MONATO

Enkonduko

Ekscita jaro

La baldaŭ finiĝonta jaro 2003 sendube estis ekscita kaj perturba. Kiom da eventoj skuis la mondon, de la Irak-milito ĝis murdo, kies viktimo fariĝis simpatia sveda virino, ministro Anna Lindh. Militoj (pensu ankaŭ pri Afriko!) kaj teroro daŭre plagis kaj mortigis centmilojn da homoj. Novaj malsanoj, naturaj kaj homfaritaj katastrofoj turmentis nin. Nova sperto estis, ke elektraj sistemoj komplete paneis, kaj sekve milionoj da usonanoj, britoj kaj italoj kiel en mezepoko devis lumigi siajn loĝejojn per kandeloj. Kiel ankoraŭ fidi al progreso, se nur pro eksterordinare varmega somero en Francio mortas miloj da homoj? Kiel kredi pri prospero, se dum la tuta jaro pluiras kaj eĉ kreskas mondvaste ekonomia krizo, pro kiu pli kaj pli multaj homoj estas sen laboro kaj posteno, kaj sekve kolapsas socialaj sistemoj? Estis kaj estas tiom da eventoj kaj problemoj, ke nur etan parton povas speguli nia magazino.

Kio okazas en kaj pri la mondo? Ĉu ankaŭ loĝantoj de industrie kaj teknike bone ekipitaj kaj riĉaj landoj ne plu povas senti sin sekuraj? Kial ni devas timi pri nia estonteco, spite al plej modernaj tekniko kaj teknologio, spite al grandiozaj sciencaj ekkonoj kaj scioj, spite al sagacaj intelektuloj, kiuj analizas kaj klarigas al ni, kiel kaj kial funkcias nia mondo, nia socio, nia politiko, nia ekonomio? Ĉu eble malgraŭ tiu ĉi akumulita scio ni ne kapablas lerni el faritaj eraroj? Kial ni ĉiutage stiras aŭtomobilon, kvankam ni scias, ke per ĉiu kilometro ni damaĝas la mondan klimaton pro veneno el la motoro? Psikologoj nomas tian konduton „percepta disonanco”: kvankam ni perceptas malĝustecon per la cerbo, ni agas erare, neglektante nian scion.

Ŝajnas al mi, ke nun tutmonde validas kaj regas tiu ĉi principo de percepta disonanco. Aŭ ĉu vi havas alian klarigon por la idioteco de usonaj registoj, kiuj bomb-detruas kompletan landon kaj poste lamentas, ke kostas terure multe rekonstrui Irakon? Ne, mi ne vidas tre bonan perspektivon por 2004, kvankam ni povos festi etan miraklon: nia revuo eniros jubileon, sian 25an jaron. Ni ĝojetu almenaŭ pri tio.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019