom multekoste) manĝis japane en la hotelo Spanish Arch (Hispana Arko) apud la haveno. Aliafoje ni regalis nin per bongusta manĝaĵo en tradicia irlanda restoracio en la urbocentro, kies nomo ni ĉiam forgesas.

Muzikon oni ofte aŭdas sur la strato kaj en la tradiciaj trinkejoj. Ni ĝuis belan harpmuzikon surstrate, ludatan de franca muzikisto, loĝanta en Galway, kie li lernas konstrui muzikilojn. Tradiciaj artoj kaj metioj abundas en la regiono.

Ofte okazas festivaloj, koncertoj tradiciaj, popularaj kaj klasikaj, kaj endomaj kaj surstrataj teatraĵoj en la gaela kaj la angla. La plej grava gaellingva teatro en Irlando, Taibhdhearc na Gaillimhe [tajvjarak na gajljeve], La Galvaja Teatro, troviĝas en Galway.

Galway estas bona bazo por esplori la belan okcidenton. De ĝi oni povas veturi ŝipe aŭ aviadile al la Aran-Insuloj, kie konserviĝis en plej pura formo la tradicia vivmaniero kaj la gaela lingvo.

La sola kritiko, kiun mi farus al Galway, estas, ke, kiel ĝenerale en Irlando, la loĝantaro estas malpli ordema ol tiu de aliaj eŭropaj landoj. Tro multe da homoj disĵetas rubon sur la stratojn kaj en parkoj. Tamen, Galway meritas viziton, precipe somere, sed oni ja ne povas klare diri, ĉu vi bezonos pluvmantelon kaj pluvombrelon. La Verda Insulo Irlando ne estus verda sen abunda pluvo!

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019