MONATO

Politiko

BALKANIO

Neniu paco sen interkonsento

Antaŭ du jaroj en Makedonio okazis interna milito inter ribelantaj armitaj etnoalbanoj kaj etnomakedona ŝtato. Sekve mortis multaj civiluloj, dum estis detruataj tutaj vilaĝoj. La internacia komunumo intervenis, kaj finfine oni akceptis la tiel nomatan interkonsenton de Ohrid subskribitan de reprezentantoj de etnoalbanoj, etnomakedonoj kaj Eŭropa Unio (EU).

La interkonsento staris sur kvar kolonoj: oficialigo de la albana lingvo, proporcia dungo de albanoj en ŝtataj organoj kaj administracio, amnestio por eksaj batalantoj de naciliberiga armeo UÇK, kaj malcentralizo de la loka ŝtatpotenco. Dume la eksa naciliberiga armeo, estrata de Ali Ahmeti, transformiĝis en politikan partion, kiu en la lastaj naciaj balotoj fariĝis eĉ registara partio kune kun socialistoj. La partio celis integriĝon kaj stabilecon de la makedona ŝtato: tial subtenis ĝin ankaŭ la internacia komunumo.

Ironie

Sed ĉu interkonsento envere estiĝis? Laŭ Arbër Xhaferri [arber ĝaferi], opozicia etnoalbana gvidanto, neniu el la kvar ĉefaj kolonoj de la interkonsento konstruiĝis. La albana lingvo ankoraŭ ne estas uzata dogane, police, ktp. Kaj ironie estas, ke fruseptembre etnomakedonaj ŝovinistoj manifestaciis en la plejparte de albanoj loĝataj Skopje kaj Manastir (kie en 1908 albanaj klerigistoj kunvenis por difini la albanan alfabeton) kontraŭ malfermo de albanlingvaj paralelaj klasoj en la ekonomia mezlernejo kaj la gimnazio. Rezulte la registaro nuligis la klasojn.

Krome albanoj ankoraŭ ne estas dungataj en armeo, polico, prokurorejo, eduksistemo, sansistemo, ktp proporcie al ilia popolnombro. Tion oni povas tuj konstati, eĉ en regionoj kompakte loĝataj de albanoj, kiel Tetovo kaj Gostivar. Aldone, la loka ŝtatpotenco ankoraŭ ne malcentraliziĝis.

Registaro, en kiu superregas etnomakedonoj kaj iliaj partioj, ne volas dividi la komunan riĉaĵon kun albanoj kaj plejeble sabotas plenumon de la Ohrid-interkonsento, proponante neraciajn projektojn kaj solvojn neakcepteblajn por albanoj kaj malutilaj al ili.

Universitato

Feliĉe okazas ankaŭ decidoj kuraĝigaj, kiel tiu de la registaro por finfine oficialigi la albanan universitaton de Tetovo, kiu jam de naŭ jaroj memfinanciĝas, kaj por malfermi albanlingvajn klasojn en difinitaj mezlernejoj. La etnomakedonaj partioj devas finfine ekkompreni, ke Makedonio estas jam multetna ŝtato, kiu ne povas ekzisti sen komprenemo kaj subteno de loĝantoj ne nur makedonaj.

Fakte albanoj estas aŭtoktonaj en okcidenta Makedonio kaj krome, per privata agado, enspezigas notinde la ŝtatan buĝeton de tiu ĉi malgranda balkana lando. Dume la albana registaro en Tirano subtenas la registaron de Makedonio: ĝi faras plejmulton por kontraŭi la tiel nomatan nacialbanan armeon AKSH. Lastatempe kelkaj el ĝiaj gvidantoj estas enprizonigitaj en Albanio kaj prijuĝotaj.

Tamen sen plenumo de la interkonsento de Ohrid ne povos ekzisti paco en Makedonio.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019