MONATO

El mia vidpunkto

Kompatindaj irakanoj

Ĉu kritikintoj nun triumfu aŭ ploru pro rezultoj de la Irak-milito? Ĉiuj iliaj avertoj kaj prognozoj, ĉiuj protestoj de centmiloj da manifestaciintoj kontraŭ tiu krim-milito montriĝis pravaj. Duonan jaron post milit-fino Irako estas komplete malstabila kaj ĥaosa, regas ne ordo kaj paco sed krimado kaj teroro, malsato kaj malriĉo. La okupaciajn armeojn plagas sabotado kaj kaŝpafistoj – ĝuste kiam mi skribas tiujn ĉi liniojn, radio denove informas pri mortigo de usona soldato per grenado. Jam mortis en Irako pli multaj usonaj armeanoj post la fulm-milito ol dum ĝi. Sekretaj servoj supozas, ke enfiltriĝis en la postmilitan landon teroristoj de fifama Alkaido, kiuj tute ne troviĝis tie sub la reĝimo de despoto Sadam Husajn [sadám husájn] (kvankam Usono asertis tion).

Mensogoj, mensogoj

Eĉ pli terure: argumentoj de la usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] kaj de la brita ĉefministro Tony Blair [teŭni blea] por tiu milito montriĝis ne nur malpravaj sed eĉ falsitaj. Ambaŭ piaj kristanoj mensogis por akiri konsenton de siaj parlamentoj por krima milito kontraŭ islama lando, en kiu, cetere, vivas ankaŭ konsiderinda malplimulto da kristanoj (kiom da ili, krom miloj da islamanoj, mortis per tiu krucmilito, neniu scias). La plej granda eraro de Bush kaj Blair evidente estis, ke irakanoj akceptos ilin per ĝojaj koroj kaj florbukedoj, se ili liberigos la popolon de diablo Sadam Husajn. Jes, ili forbalais lian teroran reĝimon – kvankam li mem ankoraŭ vivas – ili venkis facile kontraŭ mizera armeo, subaĉetinte per milionoj da dolaroj irakajn generalojn.

Iluzio naiva

Sed estis naiva iluzio de Bush kaj Blair, ke postmilite la iraka popolo sen iu ajn rezisto akceptos okcidentan demokration kaj kun danko transprenos la usonan manieron vivi. Male, plej granda parto de la iraka popolo blasfemas pri usonanoj kaj britoj, kiuj ne kapablas certigi por la loĝantoj eĉ minimumajn vivbezonojn. Anstataŭ floroj irakanoj ĵetas ŝtonojn al la okcidentaj soldatoj, kaj ekstremistoj uzas pli mortigajn batalilojn. Montriĝis, ke Vaŝingtono havis nur la celon forigi despoton (kaj gajni gravan naftokampon), sed neniun koncepton por rekonstrui landon mizerigitan antaŭe de Sadam Husajn kaj poste detruitan komplete per okcidentaj bomboj. Nun oni ofte legas kaj aŭdas, ke usonanoj miras pri la problemoj en Irako, komparante la situacion kun postmilita Germanio: ĉu ne bonege funkciis redemokratiigo de la venkita nazia Germanio, ankaŭ komplete detruita? Tiuj naivuloj pretervidas, ke oni ne povas kompari okcidentan landon kun araba Irako.

UN en dilemo

En tiu ĉi por Bush kaj Usono fatala situacio, fine kompreninte ke eĉ superpotenco sola ne kapablas pacigi Irakon, Bush nun ne petas sed postulas helpon de aliaj ŝtatoj; ili donu soldatojn, sed precipe monon por rekonstrui krime detruitan landon. Sed aroge Bush volas plue sola decidi, kiuj faru kion; jes, Unuiĝintaj Nacioj (UN) helpu, sed ne ordonu. UN (kaj registoj franca, germana kaj rusa, krom aliaj) kontraŭis tiun militon; UN fidelis al sia idealo, malhelpi militon kaj batali por paco kaj precipe homaj rajtoj. Sed nun ĝi troviĝas en dilemo: simple plenumi la postulojn de Bush signifus postfare pravigi krimon kontraŭ internacia juro kaj homaj rajtoj; ne helpi signifus krimi kontraŭ mizere suferantaj irakanoj kaj homaj rajtoj. Espereble UN, mem trafita per atenco, pro kiu mortis ĝia reprezentanto en Bagdado, sub gvido de sia ĝenerala sekretario, lerta kaj sperta Kofi Annan, trovos kompromisan solvon, kontentigan por ĉiuj partioj en tiu diplomatia marĉandado.

Sufero kaj mizero

Tion ni esperu precipe en la intereso de l' iraka popolo. Dum jardekoj ĝi suferis kaj mizeris ne nur pro despota reĝimo sed ankaŭ pro sankcioj kontraŭ Irako, kiuj laŭ intenco de Usono trafu Sadam Husajn, por tiel faligi lin. Vaŝingtono simple ne volis kompreni, pri kio avertis eŭropaj registaroj, ke tiuj sankcioj ne trafis la despoton, kiu facile povis spiti ilin kaj kun siaj kompanoj vivadi lukse, sed ke ili trafis nur la ordinaran popolon, kiun la diktatoro povis kredigi pri kulpo okcidenta. En printempo irakanoj suferis pro milito, nun pro ĝiaj sekvoj, kiujn ne kapablas forigi la okupaciaj armeoj. Ni ne kompatu erarintajn Bush kaj Blair, sed senperspektivan popolon, kiu falis el unu terura malbono en alian eĉ pli teruran.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019