MONATO

Libroj

Pli da kadavroj

La unua tradukita romano de Maigret aperis en 1999. Nun sekvis dua de la samaj eldonejo kaj tradukinto. La antaŭa okazis tute en Parizo, kiel multaj el la rakontoj, ĉar tie, en la Quai des Orfèvres, Maigret kaj lia teamo havas sian oficejon. La plimulto de famaj fikciaj detektivoj estas memdungitaj privataj detektivoj – aŭ eĉ inspiritaj amatoroj. Maigret, male, estas ŝtat-oficisto. Sed por ĉi tiu aventuro, Maigret forlasas sian oficejon kaj siajn kutimajn helpantojn kaj vagas provincen al la norda normanda marbordo, ne tute malproksime de la samideane konata Bulonjo-ĉe-Maro.

Socia statuso kaj bonstateco estas centraj temoj. Ni havas familion, kiu el unu bonŝanca apoteka eltrovaĵo amasigis (kaj poste disipis) riĉecon. Vidvina damo el tiu novriĉa tavolo dungis servistinon el familio de fiŝistoj por prizorgi ŝin en maljunaĝo. La du fakte havis similan socian devenon, unu sukcesis forlasi ĝin, la alia ne. La aventuro komenciĝas, kiam mortas la servistino, ŝajne trinkinta de medikamento celita por la damo – sed kun aldonita arseniko. La intrigo komplikiĝas, ĉar la damo edziniĝis dufoje, kun infanoj el ambaŭ geedziĝoj – kaj diversaj malakordoj inter ili. Maigret ja ne estas tia kolektisto de fremdaj haroj en peltoj aŭ mezuristo de piedspuroj. Li per persista demandado kaj analizo de karaktero, de homaj rilatoj kaj motivigoj, faras siajn hipotezojn kaj konkludojn.

Superfluas diri, ke dua kadavro aldoniĝas. Kaj ke Simenon gvidas nin tra diversaj eblaj motivoj – ĵaluzo, venĝo, timo, volemo – neniu el kiu precize konvenas al la fina realo. Li krome ilustras kiel por krimo povas kunkulpi iu alia ol la fizika farinto. La meza parto de la libro konsistas ĉefe el dialogado – tre natura, ne multvorta – sed estas komplike sekvi kun preskaŭ tuta manko de indiko, kiu el la roluloj plenumas la eldirojn, eĉ tra tuta paĝo. Sed la romano restas paĝturniga, kaj la lastaj tridek pelas vin antaŭen kun admirinda rapideco ĝis neantaŭvidebla konkludo. Kaj tamen oni konfesas: „Nu, jes, tiu nedivenita murdo-motivo estas tute kongrua kun la karaktero fajne pentrita de la pekinto.” Kiu ŝatas la ĝenron, tiu certe aprezos ĉi tiun tradukon. Sed neniu admiros la bindaĵon, kiun mi ne povas priskribi alie, krom „malsufiĉe fortika”.

Stefan MACGILL
Georges Simenon (1903-1989): Maigret kaj la maljuna damo. El la franca tradukis Daniel Luez. Eld. Sezonoj, Kaliningrad, 2002. 128 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019