MONATO

Leteroj

Misinformaj komentoj

Kiam Aleksandro Gofen asertas (MONATO 2003/9, p. 6), ke „Israelo nenion aneksis de Palestino, ĉar tiu ŝtato simple neniam ekzistis”, li esprimas absurdan sensencaĵon. Lasu min respondi, ĉar kiel jura konsilisto de la Prezidanto de Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) dum la sestaga milito en junio 1967, mi tamen posedas certajn sciojn pri la afero kaj pri la internacia juro. Do nur mallonge: la konsilia rezolucio 242 unuanime akceptita la 22an de novembro 1967 estas kaj restas la roko sur kies principoj devas baziĝi iu ajn paca solvo de la senfina konflikto. En tiu rezolucio la Konsilio, emfazante, ke la akiro de teritorio per milito estas nepermesebla, konfirmas, ke justa kaj daŭra paco en Mez-Oriento necesigas la aplikadon de la du sekvantaj principoj: (1) la retiriĝo de israelaj armitaj fortoj de teritorioj okupataj dum la ĵusa konflikto kaj (2) la respekto de la vivorajto kaj sendependeco de ĉiuj ŝtatoj en la areo (notu, ke la rezolucio ne parolas pri ĉiuj ekzistantaj ŝtatoj kaj do allasas la eblan ekeston de nova(j) ŝtato(j)).

Supraĵe juĝate Aleksandro Gofen pravas, ke Israelo neniam aneksis la palestinajn teritoriojn, t.e. jure kaj formale enprenis ilin en la israelan ŝtaton (sed multaj homoj jam forgesis, ke la israelanoj ne hezitis aneksi orientan Jerusalemon kaj la siriajn teritoriojn, kiujn ili okupas). Ne, anstataŭe Israelo praktikas malrapidan, laŭgradan kaj ŝtelan aneksadon konstruante kaj pligrandigante „novajn vilaĝojn por siaj civitanoj” laŭ Aleksandro Gofen mem. Sed ĝuste tion malpermesas la internacia juro. La Kvara Ĝeneva Konvencio de la 12a de aŭgusto 1949 preskribas, ke okupanta ŝtato ne rajtas esence ŝanĝi la staton de fremda aŭ pridisputata teritorio kaj ne rajtas tie loĝigi siajn civilulojn. Alivorte ĉia koloniado estas strikte malpermesata. Tiun konvencion ratifis Israelo la 6an de julio 1951 kaj tial Israelo klare malrespektas ne nur ĝeneralajn regulojn de internacia juro, sed ankaŭ sian propran akceptitan interkonsenton. Same la nova muro aŭ barikado, kiun nun konstruas Israelo, estas ankaŭ kontraŭleĝa tiagrade, ke ĝi entrudiĝas sur eksterisraelan teritorion.

Dum la israela-palestina pintokunveno en Camp David [kemp dejvid] (Usono) en julio 2000 ĉefministro Ehud Barak [ehúd barák] proponis ne 98 % sed 90 % el la pridisputataj teritorioj al la palestinanoj kaj laŭ stranga koincido la lastaj 10 % kiujn ŝatus reteni la israelanoj enhavas la plej fekundajn terojn kaj la plej akvoriĉan grundon. Aliflanke Barak rifuzis detalan diskuton pri la problemo de la rifuĝintoj, kvankam la jam menciita rezolucio 242 postulas justan solvon ankaŭ de tiu demando. Vi vidas, ke la israela propono ne apartenas al la plej malavaraj. Fine Aleksandro Gofen devus kompreni, ke terorismo ne estas iu abstrakta fenomeno, sed ke lokan terorismon nutras lokaj kondiĉoj. Se dum pli ol triona jarcento, dum pli ol 13 000 tagoj Israelo submetas la palestinanojn al arbitra kaj degradanta okupado, ĉu strange se homoj kiuj neniam spertis personan aŭ kolektivan liberecon ekprovokas pro frustriĝo?

Cetere oni ne forgesu, ke la plej terurajn kaj hontindajn teroragojn en la areo faris israelanoj antaŭ kaj post la Deklaro de Sendependeco. Ekzemple en julio 1946 israelaj teroristoj eksplodigis Hotelon David en Jerusalemo kaj mortigis preskaŭ 100 britajn soldatojn kaj grave vundis saman nombron de militistoj. En aprilo 1948 aliaj teroristoj atakis la palestinan vilaĝon Dir-Jasin [dirjasín] kaj masakris pli ol 200 virojn, virinojn kaj infanojn. La 17an de septembro 1948 alia grupo murdis la mediacianton de UN, grafon Folke Bernadotte [bernadót], laŭ zorge preparita plano. Li estis la plej altranga UN-diplomato iam ajn mortigita dum deĵoro. Tiujn teroristojn oni neniam arestis, male, du el iliaj estroj fariĝis ĉefministroj de Israelo.

Noto de la aŭtoro: Folke Bernadotte (1895-1948) estis la estro de la Sveda Ruĝa Kruco kaj printempe 1945 li liberigis kaj savis – post persona interveno kaj intertraktado kun Heinrich Himmler [hajnriĥ himler] – centojn da danaj kaj norvegaj, ankaŭ judaj kaptitoj el naziaj koncentrejoj. Do lia murdo estis speciale kaj aparte abomena.
Eskil SVANE
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019