MONATO

Komputado

PROGRAMARO

Mikrosofto ektimas Linukson

Komence de ĉi tiu jaro, Mikrosofto lanĉis sesmonatan reklaman kampanjon rekte celitan al Linukso. Laŭ la reklamo, la faktoj estas, ke Linukso kostas pli ol Vindozo – malgraŭ tio, ke Linukso estas senpaga. Tra studoj, ofte aĉetitaj de komercaj esplorfirmaoj pagitaj de Mikrosofto, ili asertas, ke la prizorgokostoj estas sufiĉe pli altaj, tiel, ke ili nuligas la linuksan senpagecon – almenaŭ en la limigitaj kampoj de la studoj.

Tia rekta atako el Mikrosofto estas surpriza signo, ke la libera mastrumsistemo maturiĝas. Antaŭ kelkaj jaroj ne penseblis, ke Linukso uzeblus de iu krom de privataj entuziasmuloj kaj iugrade en servila medio. Nun ĝi estas establita kiel servila mastrumsistemo. Grandaj komputil-fabrikantoj, ekzemple Dell kaj IBM, liveras servilojn kun Linukso jam instalita. Ĉe retaj serviloj, liberaj mastrumsistemoj estas uzataj en serioza proporcio de la merkato. Linukso ankaŭ pli kaj pli populariĝas ĉe fabrikantoj de elektronikaj aparatoj, kiuj ne emas pagi programaran permesilon por ĉiu vendota maŝino, kaj povas facile adapti la programojn al aparatoj, danke al la disponata fontkodo.

Eĉ ĉe la skribotablo, uzado de Linukso ekŝajnas ebla. Rapide maturiĝas la liberaj oficejaj programoj KDE, GNOME, Mozilla kaj OpenOffice.org, kiuj disponigas aron da programoj tre similaj al la ĉefa programaro de Mikrosofto por prilabori tekstojn, uzi la reton kaj fari tabelojn kaj datenbankojn. Eble la frapa argumento pri kosto, por afero simila aŭ pli bonkvalita, finfine pli videblos. Libere havebla fontkodo, ja ebligilo de tiu senkosteco, eble malpli frape interesas neprogramistajn uzantojn. Jam relative grandaj organizaĵoj, kiel la urbaj servoj en Munkeno, Germanio, decidis anstataŭigi Vindozon per Linukso por oficejaj taskoj. Ja fruas la intereso, kaj ne tiom oftas amasaj instaloj, sed estas jam granda progreso, ke oni entute ekpriparolas la eblon.

La liberaj permesiloj de Linukso frape kontrastas kun la emo de Mikrosofto pli kaj pli strikte limigi permesilojn, kaj movi siajn uzantojn al abonsistemo, kie uzanto regule pagas por novaj versioj anstataŭ laŭplaĉe elekti: ne tiom malofte grandaj firmaoj, pro la kosto kaj peno ŝanĝi la mastrumsistemon de multaj komputiloj, pretersaltas iun eldonon de Vindozo, kaj ties permesilajn kostojn. Tamen Mikrosofto restas en forta pozicio, ankoraŭ kun granda plimulto de la merkato, kaj kaptinta uzantojn en siaj apartaj datenstrukturoj. Ja liberaj programoj pli kaj pli kapablas trakti, malgraŭ Mikrosofto, vindozajn datenojn, sed tio ne perfektas kaj helpas al Mikrosofto. Tamen, tiu lastatempa kampanjo montras, ke Mikrosofto ektimas.

Franck ARNAUD

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019